Ili faris la protokolon. La oficiroj subskribis tion, ke majoro Yvens promesis plenumi la supran deziron en la nomo de la divizio D. de la ĉefstabo.
— Kaj nun diru, kie estas la horloĝo — urĝis lin Yvens.
— Kie estu horloĝo? — miris Kolombo. — Sur mia brako! — Li suprentiris la manikon de sia kamizolo, kaj la holoĝo estis sur lia pojno.
2
Iun aŭroron oni ekzekutis Pencroft-on kaj Kobienski-on en la korto de la milita tribunalo de Oran. Oni ŝanĝis la verdikton de Macquart kaj Lorsakof al dumviva enkarcerigo, kaj Gardone liberiĝis post du jaroj, senigita je sia rango.
Tiel la dramo finiĝis.
Antaŭ ol Kolombo kaj lia fianĉino estus forveturontaj el Oran, ili ankoraŭfoje vizitis la malbenitan vilaon de Brétail kaj trairis la polvokovritajn, forlasitaj, tombodorajn ĉambrojn kun angoro…
— Ĝi estis tia, kiel lifto — respondis Magda ridetante.
— Kiel?!
— Elektra gramofono funkciis en la ĉambro. La brakon de la pikupo malgranda aparato konstante metis sur la komencon de la gramofondisko. Kiam la elektra lampo lumis en la halo, la gramofono ekfunkciis, kiam oni malŝaltis la lampon, ĝi silentiĝis.
— Sed kiam mi malfermis la pordon?…
– Ĝi estas la lift-sistemo! La pordo ĝuste tiel, kiel ĉe la lifto: la du dratoj kontaktiĝis! Kiam iu malfermis la pordon, tiam la cirkvito rompiĝis. Kiam oni fermis ĝin la du dratoj kontaktiĝis, kaj la gramofono funkciis. Tial mi faris tiun aparaton, ĉar estis antaŭvideble, ke la murdistoj revenos en la vilaon kaj serĉos la planon. La kanto de mia kompatinda patrino estis aŭdebla sur la gramofondisko, kaj mi pensis, ke la murdisto timiĝinte fuĝos de antaŭ la fantomo, kiu malaperos, kiam oni malfermos la pordon. Sed ĝuste al iu murdisto — Grison estis tiu — mi rakontis tion, kiam li enloĝiĝis en la vilaon…
— Ankoraŭ io… En la dezerto, kiam malaperis viaj piedsignoj…. Kiel ĝi povis okazi?
La knabino ridis.
— Ho, vi, infano! Simple mi ĉerpis sablon en mian korkoĉapelon, kaj retroirante mi ŝutis polvon sur miajn spurojn.
Kolombo rigardis la teron.
— Tamen mi ne estos detektivo… — li diris poste mallaŭte.
Ili fermis la vilaon kaj forveturis el Oran.
Sed ankoraŭ longe neniu enloĝiĝis en tiun domon.
3
Reveninte en Parizon, Kolombo ricevis la honormedalon de la legio krom la subkondiĉe dzirataj afeorj kaj ekkriis jene:
— De nun mi zorgeme gardos mian sanon. Mi ne volas malsaniĝi!
… Ili devis prokrasti la geedziĝan feston du semajnojn, ĉar Kolombo grave malsaniĝis je gripo. La unuan fojon li estis malsana, de kiam li foriris el Parizo! La morto atentigis lin ridetante, ke ĝi ne ŝatas la ŝercojn. Sed fine la organismo de Harrincourt venkis, li saniĝis kaj edziĝis al Magda Russel. Post la nuptofesto la malgranda familio loĝis kune en la malnova familia domo. Magda ricevis tiom da mono por la plano de Russel, ke ili povis bazigi ne nur la domon, sed ankaŭ ilian futuron.
Ofte vizitis ilin Latouret, la emerita subleŭtenanto, havanta batalemajn, bruliĝintajn lipharojn, kaj Hümér Troppauer, la poeto, kiu laŭtlegis siajn poemojn al la pacienca familio.
Harrincourt aĉetis kelkajn arpentojn da vinberejon proksime al Parizo, kie la enuigaj, elegantaj, aristokrataj konatoj ne vizitis ilin. Stranga societo kunvenis en la vinberejo, sufiĉe ofte. Ekzemple: graf-aspekta ekzekutisto, „majoro” Hlavaĉ, la maljuna Pilotte, Minkus, la kolosa Nadov, subleŭtenanto Latouret, serĝento Battista, kaj ĉiam, kiam li estis en Parizo: majoro Yves. Tiam la dommastro buŝharmonikis, lia edzino donis al ili bonkvalitan riĝan vinon chablis, kaj aŭskultante la zumantan muzikon de la „filharmoniano”, Yves ekkantis, kaj la aliaj daŭrigis, kiel ili iam marŝis en la mortiga, flava polvo de Saharo, „dum la malnovaj, belaj tempoj”:
„Le sac, ma foi, toujours au dos…”