— Ĉu vi parolas pri la dancistino?
— Jes, memkompreneble! Li konvinkis sinjorinon Grassini, ke la fraŭlino baldaŭ iĝos leonino de la sezono, tial ŝi estis preta fari ĉion por eminentulino.
— Mi opinias, ke tiu ĉi evento ne honoras lin. Krome li enigis geedzojn Grassini en falsan pozicion kaj estis senindulga rilate al la fraŭlino mem. Mi estas certa, ke ŝi fartis tie malkomforte.
— Ĉu vi, ŝajne, interparolis kun li? Kiel li impresis vin?
— Vi devas scii, Cezaro, ke mi konstante strebis kiel eble baldaŭ lasi lin! Unuafoje en mia vivo mi trafas tiun lacigan konversacianton. Post dek minutoj de nia interparolado aperis malagrabla bruo en miaj tempioj. Li similas turbulentan demonon!
— Mi supozis, ke li ne plaĉos al vi. Tiu ĉi viro estas glita, kiel angilo. Mi ne konfidas lin.
Ĉapitro 3. Ojstro verkas pamfletojn
Ojstro prenis domon situantan post Roma pordego najbare de loĝejo de Zito. Evidente li estis sibarito, ĉar meblaro tiea kvankam ne estis tro luksa, sed ĉiu ĝia detalaĵo indikis fajnan kaj fantazian guston de la mastro, kio tre mirigis Galli kaj Rikardon. En la homo travivinta kelkajn jarojn ĉe bordoj de Amazono ili supozis vidi pli simplajn kutimojn, tial ili estis konfuzitaj pro liaj multekostaj kravatoj, pluraj ŝuoj kaj multenombraj freŝaj florbukedoj starantaj sur lia skribtablo. Tamen entute ili amikiĝis. Ojstro afable kaj volonte gastigis kamaradojn, precipe la membrojn de loka filio de Mazzini partio. Tamen Gemo evidente estis escepto el tiu ĉi regulo, ĉar li antipatiis ŝin post ilia unua renkonto kaj ĉiel evitis la novajn, du aŭ tri fojojn li eĉ estis malĝentila dum iliaj interparoladoj, kio tre malĝojigis Martini. Ĝenerale Ojstro kaj Martini ekde komence malplaĉis unu al la alia; ambaŭ havis absolute malsamajn temperamentojn, sekve ili sentis reciprokan malŝaton. Baldaŭ malŝato de Martini transformiĝis en malamo.
— Min malmulte interesas tio, kiel li rilatas al mi, — diris iufoje al Gemo galhumora Martini. — Mi mem lin malamas, sed mi ne povas trankvile rigardi, kiel li kondutas rilate al vi. Mi volus venĝi al li ofendon, sed mi timas aperon de skandalo, ĉar ni mem lin invitis.
— Ne koleru, Cezaro. Havu tio neniun konsekvencon. Des pli, ke mi mem ankaŭ kulpas samkiel Ojstro.
— Kio estas via kulpo?
— Ĉar mi kaŭzis lian malŝaton al mi. Dum nia unua renkonto en domo de Grassini mi diris unu kruelaĵon.
— Ĉu VI diris kruelaĵon? Mi ne kredas tion, madono!
— Certe tio okazis senintence kaj mi tre malĝojiĝis. Mi diris, ke estas malnoble moki kriptulojn, el kio li mise konjektis, ke temis pri li mem. Mi neniam rigardis lin kriptulo, ja lia korpo ne estas tro deformita.
— Certe ne. Nur unu lia ŝultro estas pli alta ol la alia kaj la maldekstra brako estas sufiĉe difektita, sed entute li ne estas ĝibulo kaj kurbakrura. Li iomete lametas, tamen tio ne meritas diskuton.
— Tiel aŭ aliel li ektremis kaj blankiĝis. Sendube tio ĉi estis mia terura sentakteco, tamen estas strange, ke li estas tia sentema. Evidente li ofte suferis pro samaj kruelaj ŝercoj.
— Estas pli facile imagi, kiel li mem ŝercas pri aliaj personoj. Lia ena brutalaĵo estas kaŝita sub eksteraj fajnaj manieroj, kio laŭ mi estas abomena.
— Ne, Cezaro, vi estas maljusta. Mi ankaŭ malŝatas Rivarezon, sed pro kio vi pliigas liajn mankojn? Efektive lia afekta maniero de konduto iom ĉagrenas, sed ĝin probable rezultigis dorloto. Ankaŭ mi opinias, ke permanenta spriteco multe lacigas. Tamen oni ne vidas iun lian malbonan celon.
— Kion li celas mi ne scias, sed la homo, kiu ĉion ridindigas, nepre havas iun malpuraĵon. Malagrable estis aŭskulti lian mokon pri lastaj reformoj en Romo, kiun li eldiris en domo de Fabrizi. Ŝajne li ĉie ŝercas kovardan motivon.
