Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La perdiĝinta krozŝipo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La perdiĝinta krozŝipo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La perdiĝinta krozŝipo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La perdiĝinta krozŝipo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Mi fajfas pri vi! Vi nur atendu ĝis mi ŝtelos denove kroŝipon al vi. Vi meritas nek torpedon.

Dume aperis Klabo, kiu ĵus rerapidis al la telegrafo.

— La ŝipo, petinta helpon ne respondas. Sed la alarmoj flugadas tien-reen en la aero, ke oni haltigu „Balmor”-on, se la personaro ne kapitulos je la unua averto, oni devas tuj ekpafi ĝin.

— Nu?! — diris Fred triumfe kaj kraĉis la maĉitan cigaron sur la jakon de Patterson. -Kion vi volas? Ĉu elsaltadi tuj el la ŝipo kaj fuĝi, aŭ helpi al ŝipo, kiu jam dronis?

Rustulo elprenis sian revolveron.

— Se vi ankoraŭ diros eĉ unu vorton, Fred, mi sendos dek kuglojn en vian ventron.

— Nu bone… — murmuris Fred, — vi ne devas tuj nerovziĝi. Tial vi neniam povas atingi sukceson, ĉar vi ne estas sufiĉe objektivaj. Laŭ mia opinio, ni ne risku nian vivon.

— Kaj ni opinias, ke ne decas translasi tridek aŭ tridek kvin homojn al ilia sorto sur dronanta ŝipo!

— Eblas. Ĉiuokaze ni ankoraŭ devas priparoli tiaĵon… — respondis Fred. — Nu! Rigardu! Tie estas la okcidenta bordo de la insulo, kaj ŝipo troviĝas nenie. Ŝajnas, ke ĝi dronis.

Ili ne respondis. La glata oceano, kie antaŭ nelonge la personaro kaj pasaĝeroj de ŝipo, difektita de la ciklono, ludis la lastan akton de mara tragedio, ŝrikante, preĝante, kroĉiĝante al krakantaj lignotabloj; la oceano, kiel satmanĝinta bestego, ripozis senmove super la englutita marŝipo. La plimulto el ili sur la ŝipo jam travivis similan teruran tragedion, kaj ili ĉiuj pensis pri tia neforgeseble horora evento. En la senmova aero kvazaŭ vibrus la antaŭ nelonge mutiĝintaj mortoŝrikoj. La sangorouĝa rando de la suno nun leviĝis en la orgio de la violkolora kaj rufa refleksoj sur la horizonto. Barelo elmergiĝis el la profundo kaj gaje balanciĝis sur la tremanta akvosurfaco. La vortico do ne pli ol kvaronhoron fermiĝis super la viktimoj, kaj el la funelforma turbo de la ŝipo, dronanta turniĝante nur nun liberiĝis la unuaj objektoj, plenaj de aero aŭ pro la specifa pezo. Iuloke la akvo komencis boli kun blanka ŝaŭmado, susurante, ĵetante lignotabulojn, malgrandaj objektojn surfacen. En la mezo de la ĉiam pli larĝiĝanta ruboamaso, aperis neĝeblanka ĉapo de matroso kun blua rubando, verŝajne kroĉiĝinta al la tableto, balanciĝanta apude.

La suno, kiel grandega franca rozo kun dehiskantaj, ruĝaj petaloj, leviĝas super la apudbordajn, paŝtelkolorajn montojn, kaj kvazaŭ klinante sian flagon, ĝiaj friskaj lumradioj falas sur la simplan tol-ĉapon kun ruĝa aŭreolo.

La kontrabandistoj, ŝtorm-taŭzitaj, timigaj havenuloj, staris senmove kaj konsternite sur la ferdeko. Sinjoro Ĉefkuracisto faras krucosignon kaj ekmurmuras mallaŭte.

Ili ĉiuj deprenis sian ĉapon.

3

Poste ili elakvigis renversitan savboaton. Jen tio estis skribita sur la flanko de la savboato:

„RADZEER”

— Ĝi estis militŝipo! — diris Rustulo.

— Jen vidu — diris, Fred, kiu povis vivi animan vivon nur mallongatempe, kvankam en la unuaj momentoj, ekvidinte la maristan ĉapon, li tre ofte palpebrumis kaj rulumis tre mincan, longan ion el sia barbo, dume li murmuris: „Ĝene… je mia vorto, estas ĝene… Ej nu, ĉapo… Ĝi estas vere plorinda spektaklo… Kaj ĝene… Precipe tre ĝene… Sed nun jam li rigardis la aferon el alia vidpunkto. — Ĉio ĉi estas tial, ĉar vi ne kredas, ke vi estas idiotoj. Ĉu „Radzeer” estas militŝipo? Ni do tute ne sciis, ke ĝi estas nia kolego. Sekve de tio povintus okazi al ni same, kiel al certa duonidiota sinjoro, kiu trovis vipuron en la neĝo, ĉar li neniam okupiĝis pri zoologio, li dorlotis la grimpulon sur sia brusto. Se ni estus savintaj la personaron de lia reĝa moŝto, kompreneble ili tuj estus arestintaj, masakrintaj aŭ ĵetintaj nin simple en la akvon, kiel kargon, ne indan veturigi sur la ŝipo.

