Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Patrolo en Saharo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Patrolo en Saharo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Patrolo en Saharo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Patrolo en Saharo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Jes, jes… Ĝi estis tre grava dokumento… mi memoras… La divizia generalo ĝemis.

— Okazis nekompletigebla perdo al la kolonia armeo. Eĉ nun la Respubliko donus ĉion por ĝi…

Poste la divizia kolonelo sidis kun la oficiroj, havanta bonan humoron, ĉar ili malfermis ankaŭ kelkajn botelojn da ĉampano. Laŭ la deziro de Darincourt oni sendis iun por venigi Vernin-on. La legiano anonciĝis regule, sed la divizia generalo ekbrakumis kaj flankentiris linen angulon.

— Diru… — li demandis mallaŭte, metinte sian manon sur la ŝultron de la junulo — mi ne prenus oficiale, se vi informus min pri kelkaj detaloj… Ĉar mi vidis soldaton, nomatan Dormand ĉi tie, kiu scipovas fortepiani. Kaj li certe konas aliajn aferojn.

Vernin sciis bone, ke li povas kalkuli la lojalecon de la divizia generalo. Li rakontis ĉion sincere. La blankhara soldato ridis dum minutoj pri la histori de la „akcia societo”.

— Kiam mi informiĝis de la serĝento — daŭrigis Vernin, — ke oni atendas vian ekscelencon ĉe la ĉefstabo, la decido maturiĝis en mi. Mi riskis ĉion pro tiu komedio, por pruvi mian senkulpecon ekster proceso. La kompatindaj knaboj vane laboris por la okmilionoj da frankoj. Mi trompis ilin ĉiujn, escepte Dormand-on. La situacio estas tragikomika: Nun ĉiu havas honormedalon en la fortikaĵo Lafayette, nur Maria Puŝkin ne havas. Mi pensas, ke tiu sinjoro freneziĝos post nelonge.

La divizia generalo denove ridis dum minutoj malgraŭ la tragika antaŭdiro, poste li venigis la tutan akcian societon en apartan ĉambron. (Escepte la kontrolkomisionon, ĉar intertempe Hopkins la Bela vizitis la proprietulon de la stacidoma restoracio en la oazo Azumbar. Tio ili ŝanĝis kelkajn vortojn pri la mortinta kokino, kaj poste oni liveris la restoraciestron en sian loĝejon, kie li estis zorgolene flegat.)

La Akcia Societo staris tie en streĉa pozo, venigitaj por priaŭskultado…

La divizia generalo preteriris la vicon de la kvin soldatoj. Li haltis antaŭ Dormand, rigardante kun antaŭenŝovita kapo la ofte palpebrumantajn okulojn de la fortepianisto, sed poste li iris plu senvorte. Fine li ekvidis Gottfried Maria Puŝkin-on, kiu metis sian korpopezon de iu piedo al la alia.

— Ĉu vi estas tiu soldato, nomata Gottrfied Maria Puŝkin, kiu ne ricevis la honormedalon en la tuta garnizono?

— Kiel vi opinias pri tio, sinjoro divizia generalo? — li respondis malgaje. — Mi ne dormi, mi ne manĝis du tagojn… Je mia honorvorto…

Ĉar oni antaŭpreparis la divizian generalon bone, ke tiu senrangulo suferas pro grava kaj nesanigebla vediremo, li ne svenis, sed ridis, kaj vole-nevole li demandis tion de Puŝkin, kion jam tiom multaj homoj ne komprenis:

— Diru kompatindulo… Kial dungiĝas tia homo, kiel vi soldato?

— Nur por la honormedalo. Se vi donus ĝin al mi, mi jam tute ne estus ĉi tie. Ĉar bonvolu kredi, oni parolas kun mi per tia voĉtono en tiu ĉi kazerno…

Ŝajnis, ke li tiuj ekploros sur la ŝultro de la divizia generalo.

— Rakontu al mi, kiel vi pasigis vian tempon en tiu vagono aŭ en kio…

— Tre malbone, kredu min. Nokte mi ĉiam havis inkubosonĝon. Mi sonĝis tion, ke venas la konduktoro por kontroli la biletojn, kaj mi ne havas ĝin… Iun nokton la kapro surpaŝis min, kaj mi ektiris la danĝerbremson pro timiĝo… Neniam plu mi loĝos en kupeo. Poste fajrero falis de sur la ponto, kiu ekbruligis la harbojn… Nun bonvolu imagi, kiel paŝti la kapron?

— Kiel vi paŝtigis ĝin? — demandis la divizia generalo, kiam li povis ekparoli pro la rido.

