— Mi ne pensas, ke alternativo estas ĝuste tia. Se vi ne mencios konkretajn personojn, la komitato konsentos eldoni la pamfleton, malgraŭ kontestoj de kelkaj komitatanoj. Ŝajnas al mi, ke ĝi estos utila. Sed vi devas moligi ĝian tonon. Se ni donas al legantoj tiun pilolon, do ne necesas detimigi ilin de komence per akreco de formo.
Ojstro ŝultrotiris kaj humile suspiris: — Mi obeas, sinjorino, sed kun unu kondiĉo. Hodiaŭ vi senrajtigas mian mokon, sed dum baldaŭa estonto mi ĝin uzos. Kiam lia eminenco, la senpeka kardinalo venos Florencon, tiam nek vi, nek via komitato ne malpermesu al mi ridindigi. Tio ĉi estas mia rajto!
Li parolis en sia neglekta kaj malvarma maniero, samtempe li eltiris krizantemojn el vazo kaj ĉirkaŭrigardis tra lumo iliajn duondiafanajn petalojn. "Kiel tremas lia mano! — pensis Gemo vidante florojn, kiuj vibris. Ĉu li emas drinki?"
— Pri tio bonvolu interparoli kun ceteraj komitatanoj, — diris ŝi ekstariĝante. — Mi nun ne povas antaŭdiveni ties decidon.
— Kaj kiel decidus vi mem? — li ankaŭ stariĝis alpremante florojn al la vizaĝo.
Gemo hezitis. Demando konfuzis ŝin kaj refreŝigis oldajn tristajn asociojn.
— Mi apenaŭ scias, — diris ŝi finfine. — Antaŭ multaj jaroj mi ofte aŭdis nomon de monsinjoro Montanelli. Li tiam estis kanoniko kaj rektoro de teologia seminario en urbo, en kiu mi loĝis. Pri li multon al mi rakontis unu… homo, kiu konis lin tre intime. Mi neniam aŭdis pri Montanelli ion malbonan kaj rigardis lin rimarkinda persono. Tamen tio estis tre delonge kaj post tiam li povis ŝanĝiĝi. Senkontrola potenco perversigas multajn homojn.
Ojstro forigis la florbukedon de sia vizaĝo kaj levis la kapon . Rigardante rekte ŝiajn okulojn, li diris: — Ĉiuokaze, se monsinjoro Montanelli mem ne estas fripono, do li estas marioneto en manoj de friponoj. Por mi mem kaj por miaj eksterlandaj amikoj tio egalas. Ŝtono kuŝanta sur vojo povas havi plej bonajn intencojn, sed ĝin endas forigi… Permesu, sinjorino, asisti al vi vestiĝi. — Li ekkariljonis, lametante aliris al la pordo kaj malfermis ĝin. — Tio ĉi estis tre afable de via flanko, sinjorino, ke vi vizitis min. Ĉu elvoki veturilon por vi?.. Ne? Ĝis revido, tiam! Biankjo, bonvolu akompani la sinjorinon.
Gemo eliris surstraten kun maltrankviligantaj pensoj. "Miaj eksterlandaj amikoj", kiuj ili estas? Helpe de kiuj rimedoj li intencas forigi la ŝtonon de vojo? Ĉu nur helpe de satiro, do kial liaj okuloj estis tiaj minacaj?
Ĉapitro 4. Montanelli predikas en Florenco
Monsinjoro Montanelli venis Florencon la unuan semajnon de oktobro. Lia vizito okazigis rimarkeblan entuziasmon en la urbo. Li estis fama predikisto kaj reprezentanto de reformado de la katolika eklezio. La tuta loĝantaro atendis vortojn de Montanelli pri amo kaj paco, kiuj elkuracos afliktojn de Italio. Nomumo de kardinalo Gizzi kiel ŝtata sekretario anstataŭ malamata por ĉiuj Lambruĉini tre pliigis publikan ekstazon. Ĝuste Montanelli estis tiu persono, kiu kapablis daŭrigi entuziasmon. Lia senriproĉa privata vivo estis tre rara fenomeno inter ceteraj katolikaj klerikoj, kio multe altiris al li simpation de la popolo, kiu jam kutimiĝis rigardi ĉantaĝon, fraŭdon kaj misreputaciajn intrigojn kiel preskaŭ nepraj akcesoroj por la kariero de prelato. Krome li havis reale grandan talenton de predikisto, belsonan voĉon kaj magnetizantan individuecon, kiuj kune garantiis al li senŝanĝe ĉiean sukceson.
Grassini, kiel kutime, streĉis ĉiun nervon, por gastigi la alvenintan eminentulon en sian domon. Sed li permanente fiaskis: ĉiujn invitojn Montanelli ĝentile, sed decide, rifuzis pro malbona farto kaj tempomanko.
