Jenő Rejtő - La antaŭenŝovita garnizono
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La antaŭenŝovita garnizono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La antaŭenŝovita garnizono
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La antaŭenŝovita garnizono: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La antaŭenŝovita garnizono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La antaŭenŝovita garnizono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La antaŭenŝovita garnizono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Estas nenia problemo! Li dizertos eĉ hodiaŭ, li iros en la naĝejon, kaj postmorgaŭ, laŭ la leĝo, li ekmarŝos kun la aliaj al la dezerto, kiel ĝi estis anticpe ordonita.
Post unu horo en la korto de la fortikaĵo li grimpis sur la pluvtubo, kaj kiam la gardisto iomete malproksimiĝis, li saltis tra la muro. Poste li kuris…
Ok patroloj ekiris por serĉi lin post la vespersignalo, kaj serĝento Latouret ŝiradis sianj dorneskajn lipharojn melankolie.
Li promenis trankvile sub la palmoj de la haveno, li aŭskultis la kargadon, la bruon de la ŝip-sirenoj kaj aŭtohupoj, li feliĉe enspiris la salodoroan, vesperan aeron, alvenintan kun la fluso kaj rigardadis la rebrilon de la multe da lampoj, tremantaj sur la kvieta akvospegulo. Li atendis, ke oni arestu lin. Iu kvaronhoro pasis post la alia.
Nu, kio estos?
Kia neglektemo ĝi estas? Kie estas la patrolo? Ĉu ili permesas al la dizertintoj promeni ĉi tie? Ĉu estas reprezalio kaj discilino, aŭ ne?
Li ĉirkaŭrigardis, sed patrolo estis nenie! Ĝi estas bela militistaro. Dizertintoj povas cigredi trankvile en la urbocentro, kaj la estimata legio ne tuŝas eĉ sian orelon. Li jam ne sciis, kion fari pro kolero. Li simple promenis sur la Festo-placon, sub la grandegaj arklampoj de la palaco de la gubernio. Ia gastigado estis ĉe la militista komandanto, ĉar la aŭtoj alvenis unu post la alia, kaj lukse dekoritaj uniformoj, admirindaj, ermenaj peltmanteloj, blankaj frakoj estis videblaj.
Li staradis proksimume duonhoron ĉi tie.
Sed kio okazis? Kial oni ne arestas lin?
La klarigo estis sufiĉe simpla. Ĉiu patrolo ekiris al la malnova urboparto, fiŝista haveno, al la arbaroj, troviĝantaj en la proksimo kaj al tiuj aliaj lokoj, kie ili povis konjekti la kaŝejon de sanmensa, dizertinta legiano. Ili tute ne serĉis lin antaŭ la gubernejo.
Temen estis iu. La poeto, Hümér Troppauer. Li ŝatis Kolombon, kiu estis ĉiam lia komprenema publiko. Li estu kio ajn, se li kaptos tiun karan, simpatian homon. Li akrevoĉe komandis, kiel la gvidanto de la patrolo:
— Ek al la Festo-placo!
Tie li certe ne alpuŝiĝos al la dizertinto.
Sed ili apenaŭ atingis la kvartalon de la grandsinjoroj, iu soldato puŝetis Troppauer-on je la flanko:
— He! Jen rigardu! La dizertinto estas tie.
La poeto turnadis sian kapon suprizite:
— Mil diabloj…
Jes. Tamen. Li mansvingas kun amikema rideto, poste li venas al ili kaj nervoze riproĉas Troppauer-on:
— Kie vi vagaĉis tiom longe? Mi ankoraŭ ne vidis tian militistaron en mia vivo!
Kion fari? Ili ĉirkaŭis lin moroze kaj ekiris reen.
— Kial vi venis sur la Festo-placon? — demandis Troppauer.
— Mi enuis — li respondis. Poste li demandis. — Ĉu estis granda brukaoso?
— Jes. Serĝento Latouret prenis ĉiuspecajn medikamentojn en formo de pulvoro.
Ili alvenis en la suburbon. Kolombo fajfadis gaje. La sencele vagantaj araboj staris apud la longaj domoj de la mallarĝa strato kaj ĵetis malafablajn rigardojn post la patrolon.
— Tamen vi havas bonŝancon — diris Troppauer. — Ni minimume postmorgaŭ iros en la inferon, kaj vi restos en Oran.
— Nun jam nek mi restos ĉi tie. Mi dizertis!
— Mi diras al vi, ke vi havas bonŝancon. Kiu estas arestita ne pli ol dudek kvar horoj, tiu ne kalkuliĝas, kiel dizertinto. Li ricevos kelk-tagan enkarcerigon pro nepermesita foresto, kaj fino.
Sankta Dio! Denove li havis bonŝancon! La bonŝanco, kiel mizera sang-hundo kuras post lin, sed li ne lasas venki sin!
Li lerte krurfarĉis la maleolojn de Troppauer el dorsdirekto. La poeto falis tiel, ke la nokto tremis pro ĝi. La soldatoj ne sciis, kio okazis, kaj kiam ili ekkonsciiĝis, la arestito jam forkuris.
Toppauer komandis pafon laŭregule:
— En joue… Feu!
Ses fusiloj celis la lunon, kaj pafaro tondris al la astro.
— Pas de gymnastique! En avant… Marche!
