La matroso haltis apud malgranda ponto, ĉirkaŭrigardis diversflanken kaj malsupreniĝis laŭ ŝtonaj ŝtupoj al mallarĝa kajo. Sub la ponto balanciĝis sur akvo malnova, malfortika boato. Li abrupte ordonis Arturon enboatiĝi kaj kuŝi sur ĝia fundo; samtempe li komencis remi direkte al la haveno. Arturo kuŝiĝis senmove sur malsekaj, glitaj lignaĵoj sub vesto, kiun surmetis la matroso, kaj ŝtele rigardis konatajn konstruaĵojn kaj stratojn.
La boato proksimiĝis al tiu parto de la kanalo, super kiu altiĝis la fortreso. Masivaj muroj, larĝaj ĉe fundamento, transformiĝis supren je malvastaj, malseveraj turetoj. Kiaj fortaj kaj minacaj ili ŝajnis al li antaŭ kelkaj horoj! Kaj nun… Li mallaŭte ekridis kuŝante sur fundo de la boato.
— Silenton!, — abrupte diris la matroso, — kaj kuŝu. Ni atingis doganejon.
Arturo kaŝis plene sian korpon. La boato haltis ĉe mastoj, inter kiuj estis ĉenoj barantaj malvastan vojon inter la doganejo kaj la fortreso. El la doganejo eliris dormema oficisto kun lucerno kaj oscedante kliniĝis super akvo.
— Prezentu pasporton.
La matroso donis al li siajn legitimaĵojn. Arturo preskaŭ senspirante fiksaŭskultis ilian dialogon.
— Bona noktotempo por reveno al ŝipo, — grumblis la doganisto. — Ĉu vi revenas post diboĉo supozeble? Kio troviĝas en via boato?
— Uzita vestaro. Mi aĉetis ĝin ĉe brokantisto.
Li montris veŝton de Arturo. La doganisto malfacile pririgardis ĝin helpe de lucerno kaj diris: — Bone, vi rajtas plu moviĝi.
Li levis bartrabon kaj la boato renaĝis plu ŝanceliĝante sur darka akvo. Post iom da tempo Arturo sidiĝis forĵetinte, kovritan lin, vestaron.
— Jen mia ŝipo, — traflustris la matroso. — Sekvu min kaj ĉefe silentu.
Li grimpis sur ferdekon de grandampleksa darka monstro mallaŭdante "mallertan surteran publikon", kvankam Arturo estis perfekta lertulo kaj do li malpli ol ĉiu alia meritis tian riproĉon. Sur ferdeko ili singardeme trapenetris inter ŝnuregaro kaj pulioj kaj atingis holdon. La matroso senbrue levis lukon.
— Rampu malsupren! — traflustris li. — Mi baldaŭ revenos.
En la holdo estis ne nur malseke kaj mallume, sed ankaŭ netolereble sufoke. Arturo nevole deflankiĝis sufokante pro fetoro de krudaj feloj kaj ranca oleo. Tamen li rememoris la karceron kaj tolere descendis laŭ ŝtuparo. Verŝajne vivo ĉie estas sama: koto, aĉaĵo, hontindaj arkanoj, mallumaj anguletoj. Sed vivo estas vivo — kaj do necesas preni de ĝi ĉion atingeblan.
Baldaŭ la matroso revenis portante ion enmane, kion Arturo ne sukcesis ekvidi.
— Nun fordonu monon kaj horloĝon. Hastu!
Arturo en mallumo restigis al si kelkajn monerojn.
— Alportu iun manĝaĵon, mi estas tre malsata.
— Mi jam alportis. Jen, prenu.
La matroso donis al li kruĉon, kelkajn malmolajn, kvazaŭ ŝtonajn, biskvitojn kaj pecon da salita porkaĵo.
— Nun aŭskultu min plej atente. Morgaŭ frumatene venos doganistoj revizi la ŝipon. Tiam kaŝu vin en malplena barelo kaj troviĝu en ĝi kvazaŭ muso ĝis eliro de la ŝipo en maron. Se vin rimarkos ŝipestro, tiam estos via kulpo. Nun, ĉio! Tenu firme trinkaĵon. Bonan nokton!
Li fermis lukon. Arturo atenteme metis la kruĉon kun altvalora akvo sur plankon, sidiĝis ĉe malplena barelo kaj komencis manĝi porkaĵon kaj biskvitojn. Poste li kuŝiĝis sur malpuran plankon kaj unufoje de infaneco li ekdormis sen preĝo. En mallumo ĉirkaŭ li kuris ratoj. Sed nek ties nelacigebla persista bruo, nek balancado de la ŝipo, nek naŭza fetoro de oleo, nek atendado de neevitebla marmalsano — nenio kapablis veki Arturon. Nun ĉio ĉi entute maltrankviligis lin ne pli ol rompitaj, senglorigitaj idoloj, kiuj nur hieraŭ estis liaj adorindaj dioj.
