Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La perdiĝinta krozŝipo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La perdiĝinta krozŝipo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La perdiĝinta krozŝipo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La perdiĝinta krozŝipo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La perdiĝinta krozŝipo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Kiel ni atingos Rangunon? — demandis la Ĉefkuracisto.

— Kial? — demandis Patterson per raŭka voĉo pro la alkoholaĵo, el kies gorĝo kelkfoje eksplodis fajfa, astma flustrado. Ĵus li okupiĝis pri botelo da franca konjako, kiun li elportis el la kajuto de la kapitano. — Kial vi demandas tiajn idiotaĵojn? Ĉu en Kalikato ne troviĝas ŝipo? Tiu kirasŝipo facile faros la plej grandan parton de la vojo ĝis mateno. Precipe, se mi iros al la kaldronego, kaj piedbatante mi instigos la kompanion. Poste ni trovos ian velŝipon aŭ militŝipon, aŭ tiaĵon… Bruo de kurpaŝoj aŭdiĝis, kaj ĉiu homo laboris en la ĉiam pli forta ondofrapado. Ili estis same unuarangaj maristoj, kiel la malnova personaro de „Balmoral”.

La Bubo kuŝis sur la lito en la kajuto de la kapitano. Li malbonfartis pro la tempestas maro. Fred la Malpura sur la komandponto direktis ĉion kun precizeco, konvena al iama fregatkapitano. La ŝipo tranĉis la maron per mirinda rapideco. Malproksime, tre malklare, inter la kriliĝantaj vaporoj aperis la dentumborderitaj bordoj de la Bengala Golfo. Nun la ĉielo kvazaŭ estus iom pli klara.

— He, Fred! Rerigardu, pro Dio!

Fred turniԝis trankvile, ĉar li pensis tion, ke li ekvidos nur militŝipon, kiu sekvas ilin. Kion ĝi povus fari al ili. Se ĝi estas malgranda destrojero, tiam ili agos tiel, kvazaŭ ili kapitulacius, kaj se ĝi venos pli proksimen, ili ekpafos kaj dronigos ĝin, kaj fino. Kial oni faras tiel multe da buo por nenio?

Sed kiam li returniĝis, ankaŭ li eksentis varmon.

Sur la malproksima horizonto videbliĝis bela, hela breĉo, kie aperis ankaŭ kelkaj steloj, kaj tiu stranga, malregula fenestro prilumis per timiga, verda brilo la nigre kirliĝantan ĉielon. Ĉe la rando de la nuboj, direkte al la lumo, nigra, longa, balonforma, malhela elstaraĵo pendis profunden de sur la ĉielo, ĝi proksimiĝis rapide, kaj ĝia vosteto da ekstremaĵo turniĝis spirale en tiu kurego…

Rapida ektiro sur la levumilo: „Malakcelu! Duono da vaporo! Maldekstren!”

Venas la ciklono!

Flavaj, konsternitaj vizaĝoj kunrigardis en la enorma, senaera, streĉa, arda nokto. Tiuj malmolaj profiloj rerigardis kun stranga, perpleksa esprimo. Sed vane. La bulboforma nubo kun minca vosteto nun jam pendis ĝis la surfaco de la maro, kaj ĝi kuregis al ili, kuregis…

Ili devas haltigi la krozŝipon, veturantan per plena rapideco. La fajron ili devas estingi kiel eble plej baldaŭ. Ili laboris pri tio. Se ĝi ne sukcesos, la ciklono kaptos la kuregantan ŝipon, la kaldronego eksplodigos ilin en la aeron, kiel ŝrapnelo. Ili jam ne povas atingi havenon… La bulboforma, kureganta nubo venis pli proksimen kaj pli malsupren, ĝi fariĝis longa turbo.

Ili laboris kvazaŭ frenezuloj por malakceli la monstron, kiun ili vorigis per vapro. Koŝoj grincadis, ŝnuregoj streĉiĝis, duonnudaj homoj enpuŝis kaj eltiris metalĉarojn, plenajn de ardaĵo, ili malfermis valvojn, turnis levumilojn, kaj Rustulo, ĝismaleole en ole, batvundita de la tien-reen ĵetiĝanta ŝipo, provis forfluiigi la akvon… Kiom eblis, ili malpliigis la rapidecon.

Poste sekvis tia ektondro, kiu tremigis la cerbon, la sufoke varma nebuo disiĝis la sen ĉiu transiro, kaj kvazaŭ unusola amaso de akvo, falegis el la ĉielo la nubaro, kun la netrapenetrebla kurteno de la pluvego. Tondro sekvis tondron. La turbo, pendanta ĝis la maro, atingis ilin, la giganta akvofunelo transiĝis sur „Balmoral”, levante la ŝipon alten, ke la buŝo de terura ondovalo malfermiĝis sub ili el flugperspektivo, en kiun ili falis, kiel malsupreniĝanta ŝtono, por ke la alia turniĝanta trombo denove levu ilin super la nubojn.

Ĉirkaŭ la kaldronego okazis katastrofoj. La „Bruliganto” falis sur la hejtilon, lia kapo fraksiĝis, li grave brulvundiĝis kaj mortis. Ili tamen devis malpliigi la vaporpremon. Iu maristo rompis sian brakon, multaj homoj brulvundiĝis, la ŝipo ĵetiĝadis tien-reen, kiel glaciero en la miks-botelo de la koktelisto, kaj ili tamen devis labori. Kiam la tempesto atingis sian kulminon, ili sukcesis minimumigi la plenan vaporon de „Balmoral”.

