— Mi atendas respondon, — diris la kolonelo.
— Mi povas neniun respondon doni.
— Ĉu vi efektive rifuzas respondi?
— Mi nenion diros.
— Konklude mi devas ordoni, ke vin oni revenigu la karceron kaj tenu tie ĝis kiam via decido ŝanĝiĝos. Se vi plu ne prudentiĝos, mi ordonos kateni vin.
Arturo levis la kapon. Laŭ lia korpo trakuris tremado.
— Vi rajtas fari ĉion laŭ via deziro, — diris li mallaŭte. — Sed, ĉu permesos la angla ambasadoro, ke tiel oni traktos kun la brita regnano sen iuj ajn konviktoj?
Finfine Arturon oni forkondukis en saman kameron, kie li falis sur liton kaj tradormis ĝis sekva mateno. Oni lin ne katenis kaj ne metis en la timigan karceron, sed malamikeco inter li kaj la kolonelo pliiĝis dum ĉiu pridemandado.
Vane Arturo petis dion, ke li donu al li fortojn por superi propran koleron, vane li meditis tutajn noktojn pri toleremo kaj kvieteco de Kristo. Ĉiun fojon, kiam oni alkondukis lin en longan, preskaŭ nudan ĉambron, en kiu staris sama tablo kovrita per verda drapo; ĉiun fojon, kiam li vidis antaŭ si farbitajn lipharojn de la kolonelo, malamo tuj replenigis lin kaj provokis acidajn, malestimajn respondojn. Ankoraŭ ne pasis eĉ unu monato post malliberigo de Arturo, sed ilia reciproka incito atingis tian nivelon, ke ambaŭ ne povis vidi unu la alian sen kolero.
Konstanta streĉo de tiu ĉi kolizio pli kaj pli premis nervojn de Arturo. Li sciis, ke lin oni atente gardas, tial kiam li estis rememorinta rakontojn de arestitoj, ke ilin oni kaŝe svenigas per beladono, por subaŭskulti ties delirojn, li preskaŭ ĉesigis siajn dormadon kaj manĝadon. Iufoje, kiam preter li trakuris rato, li, kovrita per malvarma ŝvito, akre eksaltis kaj tremis pro penso, ke iu kaŝiĝas en la kamero kaj subaŭskultas, ĉu eble li ion diras dum dormado.
Ĝendarmoj evidente celis kapti lian kompromitan vorton por akuzi Bolon. Tial Arturo tre timis ion gravan elbabili. Tagon kaj nokton nomo de Bolo estis en lia kapo, ĝin li rememoris dum preĝado kaj anstataŭ Mario parolis Bolo. Plej malbona estis tio, ke lia religieco forpasadis ĉiutage kune kun la ekstera mondo. Kun febra obstineco Arturo alkroĉiĝis al tiu lasta apogo dum longatempaj litanioj kaj meditadoj. Tamen pensoj pri Bolo okupis plej gravan lokon kaj vortojn de preĝoj li ripetis meĥanike.
Multe konsolis Arturon vizitoj de la ĉefa prizona provoso. La diketa senhara oldulo komence penis aspekti kiel tre severema. Tamen bonkoreco, videbla en ĉiu faldeto de lia pufa vizaĝo, superis lian devon kaj baldaŭ li komencis transdoni mesaĝojn de arestitoj el unu kamero en la alian.
Iun tagon mezmaje la provoso eniris kun tia sombra kaj morna fizionomio, ke Arturo mire ekrigardis lin.
— Kio okazis hodiaŭ, Enriko? — ekkriis li.
— Nenio! — malkontente respondis Enriko kaj proksimiĝinte al lito de Arturo malĝentile detiris lian plejdon.
— Kial vi fordonas mian plejdon? Ĉu mi estos translokita en alian kameron?
— Ne, oni vin ellasas.
— Ellasas? Hodiaŭ? Por ĉiam? Enriko!
Tre emociiĝinta Arturo kaptis manon de la maljunulo, sed tiu abrupte eltiris ĝin.
— Enriko, kio okazis kun vi? Kial vi ne respondas? Diru, ĉu ni ĉiuj estos liberigitaj?
Tamen repliko estis nur malestima grumblado.
— Sufiĉe! — Arturo kun rideto reprenis manon de la provoso. — Ne koleru, mi tutegale ne ofendiĝos. Mi volas scii pri aliaj arestitoj.
— Pri kiuj arestitoj? — grumblis Enriko kaj subite forĵetis ĉemizon de Arturo, kiun li pakis. — Ĉu pri Bolo ankaŭ?
— Certe, pri Bolo kaj pri ceteraj. Enriko, nu kio okazis finfine kun vi?
— Ŝajne la povrulon oni baldaŭ ne liberigos, ja lin perfidis lia kamarado! — Kaj indigna Enriko reprenis la ĉemizon.
— Ĉu perfidis lia kamarado? Ho, kia teruro! — Arturo larĝe malkovris la okulojn.
Enriko rapide turniĝis.
— Ĉu tiu perfidulo estis ne vi?
— Kion vi parolas, Enriko? Kial mi?