Ne estas sciate, per kia malĝentilaĵo reagus la societo al la nekontesteble logika meditado de Fred la Malpura, ĉar la gardisto, sidanta en kirasita budo, kriis malsupren devkonscie:

— Silentu! Boato! Rigardu tien!

Boato proksimiĝis el la direkto de la bordo. Ŝajnas, ke ĝi estas iu nedifektita savboato de „Radzeer”. Ties pasaĝeroj unue volis albordiĝis sur iu insulo de Andaman pro prema situacio, sed ekvidinte la proksimiĝantan militŝipon, ili remis fervore por atingi ĝin. Ili jam eĉ mansvingis.

— Bone, bone, nur venu — murmuris Patterson.

— Hm, strange — rimrkis Fred la Malpura, — ili remas en la boato de „Radzeer” kaj portas uniformon, sed ili ne estas maristoj.

Rustulo kuris kun ventega rapideco sur la komandponton kaj kaptis sian binoklon. Poste li ekfajfis.

— Ĉu vi scias, kiuj estas en la boato? Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Bradford. — Ĉar li vidis, ke ili rigardas la proksimiĝantajn saviĝontojn senkonsile kaj iom timeme, li ekkriis subite: — Venu! Mi havas bonegan planon. Ni arestos ilin.

— Ĉu vi freneziĝis?! — kriis la Ĝibulo. — Oni certe pendumos nin pro tio.

— Oni ne povas pendumi nin dufoje — respondis Rustulo, — foje ni estos pendumitaj pro la ŝtelo de la krozŝipo, se oni kaptos nin. Knaboj! Ni komencos riskan ludon, mia plano estas unuarangan, sed nun jam mi ne havas tempon rakonti tion. Fidu min. Eblas, ke fine oni pendumos nin ĉiujn, sed se ne, tiam ni rikoltos sukceson.

— Miaflanke — fajfis Patterson astme — mi fidas Rustulon. Kiu ne fidas lin, tiu ne devas partopreni la aferon.

Ili ĉiuj konsentis, ke Rustulo disponu laŭ sia bontrovo.

— En orod, Ĝibulo — komencis Rustulo, — iru al Klabo en la radio-ĉambron. Se aviadilo, ŝipo aŭ haveno demandas la monon de la krozŝipo, li raportu, ke la krozŝipo „Radzeer” estas survoje al Kalikato kun Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Baradford.

— Mi komprenas — murmuris Fred la Malpura aprobe, dume li faris du samformajn kaprobarbojn el siaj vizaĝharoj.

Kiam la Ĝibulo forkuregis, Rustulo turnis sin al la personaro:

— Tri homoj reordigu la salonon kaj enmetu tien du litojn! Tiuj kvar homoj ĵetu ŝnuregon malsupren por helpi la pasaĝerojn surŝipiĝi el la boato.

Iu ektuŝis lian brakon. La Bubo staris malantaŭ li:

— Ne estas permesate fari tion…

— Ĉu eble vi timas?

— Nur pro vi… — li diris malgaje, poste li aldonis embarasite, — ĉar vi estas tiel bona amiko mia.

— Ĉu ni lasu perei vian fraton? Sciu, li estis senkulpa. Mi pruvos lian senkulpecon.

— Ho… — li diris nur tion, sed kun tiom da reviĝo, ke Rustulo ruĝiĝis ĝis la rando de sia frunto. Poste li rapide malsupreniris de sur la komandponto. Fortamanaj homoj ĵus levis sur la ferdekon la kvar saviĝintojn. Du matrosojn kaj du oficirojn. Ili jam en la unua momento rigardis kosternite la trampan personaron de la brilanta militŝipo.

— Kia korzŝipo ĝi estas? — demandis Bradford mirante.

— Ni dankas vian demandon — respondis Fred, — tre bona. Mi vidas tiel, ke via ŝipo iom loziĝis pro la tro malseka vetero. — Nun aperis Rustulo el la grupo, kaj li alrikanis la kapitanon kun sia lentuga, infaneca vizaĝo.

— Mi pensadis pri la afero — li diris. — Tiuj blankaj korpuslkoj tial estis inter la tripano… la tripolozo, ĉar iu prenis la vitron per faruna mano.

La kapitano ĉirkaŭrigardis mirante.

— Sed ja — diris Sudessex, — tiu korzŝipo…

— Ne cerbumadu via ekscelenco — respondis Rustulo, — ni aĉetis la korzŝipon okaze de fina disvendado, la kapitano estis pasia kartludisto, kaj li vendis ĝin al ni.

– Ĉu vi do forrabis iun ŝipon de lia reĝa moŝto? — demandis la kapitano severe. — Mi ne komprenas, kiel ĝi okazis, sed mi avertas vin, ke oni pendumos vin ĉiujn pro tio. Kaj se vi pensas tion, ke tia kanajlaro iaajna…

— Vidu, sinjoro kapitano — proponis Rustulo, — se la societo ne konvenas al viaj pretendoj, ni volonte reĵetos vin en la maron. Ĝi kostas nur vian unu vorton.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo»

Обсуждение, отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x