— Arturo!
Li haltis kaj perplekse ekrigardis ŝin. Gemo prenis lian manon kaj ili ambaŭ iris kune plu silente.
— Aŭskultu, karulo, — komencis ŝi mole, — ĉu necesas tial emociiĝi pro tiu ĉi ĉagrena miskompreno? Mi scias, ke vi spertis multajn malfacilaĵojn, tamen ĉiuj komprenas…
— Pro kiu miskompreno? — demandis li per sama obtuza voĉo.
— Mi mencias leteron de Bolo.
— Aŭdinte la nomon, Arturo malĝojiĝis.
— Ĉu vi nenion sciis pri ĝi? — daŭrigis ŝi. Sed al vi ŝajne oni diris pri la afero. Bolo supozeble estas plena frenezulo, se li povis imagi tian absurdon.
— Kian absurdon?
— Mi vidas, ke vi nenion scias. Li skribis, ke vi rakontis pri ŝipoj kaj sekve kaŭzis lian areston. Kia absurdo! Tion komprenas ĉiu, kiu vin konas. Kredas nur tiuj, kiuj vin tute ne konas. Tial mi venis ĉi tien por diri al vi, ke niaj grupanoj kredas neniun vorton de tiu letero.
— Gemo, sed tio ĉi estas… estas vero!
Ŝi malrapide deflankiĝis de li, larĝe malkovrinte la okulojn nigriĝintajn pro teruro. Momente ŝia vizaĝo iĝis same blanka, kiel ŝia skarpo sur la kolo. Glacia ondo de silento aperis antaŭ ili, kiu kvazaŭ muro apartigis ilin de bruo kaj trafiko sur la strato.
— Jes, — traflustris li finfine. — Ŝipoj… mi parolis pri ili kaj menciis nomon de Bolo. Ho, dio mia! Dio mia! Kion mi devas fari?
Kaj subite li ekkonsciis, kiu staras apud li kaj kun mortema teruro rigardas lin. Ŝi eventuale opinias, ke…
— Gemo, vi mise komprenis min! — ekkriis Arturo kaj paŝis al ŝi.
Ŝi retiriĝis de li kaj malestime ekkriis: — Ne tuŝu min!
Arturo kun forto kaptis ŝian manon: — Aŭskultu min, pro dio! Mi ne kulpas… Mi…
— Lasu min! Lasu mian manon!
Ŝi eltiris siajn fingrojn el lia mano kaj frapis lian vangon. Okulojn de Arturo kovris nebulo. Unu momenton li vidis nenion antaŭ si, krom pala, malĵojplena vizaĝo de Gemo kaj ŝia mano, kiun ŝi viŝis per la robo. Poste nebulo malaperis… Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis, ke li staras sola.
Ĉapitro 7. Pseuda sindronigo de Arturo
Jam delonge krepuskiĝis, kiam Arturo sonorigis ĉe la pordo de domego sur strato Via Borra. Li memoris, ke li estis vaganta tra la urbo, sed kie, kial kaj kiom da horoj tio daŭris? Livreulo de Julio oscedante malfermis la pordon kaj signifoplene subridis ekvidinte turmentiĝintan, kvazaŭ ŝtonan vizaĝon de Arturo. Al li ŝajnis tre amuze, ke la juna mastro revenas hejmen el la prizono kvazaŭ ebria kaj skandala almozulo. Arturo supreniĝis laŭ ŝtuparo. En la unua etaĝo lin trafis Gibonso, kiu iris al li renkonten kun fiera kaj malaproba mieno. Arturo tramurmuris “Bonan vesperon” kaj volis pasi preter li. Sed estis malfacile tion fari, se Gibonso tion ne deziris.
— La gemastroj forestas, sinjoro, — diris li, kritike ĉirkaŭrigardante malpuran veston kaj distaŭzintajn harojn de Arturo. – Ili nun gastas kaj revenos nur post meznokto.
Arturo ekrigardis la horloĝon. Estis nur la naŭa posttagmeze. Ho, jes! Tempo sufiĉas, eĉ pli ol sufiĉas…
— Sinjorino Burton ordonis demandi, ĉu vi estos vespermanĝanta, sinjoro? Ŝi esperas vidi vin ĝis via enlitiĝo, ĉar ŝi nepre deziras interparoli kun vi hodiaŭ.
— Mi dankas vin, mi ne volas vespermanĝi. Transdonu al sinjorino Burton, ke mi ne enlitiĝos. Li eniris sian ĉambron. En ĝi nenio ŝanĝiĝis post tago de lia aresto. Portreto de Montanelli same kuŝis sur la tablo, la krucifikso staris en la alkovo. Arturo por momento haltis ĉe la sojlo kaj fiksaŭskultis. En la dormego estis silento, neniu kapablas ĝeni lin. Li singarde eniĝis kaj ŝlosis la pordon. Do, venis fino. Li bezonas pri nenio mediti kaj maltrankviliĝi. Necesas nur liberiĝi de vanaj, trudemaj pensoj kaj ĉio. Sed kiel tio estas stulta, sensenca!
