Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La dekkvar-karata aŭtomobilo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Li kaptadis aeron nur post longa lukto, ĉar poste evidentiĝis, ke Mehar la unuokula giganto dormis tre profunde, kaj li pasigis parton de la nokto sur la vizaĝo de sinjoro Vanek.
1
Kiam la dekkvar karata aŭto ekiris denove, Parker direktis ĝin, kaj ankoraŭ du aŭtoj kunveturis. En ĉiu sidis ok armitaj araboj kun mangrenadoj kaj po unu maŝinpafilo.
Ili estis „feriigitaj” spahioj. La serĝento diris al siaj dekses malnovaj homoj matene sur la korto de la kazerno, kiu havas emon ekskursi, tiu ricevos du semajnan libertempon, kiu ne havas emon, tiu ricevos tiel saman karcer-malliberigon, en ĉiu dua tago li devas gadostari dudek kvar horojn.
Pro tiu afabla invito la dudek ses homoj ekhavis eksterordinaran emon ekskursi en la societo de la modere afabla serĝento, kaj posttagmeze jam ili eskortis la valoran aŭton, vestitaj per civila bunuso
De Bertin kaj Laboux ne solvis la enigmon de la elakvigita aŭto. Ili ne povis komenci esploron pro la tikla afero, kaj la tempo urĝis ilin. Tio certis antaŭ ili, ke oni interŝanĝis la aŭton kun tiel sama Alfa-Romeo en la deponejo de la ŝipo. Sed kiel ĝi retroviĝis? Ili kontentiĝis per tio, ke la aŭto subite staris antaŭ la vilao, kion la pale kaj iom ebrie alveninta Laboux diris al ili, kies sanstato unuavice bezonis ne damandadi scivoleme pri la afero. Lia vizaĝo estis iomete pala kaj drinkis multe. Ankaŭ lia malario reaperis.
— Mi opinias, ke ni ne havos glatan vojon — li diris kun malbona antaŭsento, kiam ili jam estis survoje du tagojn.
Anette apenaŭ parolis. Dum tagoj ŝi sidis sur la sama loko kaj fikse rigardis antaŭ sin silente. La spirito de Gorĉev estis kun ili en la malgajeco de Anette.
— Ili faros ion — gemutis iom trudite de Bertin.
Kaj li pravis. La pasaĝeroj de la Sahara eksurso, kio komenciĝis bone, tute ne konjektis, kiaj fantastaj eventoj atendos ilin.
Sur la belega ŝoseo, kiu kondukis post la montpasejo de Atlaso tra la dezerto, Anette kelkfoje stiris la aŭton anstataŭ Paker. Ŝi estis pala kaj apenaŭ manĝis ion dum dudek kvar horoj, se ŝi sidis apud la direktilrado certamene.
De Bertin cigaris, kaj de tempo al tempo li rigardis foje sur Laboux-on, foje sur Anette-on, kiu estis videbla en la spegulo de la aŭto. Li sentis la mutan, pezan konflikton inter patro kaj filino. En iu estis la amareco, en la alia la sinakuzo… Terure!
— Mi petas vin — demandis Laboux subite. — Ĉu vi jam konis persone tielnomatan… spiritiston?…
— Kiel?… Iam en Avignon mi estis kantonmentita ĉe neŭrastena lignaĵisto, li okupiĝis pri tiaj aferoj…
Labaoux mediteme rigardis supren al la maltrankvile preterkurantaj sablodunoj de la dezerto.
— Ĉu vi jam pensis pri tio… — li daŭrigis trenvoĉe — , ke post la morto tamen devas… esti io?…
De Bertin rigardis sian amikon konsternite.
— Mi pensas tion, ke la malario iom ekregis vin — li respondis maltrankvile.
— Jes… eblas. Hieraŭ mi havis ankaŭ febron.
Elpreninte cigaredpaperon de ie, li rulis kelkajn kinin-draĝeon en tion kaj glutis ĝin. La legianoj prenas tiun medikamenton tiel.
La sezono, kiun Abe Padan elektis por sia revolucio, ne estis favora por la eŭropaj amikoj. Ankaŭ la beduenoj ne facile toleris la kirliĝintan sablon fare de la pasat-vento, kaj la vaporojn, precipitiĝintajn el Atlaso.
Ĉe la sekva oazo Laboux tremis pro frosto, sed li ne volis ripozi du tagojn.
— Abe Padan devas ricevi la armiloj ĝustatempe.
Ĉiu diskuto estis superflua kun la obstina homo. Li glutis grandan dozon da kinino kaj sidis en la Alfa-Romeon
— Ekveturu, serĝento — li diris al la suboficiro de la spahioj.
Milda aerblovo tremis en la sufoka varmego, sed ĝi sufiĉis plenigi la aeron per dancantaj polveroj, kiuj iritis pulmon, okulojn…
Posttagmeze ruĝiĝis la du profundaj sulkoj sub la vizaĝosto de Laboux, kaj li deliris.
