Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Patrolo en Saharo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Patrolo en Saharo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Patrolo en Saharo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Patrolo en Saharo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Patrolo en Saharo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Jenő Rejtő. Patrolo en Saharo
tradukis: László Balázs
1
La alveno de la senranga soldato Gottfried Maria Puŝkin en la garniozonon de la fortikaĵo Lafayette, mi opinias, restos neforgesebla dum eterna tempo por la okulaj atestantoj. Oni vestis lin kun kvardek rekrutoj en Oran kaj sendis ilin en Saharon. Sed li perdis sian ĉapon veturante per trajno, ĉar li timis, ke li malsaniĝos pro sunfrapo, li serĉis en la pakaĵo sian malnovan, civilan, nigran, cilindran ĉapelon, kaj li marŝis tiel kun sia plotono malantaŭ la sensuspekta taĉmentestro, sur la ĉefstrato de Gondar.
La homoj haltis kaj ridis. Privata aŭtomobilisto surveturis la troruaron pro surprizo.
Vi povas imagi!
Bonvola, okulfrape oblongvizaĝa, ĉirkaŭ kvardek jara civitano, kun malankoliaj okuloj, kun peniksimila, malhelbruna, angla liphararo, ĝisoste sovaĝaspekta legiano… kaj sur la kapo kun nigra, cilindra ĉapelo! Krome li portis ankaŭ korno-kradajn okulvitrojn.
Oni alvicigis la rekrutojn en la mezo de la korto de la fortikaĵo. Preterrapidanto, bonvola kaporalo debatis la ĉapon de sur lia kapo, surpaŝante ĝin, li suprentiris tion ĝisgenue kaj rapidis plu. Gottfried Maria Puŝkin tre miris pri tio. La soldata vivo faras ĉiun apatia ĉe la Ekvatoro. Kiel eterna kloŝo, kontanta polvovualo korvas la urbon, nekredebla varmego streĉas la aeron, kaj frostiĝaj, noktaj malvarmiĝoj, muŝoj, insektoj, diboĉantaj uraganoj, krome serĝento Gouron faras neeltenebla la vivon en Gondar.
Oni pli-malpli frue alkutimiĝas iel-tiel la polvon, la varmegon, la frostiĝan malvarmiĝon kaj la diboĉantan tempeston, sed la konstanta ĉeesto de serĝento Gouron eĉ la plej tenacajn soldatojn treege suferigas. Sed je la unua vido li aspektis relative afabla homo. Li ridetis kaj salutis instige la rekrutojn, alvenintajn por trejnigo.
— Alo, kanboj! Mi estas patro Gouron! Ekde nun ĉi tie vi vivos tiel, kvazaŭ hejme!
— Nu, dank’ al Dio! — ekparolis kontente Gottfried Maria Puŝkin. — Hejme ni havis tre bonan, familian vivon.
La vizaĝo de la serĝento mallumiĝis por sekundo, kiel la kamparo, kiam rapide flosanta nubo trapasas antaŭ la suno, dum cetere serena, somera posttagmezo. Sed poste li ridetis denove.
— Kiu interrompis mian parolon? — li demandis kun patra interesiĝo.
— Mi — li respondis kvazaŭ fanfaronante la nesperta rekruto.
— Nu?! Ĉu vi estis tiu?! — dirias la serĝento ĝoje. — Kiel vi nomiĝas?
— Gottfried Maria Puŝkin.
— Ne menciu viajn gefratojn! Nur via nomo interesas min.
La oblong-vizaĝa rekruto venis unu paŝon antaŭen kaj metis la manplaton de sia dekstra mano sur la ŝultron de la serĝento kun pardonema rideto, poste li ekparolis jene:
— Gottfried, Maria kaj Puŝkin estas ekskluzive miaj nomoj.
— Ĉu vere: — interesiĝis la suboficiro kun raviĝo.
— Jes kompreneble! — kriis la rekruto entuziasme, kaj ŝajnis, ke ili tuj interkisiĝos, ekdancos aŭ alimaniere ili kontentigos sian senbridan simpation.
Sed tiam finiĝis la burleskaĵo, kaj sekvis la tragedio. La serĝernto ekkriis aŭdigante tiel teruran viran ŝrikon, kvazaŭ li estus kugle trafita:
— Rektiĝu!
La neinformita loĝantaro de la urbo, kiam la serĝento la unuan fojon komandis rektiĝon en Gondar, ili vizitis la subterajn lokojn, ĉar ĉiu pensis tion, ke la sirenoj signalas la komencon de tri taga aerdefenda ekzercado.
La soldatoj, starantaj sur la korto rigidiĝis en rekta atentopozo, aŭdite la teruran kriegon. Sed Gottfried Maria Puŝkin kunfrapis siajn manojn kaj ekkriis:
— Sankta Dio, li fartas malbone!.. Akvon!
La serĝento paŝis senpere antaŭ lin kun mtimiga vizaĝo.
— Ĉu vi ne aŭdis, ke mi komandis?
— Ĉu ĝi estis komando? — miris la oblong-vizaĝa rekruto gaje. — Mi havas onklon en Thun, li agas same, kiam astmo atakas lin.