— Almenaŭ tion oni diris al li dum enketado. Mi estas tre feliĉa, ke perfidulo ne estas vi. Mi ĉiam opiniis, ke vi estas honesta homo. Iru ni!
Enriko eliris koridoron, Arturo sekvis lin. Kaj subite kvazaŭ lumo disigis konfuzon de lia intelekto:
— Oni diris al Bolo, ke lin perfidis mi! Nu, certe! Kaj al mi oni diris, ke min perfidis Bolo. Sed Bolo ne estas tiom malsaĝa por kredi tiun ĉi absurdon.
— Ĉu efektive tio ne estas vero? — Enriko haltis ĉe ŝtuparo kaj ĵetis sur Arturon ekzamenan rigardon.
Arturo nur ŝultrotiris.
— Certe, tio estas mensogo!
— Bone! Mi estas feliĉa aŭdi tion ĉi, knabo, kaj mi transdonos al Bolo viajn vortojn. Tamen vi devas scii, ke oni diris al li, ke vi perfidis lin pro… nu, ĝenerale, pro ĵaluzo. Kvazaŭ vi ambaŭ amas unu fraŭlinon.
— Tio ĉi estas mensogo! — elparolis Arturo per rapida, intermita flustro. Lin kaptis abrupta, paralizanta ĉiujn fortojn, timo. "Amas unu fraŭlinon!.. Ĵaluzo!" Kiamaniere oni eksciis pri ŝi?
— Atentu unu minuton, mia knabo! — Enriko haltis en koridoro proksime de ĉambro de enketisto kaj traflustris: — Mi fidas vin. Sed diru al mi ankoraŭ jenon. Mi scias, ke vi estas katoliko. Ĉu vi ion gravan diris dum la konfeso?
— Tio ĉi estas mensogo! — apenaŭ ne senspiriĝinte ekkriis Arturo la trian fojon.
Enriko ŝultrotiris kaj ekpaŝis antaŭen. — Certe, vi pli bone scias. Tamen vi ne estas la unua, kiu estas kaptita je tiu fiŝhoko. Nun en Piso estas granda bruo pri iu sacerdoto, kiun konviktis viaj amikoj. Oni eldonis broŝuron kun averto, ke li estas spiono.
Li malfermis pordon de ĉambro de enketisto kaj, vidante, ke Arturo staras kun fiksita rigardo, iomete forpuŝis lin antaŭen.
— Bonan tagon, sinjoro Burton, — diris la kolonelo kaj prezentis ĝentile ridetante ĉiujn siajn dentojn. — Mi plezure gratulas vin. El Florenco alvenis ordono pri via liberigo. Estu afabla subskribi tiun ĉi paperon.
Arturo proksimiĝis al li.
— Mi volas scii, — diris li per obtuza voĉo, — kiu min perfidis.
La kolonelo kun rideto levis la brovojn: — Ĉu vi ne konjektas? Pripensu iomete.
Arturo balancis la kapon. La kolonelo levis la brakojn, prezentante sian miregon: — Ĉu efektive vi ne kapablas konjekti? Vi mem, sinjoro Burton! Kiu alia povas scii viajn amajn aferojn?
Arturo silente deturnis sin. Sur muro pendis granda ligna krucifikso, kaj okuloj de la junulo malrapide ekrigardis vizaĝon de Kristo, tamen en ili estis ne petego, sed sola mirego antaŭ tiu ĉi indiferenta kaj pacienca dio, kiu ne punis per fulmo la sacerdoton, kiu denuncis sekretojn de la konfeso.
— Bonvolu subskribi ricevon de viaj dokumentoj, — afable diris la kolonelo, — mi ne volas enteni vin ĉi tie plu. Vi memkompreneble volas iri hejmen kiel eble plej baldaŭ kaj mi estas nun tre okupita pri aferoj de malprudenta Bolo, kiu ĵetis vian kristanan kvietecon en tian senkoran provon. Mi supozas, ke lin atendas rigora kondamno. Ĉion bonan!
Arturo subskribis, prenis siajn dokumentojn kaj eliris, dirinte nenion. Ĝis alta prizona pordego li iris post Enriko kaj poste neadiaŭinte kun li sola malsupreniĝis al kanalo, kie lin atendis pramisto. Kiam li estis supreniĝanta laŭ ŝtona ŝtuparo kondukanta al strato, al li alkuris junulino en kotona robo kaj pajla ĉapelo.
— Arturo! Mi estas tre feliĉa! Tre feliĉa!
Arturo, tremanta per la tuta korpo, metis la brakojn al sia dorso.
— Ĝimo! — elparolis li finfine per voĉo, kiu kvazaŭ ne apartenis al li mem. — Ĝimo!
— Mi atendis vin ĉi tie tutan duonhoron. Al mi oni diris, ke vi eliros je la kvara posttagmeze. Arturo, kial vi tial rigardas min? Kio okazis? Kio okazis kun vi? Haltu!
Li turniĝis kaj malrapide ekpaŝis laŭ strato, kvazaŭ forgesinte Gemon. Ŝi ektimis, kuratingis lin kaj prenis lian kubuton.
Читать дальше