Etelo Vojniĉ - Ojstro

Здесь есть возможность читать онлайн «Etelo Vojniĉ - Ojstro» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Историческая проза, Исторические приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ojstro: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ojstro»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La romano"Ojstro" far anglino Ethel Lilian Voynich (Etelo Liliano Vojniĉ) aperis en 1887 kaj jam en 1898 estis tradukita en la rusan, post ĝiaj eldonoj en Usono kaj Anglio, kaj tuj iĝis plej ŝatata libro de avangarda rusa junularo.
Komence de la 19-a jarcento, post forpelo de la napoleona armeo, la tuta Italio estis disigita je ok separataj ŝtatoj kaj fakte okupita de aŭstraj militistoj. Ĉiu ŝtato havis proprajn limojn, doganejojn, monon ktp. Progresemaj homoj de Italio komprenis necesecon de unuigo de la lando kaj batalis pro la nacia sendependeco. Ties celo efektivigis nur en 1870.
Eventoj de la romano "Ojstro" komencas en 1833. Juna kaj naiva Arturo Berton (Arthur Burton), studanta filozofion en Pisa, decidas dediĉi sian vivon al batalo kontraŭ eksterlandaj okupantoj pro liberigo de Italio. Devizo de societo, al kiu li aliĝis, estis "Pro Dio kaj la popolo, nun kaj por ĉiam!". Arturo sekvas ĝin. Ja Kristo pereis pro savo de homoj. Sed konfesprenanto informas policon lian sekreton, diritan dum la konfeso. Lia amatino Gemo (Gemma) opinias, ke Arturo estas perfidulo kaj vangofrapas lin. Samtempe li ekscias, ke pastro Montanelli estas lia reala patro. Nesukcesinte eltoleri tiujn turmentojn, Arturo kvazaŭ dronigas sin en la rivero, kaj penetras la ŝipon naĝantan en Sudan Amerikon.
En 1846, timiĝinta pro publika indigno, papo Pius IX kvazaŭ realigis iun postulojn de la popolo: estis liberigitaj iuj politikaj arestitoj, cenzuro ne tro furioze premis ĉiun liberan vorton, sed entute tiama amnestio, certe, neniel plibonigis staton de la loĝantaro.
Tiutempe en Florencon venas riĉa ĵurnalisto Felico Rivarez, laŭ invito de membroj de loka societo "Juna Italio". Laŭ ties peto li verkas satirajn pamfletojn, kies ĉefa celo iĝas kardinalo Montanelli. Liaj novaj geamikoj: Martini, Rikardo, Galli kaj Gemo nomas lin ankaŭ per pseŭdonimo "Ojstro". Gemon turmentas duboj, ĉar ŝi vidas multon komunan inter Ojstro kaj Arturo.
Antaŭ pafmortigo Ojstro konfesas al pastro Montanelli, ke li estas Arturo, ke li ne dronis. Li tre amas sian patron, sed ne povas pardoni ties trompon. Li ankaŭ tre amas Gemon, sed ne povas pardoni ŝian vangofrapon. Por li gravas ne la insulto mem, sed tio, ke ŝi ekdubis pri liaj honesto, kuraĝo kaj fideleco al sia kredo, kaj tion li pardonas al neniu.

Ojstro — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ojstro», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Tiu ĉi komparo ne plaĉas al mi — replikis Gemo ridetante. — Se vi scius, ke mi multfoje penis aspekti kiel tipa damo de la mondumo! Ja ne eblas por la konspirantino simili reĝinon la Ŝeba. Tio ĉi estas sentaŭga rimedo por esti libera de spionoj.

— Tutegale ĉiuj viaj penoj ne igos vin simili iun monduman filistrinon. Sed tio ĉi ne gravas. Vi estas tiom bela, ke spionoj vidontaj vin, ne kapablos eltrovi viajn opiniojn. Sekve vi ne bezonos afekti kaj kaŝi sin post via ventumilo simile al sinjorino Grassini.

— Sufiĉe, Martini, lasu tiun ĉi veindan virinon en paco! Prenu iom da hordea sukero por dolĉigi vian inciton… Ĉu vi estas preta? Tiam startu ni.

Martini estis prava, kiam li supozis, ke la kunveno okazos multehoma kaj enua. Literaturistoj ĝentile konversaciis pri bagateloj kaj efektive enuis, samtempe nepriskribebla amaso de turistoj kaj rusaj princoj translokiĝis el unu ĉambro en la alian kaj ĉie demandis pri ĉeestantaj eminentuloj, penante konduti intelekte.