— Senrangulo! Kiel vi staras ĉi tie? Rektiĝu! Ŝango de l’ front!
— Ni lasu tion — li respondis nervoze. — Se venos la malamiko, tiam mi ekzercos. Ni estas infanoj, ĉu ne?… Alo, sinjoro ĉeflaŭtenanto!
Li mansvingis per sia fingro al preterrapidanta subkolonelo.
La vizaĝo de la serĝento ruĝiĝis, poste violkolora, baldaŭ tute malhelruĝa, kaj larmovualo kovris liajn okulojn. Dum sekundoj li estis en vere grava vivdanĝero. La subkolonelo haltis konsternite kaj rigardis tien.
— Mi petas vin, ĉeflaŭtenanto, la subofirio parolas per tia tono ĉi tie…
— Vi alvenis kun la rekrutoj, ĉu ne? Kaj vi neniam estis trejnita?
— Ĝi nun ne gravas… Mi volas diri tion…
— Silentu!
La subkolonelo rigardis sur lin tiel, kiel sur kvin piedan bovidon. Li ankoraŭ ne vidis tiaĵon. Li diris preskaŭ milde:
Vi estos tre malfeliĉa ĉi tie kun tiu karaktero. Kian profesion vi havis, kiel civilulo?
— Borsa komisiito en la servo de banko. Kian profesion havis sinjoro laŭtenanto, kiel civilulo?
— Soldto — respondis la subkolonelo per malestima frazmelodio. — Kiel vi nomiĝas?
— Gottfried Maria Puŝkin… kaj nun jam mi konfesas, ke iam mi uzas eĉ la nomon Ivan — li aldonis kun mallevitaj okuloj, ĉar ankaŭ li mem sentis, ke ĝi jam estas troigo.
La subkolonelo okulmezuris senkonsile la oblongan vizaĝan, penik-lipharan, okulvitran etburĝon, poste li eklevis sian ŝultron kaj turnis sin al la suboficiro:
— Serĝento! Konsideru, ke tiu homo estas nekutime ĝiosta civilulo, ĉar li ankoraŭ estas trenota, anstataŭ puno donu al li demonstran instruon pri la konduto de soldato.
La subkolonelo foriris. Serĝento Gouron ektiradis sianjn lipharojn, lia dika kolo antaŭenkliniĝis kaj rigardis sugestie la ŝuojn de Gottfried Maria Puŝkin — eĉ Ivan — dum kelkaj sekundoj. Poste li ekparolis jene:
— Nun mi donos lecionon al vi pri demonstra instruo. Ĝi okazas tiel, ke mi en la ombro instruos la rekrutojn, vi staros sub la suno kaj rigados. Se vi ekmoviĝos, mi katenigos vin, pal-mensa, melankolia kamelo
Li diris tion je la dekunua horo antaŭtagmeze. Posttagmeze ĉirkaŭ je la kvara du junuloj portis la svene kuŝantan rekruton en la ĉambron. La militista kariero de la oblong-vizaĝa, okulvitra Maria Puŝkin komenciĝis tiel.
2
Ĵus estis festo, kiam la soldatoj forlasis la fortikaĵon Lafayette por rigardis urbon Gondar. Tiam fortigitaj patroloj zorgas pri la ordo ĝis la vespersignalo.
Malgraŭ la posttagmeza varmego nur Borck, la matroso, Pugaĉev, la ekzekurtisto, Dormand, la fortepian-humuristo kaj Andre Vernin estis en la ĉambro.
Tiam enpaŝis Gottried Maria Puŝkin (eĉ kiel evidentiĝis poste: Ivan), iom morte, naĝante en ŝvito, kaj li sterniĝis sur sia lito. Serĝento Gouron tiun posttagmezon kurigis lin tridek kvin foje en la korto. Antaŭtagmeze li punis lin per dudek ĉirkaŭkuroj.
— Ŝajnas, ke la serĝento volas anonci vin en longĉampiona konkurso anstataŭ ĉevalo — rimarkis Borck, la matroso, — cetere li ne trenigus vin tiom.
— Vi povus neglekti tiajn rimarkojn sinjoro kolego — spiregis Puŝkin. — Mi povas diri, ke estis inde dungiĝi al la legio…
— Vidu — interrompis Pugaĉev, la ekzekutisto, — ĝi tamen ne estas tute en ordo, ke hodiaŭ matene dum la alviciĝo, ekipita por ekmarŝi, sed en ŝtrumpoj vi aperis en la korto.
— Eble pro tio maksimume mi devus havi plendon! — kriis Puŝkin. — Iu ŝtelis miajn ŝuojn! Vespere enlitiĝonte, mi metis miajn ŝuojn antaŭ la pordon por purigi, kaj matene mi ne trovis tiujn.
La muroj ektremis pro la ridado. Eĉ cetere la iom silentema kaj malgaja fortepian-humuristo, Dormand ridis laŭte. Nur tiam fariĝis silento subite, kiam enpaŝis kaporalo Tombeau, en la manoj kun la ŝuoj de Gottfreid Maria Puŝkin.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Patrolo en Saharo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Patrolo en Saharo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Patrolo en Saharo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.