Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La virino estis okulfrape bela. Kaj kvkazaŭ li jam estus vidinta ŝin ie. Sinjoro Vanek tuj ekstaris kaj eklevis sian ĉapon denove.

— Mia nomo…

— Ĉu vi ne memoras min?… Mi estas kantistino Laura de Pirelli.

— Mi jam… vidis vian moŝtinon ie… Jes.

— Ni renkontiĝis tiun nokton, kiam oni invitis vin muziki.

— Kredu min, mi estus volonte muzikanta, sed la sola muzikinstrumento pri kiu mi estas sperta estas la blovsonigo de silka papero, fiksita al kombilo, kaj ĝi ne estis ĉemane.

Poste komenciĝis familiara parolado:

— Kara sinjoro — diris inter aliaj Laura Pirelli. — De tiam mi havis starangan, malgajan senton, ke mi vidis vin tie. Malantaŭ vi tragedio latentas virino! Kaj nur virino povas konstrui tion denove, kion alia virino ruinigis!

— Ĝi estis tre bela frazo… — kapjesis sinjoro Vanek — , vi certe legas librojn de eminentaj verkistoj, kiam vi ne kantas…

— Kian profesion vi havis? — demandis la kantistino.

— Mi estis korespondanto en sanatorio apud Nico. Mi havis eksterodinaran pozicion. La sanatorion direktis profesoro Louvier.

— Kial vi dungiĝis al la legio?…

— Tion… mi ne rajtas diri…

La romantikema virino rigardis al sinjoro Vanek reveme.

— Ia stranga simpatio estas en via rigardo. Ĉu oni jam diris tion… ke vi estas sugestia?

— En la legio oni jam diris multe da aferoj al mi. Sed tion mi ne memoras…

Poste ili trinkis ĉampanon, kaj la sinjoro sekretario malbutonumis la kolumon de sia kamizolo, ĉar liaj okuloj pulsis dolore. Sinjoro Vanek tamen estis viro! Ne el la ĝisostaj, sed nek la artistino estis la reprezentantino de la ideala knabin-tipo, rilate la aĝon kaj la pezon.

— Vi… devas dizerti… — flustris Laura de Pirelli varmege, kaj jam ankaŭ la trinkita kvanto de la ĉampano kun iom da kalorioj aldoniĝis al tiu vevo.

— Artistino, mi respondas al vi tion, kion mi kutimas diri al mia punita mecenanto, nomata Würfli, kiu estas danc- kaj etiketinstruisto: korespondanto ne rompas la kontrakton, kion li subskribis!

— Ni vojaĝus al Italio!..

— Ne eblas… — li respondis ĝemante — kvankam mi ŝatas Italion…

— Ĉu ankaŭ vi ŝatas la multajn florojn en Italio… la oranĝejojn?

— Ankaŭ tiujn. Sed unuavice la makaroniojn kaj la ŝpagetojn kun tomata saŭco.

Sinjoro Venek pasigis la vesperon agrable kun la artistino, sed dizerti li tute ne volis.

— Pripensu tion… — , flustris la artistino trinkinte kun kelkajn glasojn da kalorioj pli multe. — Se vi deizertus, ni ĉiam povus esti kune, kaj mi kantus al vi.

— Mi alkutimiĝus al tio post iom da tempo, sed rompo de kontrakto fisfamigus mian fidindecon. Mi ne dizertos.

Sed la sorto volis tiel, ke sinjoro Vanek tamen risku sian negocan fidindecon.

2

La vojoj de la fato ne estas antaŭvideblaj.

Sinjoro Vanek vivis vere agrablan, idilian vivon en la legio, pri kiu tiom da terura legendo cirkulas en la vasta mondo. La okan semajnon de la ekzercigo li ne atingis tion, ke dum dek minutoj li estu en la korton preta por ekmarŝi. Ofte la garnizono staradis kvaronhoron, ĝis fine sinjoro Vanek aperis.

— Ĉu ne vidis iu mian rimenzonon? — li demandis, eklevinte sian ĉapon, pro kio la dentoj de Gent aŭdeble grincis.

— Bonvolu stari en la vicon — diris la Leono milde, kiu de iom datempo suferis pro gal-doloro, kvankam li partoprenis brave tri militirojn en Saharo, kaj eĉ unu tagon li ne kuŝis en la malsanula ĉambro…

Sed la kolonelo kaj la oficiroj frapetas lian dorson kaj estas pardonemaj al li.

La padmarŝo eĉ nun estis tia ĉe sinjoro Vanek, ke okaze de formarŝo, ke ferianta spahi-kapitano, ne konanta la lokaj specialaĵojn faris plurajn fotojn pri la marŝo de sinjoro Vanek, kaj li sendis tiujn al la ministrejo pri militaj aferoj, kun memorando, en kiu li urĝis la tujan reorganizadon de la kolonia armeo.

Dum pafekzercoj, kiam sinjoro Vanek celis la kuglokaptilon, la kompanio diskuris timiĝinte, la serĝento ordonis surteriĝon, kaj ĉiu serĉis kaŝejon.

Jam ŝajnis tiel, ke sinjoro Vanek grasiĝos bele dum la soldatservo, kiam la sorto intervenis.