Decido pri suicido jam estis akceptita kaj li eĉ preskaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar tiu vivofino ŝajnis al li tute nediskutebla kaj fatala. Li vere ankoraŭ ne sciis, kiun mortorimedon elekti. Li supozis, ke sinmortigo devas esti rapida, por ke li povu baldaŭ forgesiĝi. Submane li havis neniun armilon, eĉ poŝtranĉilo forestis. Sed tio nenion signifis: sufiĉas viŝtuko aŭ littuko disŝiritaj je pecoj.
Tie estis granda najlo super la fenestro. Ĝi taŭgas. Tamen, ĉu ĝi kapablas teni pezon de la korpo? Li proksimigis seĝon al la fenestro. Ne! La najlo estis malforta. Li prenis el kesto martelon, martelis kelkfoje la najlon kaj jam komencis tiri littukon, sed subite li rememoris, ke li ankoraŭ ne preĝis antaŭ sinmortigo, kion faras ĉiu kristano. Por foriro de animo ekzistas eĉ specialaj preĝoj. Li venis la alkovon kaj metis sin sur la genuojn antaŭ la krucifikso.
— Ĉiopova kaj korfavora dio… — laŭte komencis li deklami kaj haltis, dirinte plu nenion. La mondo iĝis tia senverva, ke li ne sciis, pro kio preĝi, de kio gardi sin per preĝado. Tamen, ĉu Kristo konas samajn turmentojn? Ja lin oni nur perfidis, samkiel Bolon, sed neniu provis lin entiri en kaptilon kaj li mem ne estis perfidulo!
Arturo stariĝis kaj faris signon de kruco laŭ malnova kutimo. Poste li iris al la tablo, sur kiu li ekvidis leteron de Montanelli skribitan krajone: "Mia kara knabo! Mi nun estas en despero, ĉar mi ne povas vidi vin en la tago de via liberigo. Min oni vokis al mortanto. Mi revenos tre malfrue. Venu al mi morgaŭ matene. Mi tre hastas. L.M."
Arturo sopirĝemis kaj metis la leteron. Al padre estos malfacile travivi tion ĉi. Kiel homoj ridis kaj klaĉis sur stratoj!.. Nenio ŝanĝiĝis de tiu tago, kiam lin ankaŭ plenigis vivo. Neniu el ĉiutagaj bagateloj iĝas malsama pro tio, ke la viva homanimo estas kripligita ĝismorte. Io simila okazis antaŭe. Altiĝis akvo en fontanoj, pepis paseroj sub tegmentoj samkiel hieraŭ, kaj ili pepos same morgaŭ. Kaj li estos morta, … tute morta.
Li sidiĝis sur randon de la lito, krucis siajn brakojn ĉe ĝia dorso kaj metis la kapon sur ilin. Tempo ankoraŭ sufiĉas, sed lia kapo tre doloras, doloras eĉ la cerbo mem… Kaj ĉio estas tiel stulta, tiel sensenca…
Ĉe la enira pordo abrupte iu eksonorigis. Arturo saltleviĝis kaj, sufokiĝante pro teruro, ĉirkaŭbrakis sian kolon. Ili revenis kaj li sidas ĉi tie nenion farante! Valorinda tempo jam forpasis kaj nun li devas vidi ties vizaĝojn, aŭskulti senkorajn, mokajn vortojn. Estus submane almenaŭ tranĉilo!
Kun despero li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. En ŝranko staris korbo de lia patrino. Tie devas troviĝi tondilo. Li tranĉos per ĝi sian vejnon. Ne, littuko kaj najlo pli taŭgas… nur sufiĉus tempo.
Li detiris de la lito littukon kaj kun febra rapideco komencis disŝiri ĝin je rubandoj. Sur la ŝtuparo ekaŭdiĝis paŝoj. Ne, rubando estas tro larĝa: farita el ĝi maŝo ne povos stringi. Li hastis, la paŝoj alproksimiĝis. Lia sango brue pulsis en la kapo kaj obtuze resonis en la oreloj. Pli baldaŭ, pli baldaŭ! Ho, dio! Necesas nur kvin minutojn!
Ĉe la pordo oni ekfrapis. Rubando de littuko elfalis el liaj manoj; li svenis, embuskis senspire kaj fiksaŭskultis. Iu prenis anson de la pordo; aŭdiĝis voĉo de Julio: — Arturo!
Li ekstaris malfacile spirante.
— Arturo, malfermu la pordon, ni atendas.
Li prenis la disŝiritan littukon, enŝovis ĝin en komodan keston kaj haste ordigis la liton.
— Arturo. — Tio estis voĉo de Ĝejmso, kiu senpacience ŝancelis la anson. — Ĉu vi estas dormanta?
Arturo ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ĉio estas en ordo, kaj malfermis la pordon.
— Mi opinias, Arturo, ke vi povus plenumi mian peton kaj ĝisatendi nian revenon! — diris furioza Julio enkurante la ĉambron. — Ĉu laŭ vi sekvas, ke ni devas stari duonhoron antaŭ la pordo?
— Kvar minutojn, mia kara, — kviete korektis ŝin Ĝejmso enirante la ĉambron post ŝia roza satena trenaĵo. — Mi juĝas, Arturo, ke estus pli dece, se…
Читать дальше