Ili ne volis mortpafi lin, sed nun jam ili volonte estus kaptintaj lin.
Kolombo kuregis. Pezaj kurpaŝoj bruegis malantaŭ li. Li nur nun vidis, ke li estas en la vilaokvartalo. Li atingis la vilaon de la kompatinda doktoro Brétail. Hop! Onidire ĝi estas neloĝata. De sur la blinde malluma strato li saltis tra la barilo.
La patrolo alvenis tien post kelkaj sekundoj. Ili kriadis dise, prilumante ĉion per siaj poŝlampoj. Ili ne vidis malaperi Kolombon, ili sciis nur tion, ke ili perdis liajn spurojn ĉi tie. Li enkuris en iun flankstraton, aŭ li kaŝiĝas en iu malplena domgrundo. Post nelonge ankaŭ du-tri policistoj helpis rompi la silenton de la nokto.
Kolombo ŝtelisis piedfingre al la domo. La ŝlosita vilao eĉ nun estis muta, forlasita, sur la fenestroj estis nigraj rulŝutroj… Sur iu teretaĝa fenestro ne estis ŝutro. Verŝajne ĝi estis ĉambro de servisto aŭ lavejo.
Aŭdinte la grandan bruon kaj la pafadon iu timiĝinta loĝanto de la najbara vilao telefonis al la polico. Subite eksonis akra sirenado. Kolombo ne preteris la okazon. Dum la sirenado superis ĉiun bruon, li retropaŝis kaj ĵetis sian bajoneton al la fermita fenestro. La flankarmilo flugis en la ejon, kaj ĝi rompis la vitron. Tiu frakasbruo estis tia dum la sirenado, kiel zumado de muŝo kompare kun la hurlo de leono. Nun jam li trapaŝis tra la kornico.
Li estis en la kuirejo. Li iris palpante, ĝis li haltis antaŭ alia pordo. Li subaŭskultis. Poste li ekpremis la klinkon malrapide por iri plu.
Nek li mem sciis kial, sed li timiĝis, kiam la sekiĝintaj pordhokoj grincadis longe, akresone, plenigante la grandegan halon. Ĉar la pordo fermiĝis al halon, kiu estis malluma ĉambrego. Supre, tra iu ventumfenestro estis videbla la luno.
Kaj regis profunda silento.
Li ekiris sur la koridoro, kiu kurbiĝis dekstren-maldekstren kaj atingis pordeton, kie li vidis la fantoman virinon. Ĝi estas la malantaŭa enirejo. Li ekpremis la klinkon. Ĝi estis ŝlosita.
Dum iom da tempo li sencele vagaĉis sur la flankkoridoroj kun multaj pordoj. Li serĉis elirejon, sed la domo estis vera labirinto. Li sidis sur la ŝtuparo, kondukanta al la loĝejoj de la servistoj kaj fumis cigaredon. Eble li povos kaŝiĝi ĉi tie ĝis morgaŭ. Li forĵetis la cigaredon kaj iris plu. Subite li staris denove en la muta, malluma halo. La silento ĝene sursidis la ĉambron. Sed Kolombo havis bonajn nervojn. Li decidis serĉi kuŝejon ie, kie li tradormos kelkajn horojn, sendube necesajn por la dizerto.
Li ekiris sur la ligna ŝtuparo, kiu kondukis el la halo al la galerio. Certe la dormoĉambroj estas tie.
La ligna ŝtuparo grincis oreltranĉe kaj eligis grandajn polvonubojn. Vere ĝi estas loko por fantomoj.
Li atingis supre la koridoron. Li malfermis la unuan pordon, vidalvide al la ŝtiparo. Blinda mallumo estis tie. Faras nenion. Gravas, ke li trovu ian kuŝejon, ĉar oni povas dormi bonege nur en mallumo, kaj li esperis, ke la fantomoj ne ĝenos lin.
Li iris singarde preter la muro. Dume lia mano hazarede ektuŝis la ŝaltilon apud la ŝranko. Li turnis ĝin. Fariĝis lumo.
Li ekkriis timiĝinte.
Piĵame vestita viro kuŝis en granda sangoflako meze de la ĉambro, vizaĝaltere, mortinte.
ĈAPITRO 7
— Nono…
Li flustris tion duon-laŭte, ūiam li retropaŝis. Nono. Estu prudenta, Harrincourt. Ŝajnas, ke la sorto nerezisteble puŝas vin en ian teruraĵon. Atentu, sinjoro! Ne freneziĝu!..
Li kliniĝis al la kadavro. De kiam kuŝas tiu homo ĉi tie?
Kial de kiam? Sankta Dio!.. La sango ja eĉ ne kongluiĝis, strio fluas malraŰide el la flako, kaj ĝi nun kuntuŝiĝas kun la tapiŝo. Li ekprenis lian manon. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis tute. Li genuiĝis apud la mortinton kaj turnis lin surdorsen. La blanke vualitaj okuloj sendubigis, ke li jam mortis.
La viktimo estis ĉirkaŭ kvardek jara viro. La ponardo kuŝis duon metron de la korpo, per kiu li estis mortpikita. Tio ja ne estas ponardo! Ĝi estas stileto! Mallarĝa, legiana bajoneto. Li levis ĝin…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La antaŭenŝovita garnizono»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La antaŭenŝovita garnizono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La antaŭenŝovita garnizono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.