— Mi ekhavis genian ideon. La ledaj sidejoj de la vagono estas plenŝtopitaj per ĉiuspeca seka, paŝtebla remburaĵo. Mi tranĉis la tegaĵon de la sidejo, kaj mi donis ties enhavon al la kapro. Ĝi estis tia frandaĵo al la besto, ke tiu apenaŭ povis satmanĝi sin. Kiam la matroso venis pro mi, tiu kara, ruĝbarba kamparano, mi jam volis mortigi min, ĉar mi devis tranĉi la lastan ledan sidejon, kaj en tiu ne estis herboj. Sed la kapro ne manĝas paperon.

— Kian paperon?

— Mi ne scias tion. Mi estas honesta trovinto, mi do decidis transdoni ĝin al la fervojo, ĉar ia trompisto povis meti ĝin tien, kaj la posedanto certe deklaris ties perdon. La kapro eltiris ĝin el sub la leda tegaĵo. Jen ĝi estas!

Li elprenis faskon da paperoj kaj montris ĝin al la divizia generalo. Li nur supraĵe rigardis la dokomentojn, poste li turnis sin al la akcia societo kun ruĝiĝinta vizaĝo.

— Mi gratulas, sinjoroj! Gottfried Maria Puŝkin havos honormedalon! Tiu dokumento estas indenta kun tiu, kiun tiutempe oni ŝtelis de Vernin en El-Golea. Ĝi valoras minimume honormedalon! Mi akiros la ordenon!

Puŝkin staris konsternite, poste li respondis jene:

— La ĝenerala kunveno povas elekti ankaŭ la divizian generalon, kiel membron de la akcia societo… Sed tiam Hopkins kun la kapro ricevos nenion…

Puŝkin eraris pri tio. Hopkins la Bela ricevis ne nur honormedalon, sed eĉ premion en kontanta mono. Ĉar se li ne dekroĉas la malplenan vagonon, kiun li dereligis de sur la taluso, tiam la teknika dokumento jam delonge estus en la mano de la malamikoj. Ĉar tiu malplena trajno, el kiu oni elvagonigis la pasaĝerojn ĉe El-Golea, la ŝtelisto levis la ledan tagaĵon de iu sidejo, li kaŝis la paperojn sub ĝin kaj surnajlis la ledon. Oni descendigis la pasaĝerojn, kaj Hopkins la Bela ekspluatis la favoran okazon por dekroĉi la lastan vagonon antaŭ Azumbar. Ĝuste tiun, sub kies sidejo estis la dokumentoj. La ŝtelisto, kiu certe serĉis la vagonon duonfreneza, kies numeron li encerbigis, verŝajne eĉ hodiaŭ ne komprenas, kio okazis?

La membroj de la akcia societo adiaŭis kortuŝite Puŝkin-on, escepte Vernin-on, kiu forlasis la fortikaĵon pli frue por anonciĝi je aktiva servo, kiel ĉefleŭtenanto kaj kiel fianĉo.

Puŝkin rigardadis sian honormedalon fiere kaj diris al siaj amikoj instrue:

— Vidu, oni povas atingi sian celon ĉie per ambicio kaj diligentemo.

— Kial vi fanfaronas? — admonis lin Dormand. — Ĉiu ricevis la honormedalon ĉi tie, ne nur vi!

— Alia honormedalo estas tiu, kiun oni ricevas individue, ol la viaj, kiujn sendis la altestimata ĉefstabo pakite en teksaĵo — li respondis kun malestimo. — Kion kutimas diri la sinjoro majoro? „La individua plenumaĵo estas la vera!” Vidu… vi!.. Tamen nia mono jam estas en bona loko, mi volonte donos ĝin al vi, ĉar vi estas tute bonaj soldatoj…

— El mia parto — diris Borck, la matroso, — kiu estas dumilionoj da frankoj precize, donu kvardek mil frankojn al la Ŝipasocio Merkur, sed nur tiam, se ili nuligos la denuncon.

La skribisto transdonis la eksiĝan soldon al sinjoro Puŝkin, kaj la soldatoj inundis en la kantinon por trinki ruĝan vinon.

— Dio benu vin. Nun vi fariĝis milionuloj. Vi povintus atingi ne multe sen mi.

Poste oni malfermis la pordegon de la fortikaĵo, sed antaŭ ol la honeste eksiĝinta legiano estus elpaŝinta tra ĝi porĉiam, serĝento Gouron ankoraŭfoje alkriis lin severe:

— Senrangulo! Oni kutimas saluti en la armeo!

— Humile via — diris Puŝkin kaj eklevis sian ĉapon ĝentile.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Patrolo en Saharo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Patrolo en Saharo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Patrolo en Saharo»

Обсуждение, отзывы о книге «Patrolo en Saharo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x