— Geedzoj Grassini similas ĉiovorajn kreitojn! — malestime diris Martini al Gemo trapasante kun ŝi placon de Signoria unu helan kaj malvarman dimanĉan matenon. — Ĉu vi rimarkis, kiel li servile riverencis, kiam preterveturis kaleŝo de la kardinalo? Al ili egalas, kio estas la homo, gravas, ke li estas fame konata. En mia vivo mi neniam renkontis tiujn ĉasistojn por eminentuloj. Antaŭnelonge, aŭguste estis Ojstro kaj nun — Montanelli. Mi esperas, ke al lia eminenta moŝto plaĉas tia atento. Li ĝin spertas kune kun tuta amaso de aventuraĉuloj.
Ili aŭskultis predikon de Montanelli en la granda katedralo, kiun plenigis homamaso. Zorgante pri farto de Gemo kaj por prevnti ŝiani kapdoloron, Martini persvadis ŝin foriri ĝis finiĝo de la meso. Lin ĝojigis la unua sunplena mateno okazinta post oftaj pluvegoj, tial li proponis al ŝi promeni laŭlonge de verdaj montetoj apud San-Nikolo [San Niccolo].
— Ne, — ŝi diris, — mi volonte promenos, se vi havas tempon, sed en malan flankon. Iru ni al la ponto trans Arno, laŭ kiu Montanelli veturos post la meso. Mi, samkiel Grassini, volas vidi la eminentulon.
— Sed vi ĵus lin vidis.
— El malproksime. En la katedralo estis tia interpuŝo, ke mi sukcesis vidi nur lian dorson. Nun necesas kiel eble pli proksimiĝi al la ponto por pririgardi lin bone. Li enhoteliĝis en Lung`Arno.
— Kial vi subite ekinteresiĝis pri Montanelli? Antaŭe vi estis indiferenta pri eminentaj predikistoj.
— Min hodiaŭ ankaŭ interesas ne predikisto, sed homo. Mi volas vidi, kiel li ŝanĝiĝis de post kiam mi vidis lin lastan fojon.
— Kiam tio okazis?
— Du tagojn post morto de Arturo.
Martini ekrigardis ŝin kun maltrankvilo. Ili iris al la ponto kaj Gemo rigardis akvon per nenion vidantaj okuloj, kio ĉiam timigis lin.
— Gemo, karega, — diris li post paŭzo, — ĉu tiu trista historio obsedos vin la tutan vivon? Ni ĉiuj ofte eraris, kiam ni estis deksepjaraj.
— Sed ne ĉiu el ni deksepjaraj mortigis sian plej intiman amikon, — respondis ŝi per laca voĉo kaj metis siajn brakojn sur balustradon de la ponto.
Martini silentiĝis, ĉar li ne kuraĝis interparoli kun ŝi, kiam ŝin regis tia humoro.
— Mi ne povas vidi akvon sen rememoroj, — daŭrigis Gemo levante siajn okulojn kaj aldonis poste kun nervoza tremado: Iru ni, Cezaro, ĉi tie estas malvarme.
Ili silente trapasis la ponton kaj turnis sin al la kajo. Post kelkaj minutoj Gemo reparolis: — Kian belsonan voĉon Montanelli posedas! Ĝi havas ion, kio forestas en ĉia alia homa voĉo. Mi supozas, ke en ĝi troviĝas sekreto de lia influo.
— Jes, lia voĉo estas mirinda, — konsentis Martini, kiu ekĝojis, ke subjekto de la konversacio ŝanĝiĝis, ĉar li volis distri Gemon de malagrablaj rememoroj sugestitaj de la rivero. — Krom lia unika voĉo, mi antaŭe neniam aŭskultis pli bonan predikiston. Sed mi opinias, ke sekreto de influo de Montanelli troviĝas pli profunde: en lia senriproĉa vivo, kiu multe diferencigas lin de ceteraj prelatoj. Malcerta estas tio, ke iu indikos alian klerikan altrangulon en la tuta Italio, krom papo mem, kiu havas saman senmakulan reputacion. Mi nun rememoras, ke la pasintan jaron mi vizitis Romanjon, kiu estas eparĥio de Montanelli, kie mi vidis rigorajn montanojn atendintajn lin sub pluvo, nur por rigardi lin kaj tuŝi lian veston. Ili respektas Montanelli kvazaŭ sanktulon, kaj tio multon signifas, ĉar en Romanjo oni ne ŝatas klerikojn. Mi diris al unu olda kamparano, tipa kontrabandisto, ke ŝajne loka loĝantaro estas tre lojala al sia episkopo, kaj li respondis al mi tiel: "Ni ne ŝatas episkopojn, ĉar ili ĉiuj mensogas. Ni amas monsinjoron Montanelli, ĉar li ne trompas nin kaj ĉiam estas justa".
— Mi scivolemas, — diris Gemo kvazaŭ meditante aŭdeble, — ĉu li scias realan rilaton de la popolo al li?
— Mi opinias, jes. Ĉu vi dubas, ke tio ĉi estas malvero?
— Jes, malvero.
— De kie vi povas scii tion ĉi?
— Li mem diris al mi.
— LI diris al vi? Montanelli? Gemo, kiam tio okazis?
Ŝi demetis harojn de la frunto kaj turnis sin al li. Ili ambaŭ haltis. Martini apogis sin sur balustrado kaj Gemo malrapide ion desegnis per ombrelo sur ŝtonoj.
Читать дальше