Steen Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo
Здесь есть возможность читать онлайн «Steen Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 1922, Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Taglibro de Vilaĝ-pedelo
- Автор:
- Жанр:
- Год:1922
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Taglibro de Vilaĝ-pedelo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Taglibro de Vilaĝ-pedelo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Taglibro de Vilaĝ-pedelo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Taglibro de Vilaĝ-pedelo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Steen Steensen Blicher. Taglibro de Vilaĝ-pedelo
Tradukis H. J. Bulthuis
En tiu ĉi traduko mi skribis preskaŭ ĉie la nomojn kiel en la dana teksto. Ekzemple:
Føum aŭ Föulum, Søren aŭ Sören, Cornelius aŭ Kornelius, Thiele aŭ Tile, Samsø aŭ Samsö ktp.
Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la latinaj kaj francaj frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaŭ ne donis ilin en ĉi tiu traduko. La traduko ne estas laŭvorta, sed iom libera kaj tute laŭ la reguloj de la Fundamento.
La tradukinto.
Enkondukaj vortoj.
Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiu konas, bezonis preskaŭ kvarcent paĝojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo ( Voltaire ).
Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaŭ neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-paĝan taglibron por efektivigi tiun mirindaĵon.
Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestaĵo.
Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kaj esperas, ke ĝi povu plaĉi al la legantaro de Esperantaj verkoj.
La tradukinto.
Føulum [1] En tiu ĉi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la dana teksto. Elparolu ø kiel eu en la franca vorto feu
, la 1-an de Januaro 1708.
Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron Søren! Li estingis la lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos ĝis la venonta novjaro.
La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro Søren deprenis sian ĉapon post la manĝado kaj diris, kiel li kutimis: " Agamus gratias! " Li fingre montris min anstataŭ Jens'on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ unu jaro, ke Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis la okulojn, ĉar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.
Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto en Føulum, ho kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg – kiel diras lia patro – nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en ĉio; lia volo fariĝu! Amen in nomine Jesu!
Føulum, la 3-an de Septembro 1708.
Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: " Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli! "
En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi la grekan testamenton. "Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja. Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento.
Føulum, die St. Martini 1708.
Finiĝos malbone je Jens – sinjoro Sören tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi aŭdis, ke li diris kvazaŭ al si mem: " Vellem hunc esse filium meum! " [2] Mi dezirus, ke tiu ĉi estus mia filo.
Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia patro estis ĉe edziĝofesto en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto en la arbaro de Lindum, kaj – Dio protektu nin! – sovaĝa virporko deŝiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan vangofrapon – habeat! [3] Li havu ĝin!
Føulum, Calendis Januar. 1709.
Proh dolor! Sinjoro Sören estas morta! Vae me miserum! Kiam ni sidis ĉetable kristnask-vesperon, li flanken ŝovis sian kuleron kaj rigardis Jens'on longe kaj melankolie – " fregisti cor meum! " [4] Vi rompis mian koron
diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. Ho ve! li ne plu ellitiĝis. Depost tiu tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun mi lin vidos neniam plu.
Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: " Pater! In manus tuas committo spiritum meum! "
Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antaŭtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome staris Jens ploranta. " Seras dat poenas turpi poenitentia [5] Lia pento venas tro malfrue
", pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! Tio malĝojigis min plej multe.
Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.
Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi domon, kie mi povos tagmanĝi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe lamplumo. Mi ne povas fini ĉi tiun leteron al Tuticanus – ho, estis tute alie, kiam vivis la bona sinjoro Sören! Eheu! Mortuus est!
Ĉi tiu vintro estas terura! Ĉielo kaj tero kvazaŭ unuiĝis; neĝamaso sterniĝas de nia tegmento ĝis la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn en nia brasikĝardeno – li baldaŭ forgesis pri sia patro. Sed se la ĉasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.
Føulum, Idibus Januarii MDCCIX.
Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas ankoraŭ tre malbona – se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens laŭiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano – li eniras. – Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ ol venos mia patro.
Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709.
Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la neĝamaso kaj veturigis lin hejmen – – mi tiom ploris, ke mi ne povas plu vidi per la okuloj. – Patrino ankaŭ. – Dio helpu nin ambaŭ!
Føulum, la 18-an de Februaro 1709.
Mi preskaŭ ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia ĉapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas ĉasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" –
"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. – Ve, Jens, se via patro vivus!"
"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon – la diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" –
"Kiel mi povus?" mi respondis. –
"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe. Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Taglibro de Vilaĝ-pedelo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Taglibro de Vilaĝ-pedelo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Taglibro de Vilaĝ-pedelo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.