Gemo suspiris. — Ĉi-rilate mi konsentas kun li, sed ne kun vi, — diris ŝi. — Vi ĉiuj facile iluziiĝas kaj emas pensi, ke okupinta la papan tronon bonanima mezaĝa sinjoro baldaŭ malfermos pordojn de prizonoj, benos ĉiujn ĉirkaŭe kaj sekve post proksimume tri monatoj venos la ora jarcento. Vi kvazaŭ ne kapablas vidi, ke papo ne povas enradikigi justecon ĉie. Kaj bazo troviĝas ne en agoj de tiu aŭ alia persono, sed en malvera principo.
— Kiu malvera principo? Ĉu sekulara potenco de papo?
— Ne. Tio ĉi estas apartaĵo de ĝenerala iluzio. Ne estas aprobinda rajto de sola homo iun akuzi aŭ indulgi. Sur tiu ĉi falsa fundamento ne eblas konstrui homajn interrilatojn.
Martini levis siajn brakojn. — Indulgu min, madono! — diris li ridante. — Tiujn ĉi paradoksojn mi ne kapablas kompreni. Mi povus veti, ke viaj prauloj en la deksepa jarcento estis anglaj leveleroj [9] English Levellers (angle) — anglaj egaluloj, anoj de radikala partio, kies celo estis respubliko;
! Krom tio mi venis hodiaŭ ne por disputi, sed por montri al vi jenan manuskripton.
Martini elpoŝigis kelkajn paperfoliojn.
— Ĉu nova pamfleto?
— Ankoraŭ unu stultaĵo, kiun Rivarez prezentis al la hieraŭa kunsido de nia komitato. Mi sentas, ke baldaŭ ni komencos interbatiĝon.
— Kie troviĝas la demando? Honeste, Cezaro, mi opinias, ke vi estas nun iom antaŭkonkluda. Rivarez ŝajne estas malagrabla persono, sed ne stultulo.
— Ho, mi ne insistas, ke la pamfleto estas malsaĝa, tamen pli bone legu vi ĝin mem.
En la pamfleto estis mokita tempesta entuziasmo, kiun ankoraŭ okazigis en Italio la nova papo. Ĝi estis verkita en drastaj kaj akuzaj esprimoj, samkiel ceteraj verkoj aperintaj el sub plumo de Ojstro; kvankam lia stilo plene ne plaĉis al Gemo, sed profundanime ŝi agnoskis justecon de lia kritiko.
— Mi entute konsentas kun vi, ke tiu ĉi skribaĵo estas abomena, — diris ŝi, metinte la manuskripton sur tablon. — Sed plej malbona estas tio, ke ĝi entenas nur veron!
— Gemo!
— Jes, efektive. Vi povas nomi lin glita angilo, sed vero estas sur lia flanko. Vane admoni sin, ke la pamfleto ne trafas la celon. Ĝi trafas!
— Ĉu vi proponas, ke ni presu ĝin?
— Aĥ! Tio ĉi estas malsama afero. Mi opinias, ke ĝia nuna formo ne taŭgas por eldono. Ĝi povos ofendi kaj forpuŝi de ni ĉiujn kaj do utiligos nenion. Se Rivarez ĝin iomete korektos kaj forĵetos liajn personajn atakojn, tiam ĝi estos reale valora verko. Lia politika kritiko estas tre fajna. Mi tute ne atendis, ke Rivarez tiel bone verkas. Li eldiras ĝuste tion, kion ni ne kuraĝas diri. Ekzemple artikolo, en kiu li komparas Italion kun ebriulo ploranta sur ŝultro de ŝtelisto palpserĉanta ĝiajn poŝojn, estas simple admirinda!
— Gemo! Sed ĝi estas plej malbona en la tuta pamfleto! Mi ne aprobas tian jelpadon pri ĉio kaj ĉiu.
— Mi ankaŭ. Sed tio ne gravas. Verkoj de Rivarez havas malagrablan stilon kaj li mem estas antipatia persono, sed kiam li skribas, ke nin iluzias solenaj procesioj, frataj brakumoj, apelacioj al amo kaj paco, kion jezuitoj kaj sanfedistoj utiligos por si mem, li estas milfoje prava. Mi domaĝas, ke mi ne partoprenis la hieraŭan kunsidon de la komitato. Kion vi decidis finfine?
— Mi venis por diri al vi, ke oni petas vin viziti Rivarezon kaj konvinki lin korekti la pamfleton.
— Viziti lin? Sed mi preskaŭ lin ne konas. Krome li malamas min. Kial devas iri al li ĝuste mi anstataŭ iu alia?
— Simple tial, ke hodiaŭ ĉiuj estas okupitaj. Des pli, ke vi estas plej rezonema el ni: vi evitos vanajn disputojn kaj novan malpacon.
— Tion mi certe evitos. Bone, mi vizitos lin, se vi tion decidis, sed mi avertas, ke sukceso estas dubinda.
— Mi estas certa, ke vi kapablas regi lin, se vi provos. Diru al li, ke la komitato estas tre kontenta pri lia pamfleto kiel literaturaĵo. Li tuj iĝos pli cedema pro tiu laŭdo, des pli, ke ĝi estas perfekta vero.
Читать дальше