— Kaj kun tiuj patriotinoj! — tramurmuris Ojstro mole.
Kun tremo Gemo ekrigardis lin, ĉar lia arogaĵo estis tre videbla. Sed ŝi ne konsideris apetiton de sinjorino Grassini por komplimentoj, ĉar la kompatinda virino nenion ironian rimarkis kaj nur suspiris: — Aĥ, sinjoro, povoj de virino ne estas abundaj! Tamen eble iam mi sukcesos pruvi, ke mi rajtas nomi min italino… Kaj nun mi devas plu mastrumi la domon. La franca ambasadoro petis min konatigi lian zorgatinon kun ĉiuj eminentuloj ĉeestantaj. Vi ankaŭ devas prezentiĝi al ŝi. Ŝi estas tre fascina fraŭlino. Gemo, karega, mi alkondukis sinjoron Rivarez ĉi tien por montri al li belan panoramon de la valo. Mi restigas lin por via prizorgo. Mi esperas, ke vi protektos kaj prezentos lin al ĉiuj… Kaj jen venis la rava rusa princo! Ĉu vi jam renkontis kun li? Oni diras, ke li estas favorito de imperiestro Nikolao. Li estas garnizona komandanto de iu pollanda urbo, kies nomon neniu povas facile prononci. Quelle nuit magnifique! N’est-ce pas, mon prince? [Kia superba nokto! Ĉu ne, mia princo?]
Ŝi elpapiliumis pepante al viro kun bova kolo, peza mentono kaj multaj ordenoj sur uniformo. Baldaŭ ŝiaj lamentaj replikoj pri "notre malheureuse patrie" [nia malfeliĉa patrujo] kun ceteraj franclingvaj enmetaĵoj "charmant" [ĉarma] kaj "mon prince" [mia princo] malaperis fore.
Gemo silente staris sub la granatujo. Ŝi koleris kontraŭ arogaĵo de Ojstro kaj ŝi eĉ kompatis la malgrandan stultetan virinon. Li rigardis la malproksimiĝantajn figurojn kun tia malaproba mieno, kiu tre kolerigis Gemon, ja estis malnoble moki pri tiu ĉi veinda ulino.
— Tie iras itala kaj rusa patriotismoj, — diris Ojstro kaj ridetante turniĝis al ŝi. — Iras ili brako en brako, tre kontentaj ambaŭ! Kiun vi preferas?
Gemo kuntiris la brovojn kaj nenion diris.
— Certe, tio ĉi estas p-p-persona gusto, — daŭrigis Rivarez, — sed laŭ mi, la rusa speco de patriotismo estas pli bona, ĉar ĝi estas pli perfekta! Se Rusio fidus florojn kaj ĉielojn anstataŭ pulvo kaj kanonoj, ĉu longatempe tiu "mon prince" detenus sian p-p-polan fortreson?
— Mi pensas, — diris Gemo malvarme, — ĉiu povas eldiri sian vidpunkton, sed sen moko pri la dommastrino, kiu gastigas nin!
— Aĥ, jes! Mi f-f-forgesis gastamajn obligaciojn, kiujn oni tre aprezas ĉi tie en Italio. Mirinde estas gastemaj tiuj italoj! Mi estas certa, ke aŭstroj ankaŭ tion trovas. Ĉu vi volas eksidi?
Lametante li alportis seĝon por Gemo kaj stariĝis vidalvide de ŝi apoginte sin sur balustradon. Lumo el la fenestro falis rekte lian vizaĝon kaj ŝi povis ĉirkaŭrigardi ĝin detale.
Gemo seniluziiĝis. Ŝi supozis ekvidi se ne tro agrablan vizaĝon, do almenaŭ rimarkindan kaj potencoplenan. Tamen antaŭ ĉio estis okulfrapantaj liaj emoj al dandado kaj preskaŭ nekaŝita orgojlo.
Li estis brunhaŭta kiel mulato kaj, malgraŭ lameco, movlerta kiel kato. Tuta lia eksteraĵo similis panteron. Liajn frunton kaj maldekstran vangon malbeligis longa kurba cikatro, kiun verŝajne restigis sabrobato. Gemo rimarkis, ke dum balbutado lian maldekstran flankon de vizaĝo nervozigis tiko. Sen tiuj ĉi mankoj li ĝenerale estis bela, tamen la vizaĝo havis nenian amindecon. Ojstro daŭrigis interparoladon per sia mola, maldiktona voĉo, kvazaŭ ronronante. "Same parolus pantero, se ĝi kapablus kaj havus bonhumoron", — ekpensis Gemo, kies malkontento kreskis plu.
— Mi aŭdis, — rediris li, — ke vi interesiĝas pri la radikala gazetaro kaj mem verkas artikolojn por ĝi.
— Mi verkas malofte, ĉar mi havas nesufiĉan tempon.
— Aĥ, certe! Sinjorino Grassini sciigis min, ke vi estas okupita pri aliaj gravaj aferoj.
Gemo kuntiris la brovojn. Probable la babilulino pro sia stulteco eldiris ion troan al tiu ĉi nefidinda homo, kiu nun entute ne plaĉis al ŝi.
— Mi efektive preskaŭ ne havas libertempon, sed sinjorino Grassini supertaksas signifon de mia laboro, — seke respondis Gemo. — Ĉiuj aferoj ĉefe estas trivialaj.