Pierre Boussier estis la rimedo de la sorto, tiu certe alta, blonda kapitano, kiu ekirigis la Gorĉev-legendo de sinjoro Vanek, kaj la sekvan tagon li daŭrigis sian inspektveturon. Sed nun li revenis denove en Oran-on, kaj jam la unuan tagon, kiam li vizitis la fortikaĵon, informiĝis pri ĉio.

— Mi petas vin — diris la kolonelo — , vi povas diri al de Bertin, revidinte, ke ni ekprotektis tiun simplaaniman Gorĉev-on. Li bezonas tion, ĉar li estas senhelpa homo, li ne taŭgas soldatservi.

— Mia disinjoro!! — kriis la kapitano kaj frapis sur sian frunton. — Mi forgesis skribi al vi! Mi kontaktiĝis kun de Bertin en la afero de soldato, kaj la divizia generalo skribis al mi, ke Gorĉev mortis, li partoprenis lian enterigon, sendube tiu estis la vera, kun kiu li bivakis en la artileriana kazerno de Nico. Tiu ĉi estas alia Gorĉev!

La kolonelo estis en dilemo. Ili protektas ian stultulon pro la peto de eminenta soldato, sed oni ne povas protekti iun nur tial, ĉar li estas stultaulo. Cetere, povas okazi ridinda skadalo pro la afero. La oficiroj interkonsiliĝis. La kompatindulo ne estas kulpa… tamen ili devas fini la aferon. Ili do komisiis iun leŭtenanton, ke takte, sed kun militista rapideco li finu la komedion.

La leŭtenanto komencis la aferon lerte. Li iris en la ĉambrojn de la soldatoj inspekti. Li vizitis ĉiun ĉambron, kaj fine li alvenis en tiun certan ejon, en kiu loĝis Gorĉev. Kompreneble serĝento Verdier kaj kaporalo Gent sekvis lin ĉien. La soldatoj ĵus purigis la rimenojn kaj la armilojn, escepte sinjoron Vanek, kiu aĉetis porteblan gramofonon, li kuŝis sur sia lito, manĝis salamon kaj aŭskultis karan, usonan ŝlagron. Kiam la leŭtenanto enpaŝis, li ekstaris. Sed la gramofono muzikis gaje.

— Senrangulo!! — kriis la oficiro — kio ĝi estas?

— Fokstroto.

— Tuj silentigu ĝin!

— Ĉu sinjoro serĝento ne ŝatas la fokstroton?… Mi havas ankaŭ tangon…

— Vi estas idioto! Serĝento! Kio ĝi estas? Kial vi toleras, ke oni faru escepton?!

— Mi petas vin… — balbutaĉis sinjoro Vanek — , ĉu vi ŝatus aŭdi militistan marŝon?

— Atentu min, serĝento! Tion, kion mi nun spertis, tiun idioton vi ne rajtas puni. Ĉar ĝi estas la honto de la suboficiroj. Sed se mi vidos post tri tagoj, ke vi esceptos iun iomete de la aliaj homoj, tiam vi flugos de tie ĉi kun la plej unua ataktrupo, rekte ĝis Saharo! — Ĉu vi komprenis?!

— Jes, sinjoro leŭtenanto — respondis serĝento Verdier, kaj en liaj okuloj ekbrilis ebria lumo.

— Oui, mon lieutenant! — balbutis kaporalo Gent mallaŭte, kaj lia torako leviĝis pro feliĉa ekscitiĝo.

La leŭtenanto foriris. Laŭeble li aranĝis la aferon humane, ke oni ne punu tiun kompatindulon pro la ĝis nun okazintaj aferoj. Fine ja, ne li estis la kulpa. Neniu estis kulpa. Tamen la legio jam esence estas tia, ke iu pagos la kostojn pro ĉiu eraro, eĉ tiam, se neniu faris tiun eraron.

Eble estos pli bone, se rilate la tragedion de sinjoro Vanek, en la intereso de la legantoj, havantaj malpli fortan nervosistemon, mi ne detalos la okazontajn eventojn. Sufiĉas nur tio, kiam la leŭtenanto malaperis sur la senhoma koridoro, la kvindek du jara serĝento kaj la kavrdek tri jara kaporalo dekstre-maldekstre brakumis unu la alian, kisadis, poste ili faris duoblajn dancpaŝojn dekstren kaj maldekstren, kion la fakuloj nomas ŝase-o laŭ sinjoro Würfli.

…Kiu estas tiu lace ŝanceliĝanta, kun fleksiĝantaj genuoj paŝanta, ĝis nerekonebleco malpura homo, kiu en la mano kun sitelo iras sur la vojo la dudek kvinan fojon inter la lavejo kaj la pumpilo, kies distanco estas kvarcent metroj, tien-reen? Vi divenis: sinjoro Vanek estas tiu homo. Sinjoro Vanek, kiu devas ellitiĝi duonhoron pli frue antaŭ la veksignalo por ekzerci la surprenon de la ekipaĵoj, necesaj al la ekmarŝo. Dum la posttagmeza ripoztempo kruda kaporalo instruas al sinjoro Vanek la neglektitajn nuancojn de la paradmarŝo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x