— Vi restos en Abudir kun du spahioj, ĉar via patro ne eltenos plu — diris la divizia generalo al Anette, kiu viŝis la vizaĝon de la malsanulo per tuko, trempita en vinagran akvon.
Anette konsentis ankaŭ en la nomo de la malsanulo. Ŝi sciis bone, ke kia ajn malgrava morbo ne malutilas tiom al la fera organismo de Laboux.
— La afero de tiu kompatinda knabo tre suferigis lin — diris de Bertin
— Sed mi scias, ke mia patro ne volis malbonon — ŝi respondis ĝemante.
La brilo de la grandaj, klaraj okuloj de la knabino subite rompiĝis tra du larmoprismoj. Ŝiaj liprandoj ekkonvulsiis kelkfojek, post ŝi ekspodis per ploro.
De Bertin frapetis cigaredon nervoze al la fermoplato de sia cigaredujo. Malbenita historio.
Ili veturis kun malantaŭa vento, kaj la aŭton, kiel surmetita veltolo, persiste sekvis la polvovualo, kirlita fare de la radoj…
Ili jam longe forlasis la ŝoseon, la Alfa-Romeo kuris sur zigzaga karavanvojo, antaŭe kvin metrojn la aŭto de la soldatoj. La vojo kondukis al Abudir en trogosimila, ŝtona, profunda kavaĵo de Sharo. La ĉiam batalemaj polveroj, neniu scias, dum kiom da epoko, atakas la rokojn kun tenacas malamo, kaj erodinte tiujn, kiel etaj, dissemitaj rifoj elstras per siaj ensalbiĝintaj stumpoj de la iamaj montopintoj
La ruinoj de antikva urbo igas morte rigida la dezertan spektaklon; rokegoj, enfalintaj arkadoj kaj volbopartoj kun siaj duone enterigitaj torsoj.
En la kavaĵo disiĝis la polvofunelo, kaj blindigis ilin la radiado de la senombra, grandega dezerto. La aero ŝajnis esti vibranta, kvazaŭ io fumeca estus antaŭ ili en la malproksimo… Nun la aŭto de la spahioj alvenas tien, kaj…
Parker laŭte ekkrisa… la brmso ŝrikas, de Bertin kaptas sian revolveron…
Malfrue!
La aŭto de la soldatoj, kvazaŭ estus puŝiĝinta al nevidebla baraĵo, ĝi renversiĝis subite. Sed neniu elfalas, la homoj restas kune sur la aŭto, oblikviĝinta sur la sablon… Tion vidis la pasaĝeroj de la dekkvar karata aŭto, sed ankaŭ ilia sorto tuj plenumiĝis…
Aŭdiĝas stranga klako… Poste renversiĝas la brensata aŭto kaj glitas sur sia flanko, grincante, kun bruo… La unuaranga reto, farita el ŝtalo, per kiu Hagenbeck kaptas leonojn kaj tigroj, tenis ilin forte…
La preparitaj metanfadenoj estis preskaŭ nevideblaj en la dezerta sunbrilo. Oni kaptis la du aŭtojn per disetendita ŝtalreto.
Armitaj araboj rajdis el malantaŭ la montetoj. La Majstro gvidis ilin.
— Restu trankvilaj — li kriis — , ĉar ni povas pafe masakri vin ĉiujn!!.. Elvenigu la kaptitojn unu post la alia el la reto kaj ŝnurligu ilin!
Estintus sencela memmortigo defendi sin. Post kelkaj minutoj ili kuŝis unu apud la alia en la sablo, ŝnurligitaj, kaj blindaj pro la perpendikle brilanta suno…
La atakantoj forgalopis, kaj la kaptitoj aŭdis bone, ke ankaŭ la aŭto veturegas kun ili…
Oni tamen forrabis la dekkvar karatan Alfa-Romeon!
1
Notita parolado en la administracia oficejo de la fortikaĵo St. Thérése en Oran.
ROLULOJ:
Serĝento Verdier kaj senranga soldalto, regimentskribisto Balukin. Estas la kvina horo posttagmeze, la serĝento tiam legas la petskribojn.
VERDIER.
(Li venas. Li estas elĉerpita. Li iomete maldikiĝis en la lasta tempo.)
BALUKIN:
(Li salte leviĝas)
VERDIER:
(Kun langvora bonvolo.) Nur eksidu, vi, porko. (Li malbotunumas sian kamizolon. Spirblovas.)
BALUKIN:
(Li metas paperoj antaŭ lin.) Gorĉev, la senrangulo n-ro 27 petas forpermeson vespere.
Verdier:
(Li diras kun minaca murmuro, pro kio liaj lipharoj tremas.) En ordo…
BALUKIN:
Same la senrangulo n-ro 27 petas diabetan, malsanulan manĝaĵon.
VERDIER:
(Liaj lipharoj tremas, liaj okuloj milde ruliĝas kongeste, liaj nazlopoj moviĝas ritme.) Subskribite…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.