Grassini ricevis gastojn per ĝentila maniero, kiu estis polurita samkiel liaj botoj. Sed kiam li ekvidis Gemon, lia malvarma vizaĝo vigliĝis. Ĝenerale Grassini ne ŝatis Gemon kaj eĉ en animoprofundo li iomete timis ŝin, tamen li bone komprenis, ke sen tiu ĉi virino lia nuna kunveno perdus plej grandan agrablecon.

Li bonstatis kaj atingis altan postenon laŭ sia profesio, tial kiel riĉulo kaj fame konata persono li celis fari sian domon centro de intelekta kaj liberala societo. Kun malĝojo li konsciis, ke modestaspekta virineto, al kiu li senpripense edziĝis junece, ne taŭgas por esti mastrino de la granda literatura salono. Post kiam li admonis Gemon viziti lian domon, li estis certa, ke la kunveno sukcesos. Kvietaj kaj graciaj manieroj de tiu ĉi virino alportis senafektecon en la societon kaj ŝia partopreno likvidis ioman spektron de vulgareco, kiu, laŭ lia imago, frekventis la domon.

Sinjorino Grassini salutis Gemon tre afable: — Kia hodiaŭ vi estas fascina! — laŭte traflustris ŝi kaj kritike ĉirkaŭrigardis la blankan kaŝmiran robon. Ŝi malamis sian gastinon ĝuste pro tio, kio plaĉis en Gemo al sinjoro Martini: pro kvieta firmeco de ŝia karaktero, pro graveco, sincereco, ekvilibreco de ŝia saĝo kaj eĉ pro ŝia mieno. Kiam sinjorino Grassini malamis alian virinon, do ŝi aspektis tiam tre komplimentema. Tamen Gemo bone sciis valoron de tiuj afablaj vortoj kaj komplimentoj, tial ŝi neniel atentis ilin. Tiuj "vizitoj en la mondumon" estis por ŝi teda kaj malagrabla tasko, kiun devas konscie plenumi ĉiu konspiranto, por preventi atenton de spionoj. Laŭ ŝia opinio, ŝia tasko estis same malfacila, kiel laboro de ĉifristo, tial, por konservi reputacion de la monduma virino, ŝi studis modajn revuojn same skrupule, kiel ŝlosilojn de ŝiaj ĉifroj.

Melankoliaj literaturaj leonoj iom vigliĝis, kiam aŭdiĝis nomo de Gemo. Ŝi estis populara en ties medio kaj radikalaj ĵurnalistoj tuj ekmoviĝis en ŝian flankon. Sed Gemo estis tre sperta konspirantino, por permesi al tiuj monopoligi ŝin. Por renkontoj kun radikaloj estas alia tempo, tial ŝi ridetante rimarkigis al ili, ke ne necesas perdi tempon pro ŝi kaj pli bone intervjui turistojn, kiuj amase alvenis ĉi tien. Ŝi mem komencis konversacii kun membro de la angla parlamento, kies simpatio estis tre grava por la respublika partio. Li estis fame konata financisto, tial komence Gemo demandis lin pri teknika detalo koncerne al la aŭstra valuto kaj poste lerte turnis subjekton de interparolo al stato de la Lombardo-Venecia enspezo. La anglo, kiu preferis konversacii pri bagateloj, nun ektimis rigardante strabe Gemon, ke li trafis ungegojn de "blua ŝtrumpo" [pedantino]. Tamen, kiam li konvinkiĝis, ke interparoli kun tiu ĉi virino estas same agrable, kiel vidi ŝin, li iĝis obeema kaj komencis tre detale ekspliki la demandon, kvazaŭ antaŭ li estis Meterniĥo [8] Metternich — tiama kanceliero de Aŭstra imperio; mem. Tiutempe Grassini alkondukis al Gemo francon, kiu deziris informiĝi de sinjorino Bolo pri historio de "Juna Italio". La konfuzita membro de la parlamento konvinkiĝis, ke Italio efektive havas pli multe da kaŭzoj por malkontento, ol li supozis.

Malfrue vespere Gemo nerimarkeble lasis la gastoĉambron kaj venis terason; ŝi volis sole sidi apud altaj kamelioj kaj oleandroj. Pro premita aero kaj senfina homa trafiko ŝi havis kapdoloron.

Fine de la teraso en grandaj tinoj, kiujn kaŝis bordero el lilioj kaj aliaj florantaj plantoj, staris palmoj kaj altaj filikoj. Ili kune faris densan ekranon, post kiu troviĝis malplena anguleto prezentanta belegan panoramon de la valo. Branĉoj de granatujo kun pluraj floroj pendis super mallarĝa pasejo inter plantoj.