Ĉapitro 1. Pasis dek tri jaroj
Unu julian vesperon de 1846 en Florenco, en domo de profesoro Fabrizi kunvenis kelkaj konatoj por diskuti planon de estonta politika agado. Iuj estis anoj de Madzini partio, kies celo estis demokratia respubliko kaj unuigita Italio. La aliaj estis adeptoj de konstitucia monarkio kaj liberaluloj de variaj nuancoj. Tamen unu vidpunkto estis tie ĉies — malkontento pri cenzuro en Toskanujo. Profesoro Fabrizi kunvenigis ĉiujn esperante, ke almenaŭ tiun ĉi subjekton reprezentantoj de la skismaj partioj diskutos sen kverelo.
Pasis nur du semajnoj post proklamo de fama amnestio por politikaj deliktuloj en Papa ŝtato, kiun aperigis nova papo Piuso la Naŭa dum sia inaŭguro, sed ondo de liberala entuziasmo jam ruliĝis tra la tuta Italio. En Toskanujo la papa amnestio efikis eĉ registaron. Profesoro Fabrizi kaj kelkaj gvidantoj de aliaj politikaj partioj en Florenco opiniis momenton favora por okazigi reformon de la leĝo pri gazetaro.
— Certe, — diris dramaturgo Lega, kiam oni informis al li la subjekton de diskuto, — ne eblas komenci eldonon de gazeto ĝis ŝanĝo de la nuna leĝo. Necesas prokrasti la unuan numeron. Tamen, povas esti, ni sukcesos lanĉi kelkajn cenzuritajn pamfletojn. Ju pli frue ni tion faros, des pli baldaŭ la leĝo estos ŝanĝita.
Li sidis en biblioteko de Fabrizi kaj parafrazis sian teorion pri pozicio, kiun, laŭ lia opinio, devas preni nun liberalaj verkistoj.
— Sendube ni devas utiligi la okazon, — ekparolis unu el ĉeestantoj, grizhara advokato, per langvora voĉtono. — La alian fojon jam ne okazos tiuj favoraj kondiĉoj por efektivigo de serioza reformo. Tamen mi dubas, ke pamfletoj ion bonan efikos. Ili nur krueligos kaj timigos la registaron, sed tute neniel inklinigos ĝin al nia flanko. Sed ĝuste tion ni aspiras atingi. Se aŭtoritatuloj opinios pri ni, kiel pri danĝeraj agitantoj, do tiam niaj ŝancoj ricevi ilian helpon estos senrezultaj.
— Kion do vi proponas?
— Peticion.
— Al la Granda Duko?
— Jes, peticion pri vastigo de gazetara libereco.
Sidanta ĉe fenestro brunulo kun vigla, saĝa vizaĝo, ekridis turniĝinte al li: — Vi nenion atingos per peticio, — diris li. — Al mi ŝajnis, ke rezulto de Renzi afero elkuracis vin kontraŭ samaj iluzioj.
— Mia kara sinjoro! Mi estas ne malpli ol vi ĉagreniĝinta pri tio, ke ni ne sukcesis preventi transdonon de Renzi. Mi ne volus ofendi iun ajn el ĉeestantoj, sed mi devas noti, ke ni fiaskis ĉefe pro malpacienco kaj impeteco de kelkaj personoj. Mi certe ne kuraĝus…
— Hezito estas ĉefa trajto de ĉiu piedmontano, — abrupte interrompis lin la brunulo. — Mi ne scias, kie vi trovis malpaciencon kaj impetecon. Ĉu eble en tiuj humilaj peticioj, kiujn ni sendis kelkfoje? Povas esti tiel oni difinas impetecon en Toskanujo kaj Piedmontujo, sed ne en Napolo, de kie mi venis.
— Feliĉe, — replikis la piedmontano, — la napola impeteco estas sole en Napolo.
— Ĉesigu, ĝentlemanoj! — enmiksiĝis la profesoro. — Estas bonaj originalaj napolaj kutimoj samkiel la piedmontaj. Tamen nun ni troviĝas en Toskanujo, kies kutimo postulas ne deflankiĝi de esenco de afero. Grassini voĉdonas por la peticio, Galli oponas. Kaj kion diros vi, doktoro Rikardo [Riccardo]?
— Mi vidas neniun domaĝon en la peticio, kaj se Grassini verkos ĝin, do mi subskribos kun granda plezuro. Tamen mi insistas, ke per nuraj peticioj ne eblas ion pozitivan atingi. Kial ni ne povas eldoni samtempe peticiojn kaj pamfletojn?
— Ĉar simple pamfletoj armos la registaron kontraŭ ni kaj sekve ĝi neniel reagos niajn peticiojn, — diris Grassini.
— Sama rezulto estos ĉiuokaze. — La napolano stariĝis kaj alpaŝis al tablo. — Sinjoroj, vi troviĝas sur misa kurso. Vane admoni la registaron. Ni devas ribeligi la popolon.
— Pri tio estas pli facile paroli ol realigi. Kial vi intencas starti?
— Ne metu al Galli samajn demandojn. Li nepre komencos per bato laŭ kapo de cenzoro.
Читать дальше