La pordon, kondukantan al la ferdeko, ili ne povis malfermi pro la ventopremo. La akvo falis tiel torente, parte en formo de pluvego, parte kiel transiĝantaj ondegoj, ke ĉiu manovrado estis malebla. La frapiĝantaj, stidantaj akvomasoj, kirlitaj de la vento preskaŭ ĉiam kovris la ferdekon. La fulmoj senĉese zigzagis kun terura tondrado, kaj la strido de la uragono estis tia, kvazaŭ kvindek mil savaŭtoj kuregus kun sirenado preter la ŝipo.

…Dum horoj ili ĵetiĝadis inter la fulmoj, frapantaj sur la ondomontojn, en la plej granda mallumo de la karbonigraj ciklon-nuboj. La kalkulo de Fred la Malpura, ke tiu bonefika tempesto retenos la persekutantojn, tro bone sukcesis.

Je la tria horo aŭrore la lasta ciklo de la tempesto diboĉis super ili. „Balmoral” pruviĝis ne nur bonega, sed eĉ bonŝanca ŝipo. Ĉar ne ekzistas bona ŝipo kontraŭ ciklono, nur bonŝanca. Kvankam „Balmoral” estis akvokovrita kaj kelkloke iom difektita, sed ĝi saviĝis el la katastrofo sen granda problemo.

…La steloj aperis sur la ĉielo, kaj malproksime laktokolora krepusko antaŭsignis la leviĝontan sunon de sur la alia hemisfero de la terglobo. Ili kolektis la vunditojn en la kajuto de la unua kaj la dua oficiro. Kelkaj homoj komencis ripari la ne tro gravajn difektojn de la ŝipo. Fred la Malpura aperis sur al komandponto kun grandega cigaro, unue li gratadis sian barbon, poste li enkriis la paroltubon: „Freŝan vaporon! Antaŭen! Idiotoj!” Rustulo rapidis al la Bubo, kiu pene leviĝis de sur la planko. Dum li dormis ŝvene, lia frunto batiĝis al io kaj vundiĝis.

— Kio okazis? — li demandis, dume Rustulo komencis bandaĝi lian frunton.

— La vetero iomete fariĝis aŭtuna — li respondis. — Laŭdire okazis tempesto. Ĉu vi ne estas malsata?

La antaŭbrako de Rustulo forte sangis. Nun la Bubo komencis rapide, lerte bandaĝi lin. La vestaĵo de sia amiko estis denove ĉifona, lia korpo estis kovrita de batvundoj, fulgo kaj oleo.

— De kiam mi konatiĝis kun vi — diris la Bubo malgaje, — jam la trian fojon mi vidas vin en tiel terura stato. Estintus pli bone ne renkonti min.

— Oni neniam povas scii tion. Cetere, rigardu min post unu horo, kiam mi ordigos min. Ĉu vi volas, ke mi surprenu mian verdan golfkostumon?

Sed antaŭ ol la Bubo povintus malkonsili lin pri tio, Klabo enŝovis sian kapon tra la pordo.

— Fine mi sukcesis trovi vin! Aŭskultu min, Rustulo: proksime al la insularo Andaman, sudoriente ŝipo petas helpon. Ĝi rapide dronas.

— Ni devas veturi tien rapide!

— Fred la Malpura diras tion, ke ni ne ĝenu ilin.

— Kiel?! — kriegis Rustulo. — Mi batos la vizaĝon de Fred la Malpuran per karboŝovelilo!

— Tio jam urĝegas — konsentis Klabo kaj sekvis sian amikon, kiu elkuris el la kajuto indigne:

— He, Fred! — li kriegis al la kapitano, kiu, ĉar estingiĝis lia cigaro, kaj li ne volis denove ekbruligi ĝin, li enŝovis la tuton en iun flankon de sia buŝo. — Kian insolentaĵon mi aŭdas? Ie dronas ŝipo, kaj vi trankvile maĉas cigaron.

— Se mi maĉas cigaron, la ŝipo ankoraŭ ne restos surface.

— Atentu min, Fred! Mi ja estas membro de neniu sinjora kazino, kaj mi jam laboris ĉie, kiel kontrabandisto! Sed kiam dronas ŝipo, kaj ĝi petas helpon, mi veturos tien, eĉ se mi damniĝos, kaj oni tuj enkarcerigos min katenite. Se vi ne direktos la ŝipon al sudoriento, mi kaptos vin je la kolo kaj batados vian kapon al la balustrado, ĝis estos bezonate kvin tagoj por forigi vian cerbon de tie.

— Ni lasu tiun konstantan personan atakon — respondis Fred nervoze, poste li kriis en la paroltubon. — Kvar gradojn dekstren, per plena vaporo antaŭen!

— Rustulo pravas — diris la putra-gorĝa, dika Patters duone flustrante, duone fajfante. Vi estas senkora hundo, Fred. Tia homo ne konvenas al la societo de sinjoroj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La perdiĝinta krozŝipo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo»

Обсуждение, отзывы о книге «La perdiĝinta krozŝipo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x