En tiun ĉi anguleton Gemo rifuĝis esperante, ke neniu el gastoj trovos ŝin. Ŝi volis ripozi en silento kaj soleco por forigi kapdoloron. Nokto estis varmeta kaj kvieta, sed post ĉambra sufoko, ekstera aero ŝajnis al ŝi iom malvarma, tial ŝi kovris sian kapon per la mantilo.

Baldaŭ sonoj de ies paŝoj kaj voĉoj igis ŝin rekonsciiĝi de duondormado, kiu komencis regi ŝin. Ŝi deflankiĝis en mallumon por resti nevidebla en silento ankoraŭ kelkajn minutojn, antaŭ reveno en novan babiladon. Tamen paŝoj paŭzis ĝuste antaŭ densa ekrano de plantoj, kio tre ĉagrenis ŝin. Komence ion diris sinjorino Grassini per strida voĉo. Poste aperis vira voĉo, mola kaj muzika, sed ĝia stranga maniero etendi vortojn estis iomete malagrabla por aŭskultado. Supozeble ĝi estis simpla afektado aŭ rezulto de penado cele maski parolan difekton. Tiel aŭ aliel ĝi sonis malplezure.

— Anglino, — ĉu tiel vi diris? — demandis la voĉo. — Sed ŝia familia nomo Bolo estas ja itala.

— Jes. Ŝi estas vidvino de malfeliĉa Ĝiovano Bolo mortinta en Anglio antaŭ kvar jaroj, ĉu vi tion rememoras? Aĥ, mi forgesis, ke vi preferas vagan vivmanieron, tial ne eblas postuli, ke vi konu ĉiujn suferantojn de nia malfeliĉa patrujo. Ili abundas!

Sinjorino Grassini suspiris. Ŝi ĉiam interparolis kun fremduloj tiustile. Rolo de patriotino dolorplena pri suferoj de Italio formis efektan kombinon kun ŝiaj pensionataj manieroj kaj malkontenta grimaco.

— Mortinta en Anglio… — ripetis la vira voĉo. — Ĉu li estis rifuĝinto? Mi iam aŭdis tiun ĉi nomon. Ĉu li konektis kun "Juna Italio" dum ĝiaj fruaj tagoj?

— Jes. Li estis arestita kune kun ceteraj junaj malfeliĉuloj en 1833. Ĉu vi rememoras tion? Lin oni ellasis post kelkaj monatoj. Tamen post du aŭ tri jaroj aperis ordono pri lia nova aresto kaj li rifuĝis en Anglion. De tie venis onidiro, ke li edziĝis. Okazis tre romantika historio, ja malfeliĉa Bolo ĉiam estis romantikulo.

— Vi diris, ke li mortis en Anglio, ĉu ne?

— Jes, pro ftizo. Li ne eltenis teruran anglan klimaton. Antaŭ lia morto pro skarlato ankaŭ mortis ilia sola infano. Tre triste, ĉu ne? Ni ĉiuj tre amas karan Gemon! Efektive ŝi estas iomete pruda, kiel ceteraj anglinoj. Tamen post multaj afliktoj vole-nevole ĉiu iĝos tia melankolia kaj…

Gemo stariĝis kaj disigis branĉojn de la granatujo. Aŭskulti dialogon de gefremduloj pri ŝiaj privataj aferoj ŝi ne povis, tial ŝi forlasis mallumon kaj malkontente venis la lumigitan lokon.

— Aĥ, jen ŝi estas! — ekkriis la gastigantino kvazaŭ nenio okazis. — Gemo, karega, via foresto perpleksigis min! Sinjoro Felico Rivarez volas konatiĝi kun vi.

"Do, tiu ĉi viro estas Ojstro!" — pensis Gemo kaj ĉirkaŭrigardis lin scivoleme. Rivarez ĝentile riverencis al ŝi kaj ĵetis rigardon, kiu ŝajnis penetrema kaj eĉ aroganta.

— Vi eltrovis b-b-belegan anguleton, — diris li balbutante kaj montris la densan verdan ekranon. — De ĉi tie vidiĝas ĉ-ĉ-ĉarma panoramo!

— Jes. La loko efektive estas bela. Mi venis ĉi tien pro freŝa aero.

— Tiun admirindan nokton troviĝado en sufokaj ĉambroj estas simpla peko, — diris la dommastrino kaj levis siajn okulojn al steloj. (Ŝi havis belajn okulharojn kaj al ŝi plaĉis prezenti ilin.) — Vidu, sinjoro! Ĉu ne estas belega nia amata Italio? Se ĝi estus libera! La lando sklava kun senkompareblaj floroj kaj ĉielo!

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ojstro»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ojstro» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ojstro»

Обсуждение, отзывы о книге «Ojstro» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.