— Do, estus tre malbone, se ni ĉiuj okupiĝus nur pri funebrado de Italio. Al mi ŝajnas, ke societo de niaj gegastigantoj faras ĉiun alveninton frivola por lia memdefendo. Aĥ, jes! Mi scias, kion vi volas diri. Vi estas perfekte prava, sed ili ambaŭ kun ties patriotismo estas efektive amuzaj! Ĉu vi volas reveni la ĉambron? Kial? Ja ĉi tie estas tiel bone!
— Ne, mi foriros. Aĥ, mia mantilo… Dankon.
Rivarez levis la mantilon kaj ekrigardis Gemon per okuloj bluaj, kiel miozotoj ĉeriveraj.
— Mi scias, ke vi ofendiĝis pro mia moko pri tiu ĉi kolorigita pupo, — diris li pente. — Ĉi iu povas ne moki ŝin?
— Se vi min demandas, do jenon mi diras: Laŭ mi estas malnoble kaj… malhoneste moki mensajn kapablojn de la homo. Tio ĉi egalas mokon pri kriplulo aŭ…
Li subite enspiris kaj retiriĝis de Gemo. Li ankaŭ ekrigardis siajn laman kruron kaj kripligitan brakon. Sed baldaŭ li rekonsciiĝis kaj ekridegis: — Via komparo ne estas tre justa, sinjorino: ni, kripluloj, ne fanfaronas pri siaj misformoj, kiel tiu ĉi virino fanfaronas pri sia stulteco, kaj agnoskas, ke korpaj breĉoj estas tute ne pli bonaj ol la samaj moralaj… Ĉi tie estas ŝtupeto — apogu sin sur mia brako.
Gemo silente iris apud li; lia neatendita sentivo tute konfuzis ŝin.
Post kiam Rivarez disfaldis pordojn de la halo, ŝi tuj komprenis, ke io okazis tie dum ilia foresto. Mienoj de viroj esprimis indignon kaj konsternon; virinoj grupiĝis ĉe pordoj kaj aspektis senafekte, kvankam ties vangoj estis tro ruĝaj. La mastro ofte demetis kaj surmetis siajn okulvitrojn, vane penante kaŝi sian koleregon, turistoj ankaŭ amasiĝis kaj ĵetis scivolemajn rigardojn en malan angulon de la halo. Evidente tie okazas io, kio al iuj ŝajnis amuza kaj al la ceteraj — insulta. Sole sinjorino Grassini nenion rimarkis. Kokete svingante sian ventumilon ŝi babilis kun sekretario de la nederlanda ambasado, kiu aŭskultis ŝin ridetante.
Gemo haltis ĉe la pordo kaj ekrigardis sian kuniranton, kvazaŭ demandante lin: ĉu li kaptis ĝeneralan konfuzon? Ojstro translokis siajn okulojn de la beata dommastrino al sofo staranta fine de la ĉambrego kaj lian vizaĝon tuj plenigis malica triumfo.
Gemo konjektis, ke li alvenis ĉi tien kune kun sia amatino, kiun li prezentis aliel al sinjorino Grassini.
La ciganino sidis apoginte sin sur dorso de sofo. Ŝin ĉirkaŭigis junuloj kaj infanteriaj oficiroj, kiuj amindumis kun ŝi, nekaŝante ironiajn ridetojn. Orienta brilo de ŝia luksa sukcena-skarlata robo kaj abundo de ornamaĵoj multe kontrastis kun ceteraj ĉeestantoj de tiu ĉi florenca literatura salono, kvazaŭ iu tropika birdo eniĝis aron de sturnoj kaj paseroj. La virino mem fartis malkomforte kaj rigardis aliajn virinojn, kiuj estis ŝokitaj pro ŝia alveno, per malestima-minaca grimaco. Ekvidinte Ojstron, kiu trapasis kune kun Gemo la halon, ŝi desaltis de la sofo, proksimiĝis al li kaj ekparolis en la malkorekta franca lingvo.
— Sinjoro Rivarez, mi serĉis vin ĉie! Grafo Saltikov demandas, ĉu vi povas viziti lian vilaon morgaŭ vespere? Tie okazos dancoj.
— Mi tre bedaŭras, sed mi ne venos. Des pli, ke mi ne kapablas danci… Sinjorino Bolo, permesu al mi prezenti fraŭlinon Ziton Reni.
La ciganino defiante ĉirkaŭrigardis Gemon kaj seke riverencis. Martini diris veron: ŝi estis sendube bela, sed ŝia beleco estis ia kruda, senanima. Ŝia harmonia kaj libera moviĝado estis plaĉa por okuloj, tamen ŝiaj malalta frunto kaj maldikaj nazotruoj havis kvazaŭ rabajn trajtojn. Renkonto kun la ciganino pliigis konfuzon, kiun Gemo sentis ĝis nun kun Ojstro, tial, kiam la gastiganto ekpetis ŝin helpi al li distri turistojn, ŝi tuj konsentis kun ĝojo.
* * *
— Do, madono, kion vi povas diri pri Ojstro? — demandis Gemon Martini, kiam ili estis revenantaj nokte en Florencon. — Kiel li aŭdacis erarigi kompatindan sinjorinon Grassini?
Читать дальше