Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Patrolo en Saharo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Patrolo en Saharo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Patrolo en Saharo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Patrolo en Saharo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La fervojisto rapidis tuj al la telegrafo.

Patro kaj filino sidis unu kontraŭ la alia en la ĉambro de la polvo-odora gastejo kun kolorperdiĝintaj brikoj. Susanne ne trovis konsolajn vortojn.

— Ne vi estas la kulpa… Ĝi estis tiel erariga… — ŝi diris sen konvinkiĝo.

— Jes, jes… Nun… tamen mi skribos. Vi ekripozu dume.

Li metis paperon sub sin kaj elprenis sian fontoplumon.

— Kion vi skribas?

— Mian demision.

— Ĉu nun… tuj?

— Jes. Nun. Tuj.

Susanne ne respondis. Ŝi sidis malesperiĝinte kaj rigardis sian kurbadorsan, blankharan, patron, kiu egalritme skribis la literoj, profunde klinate sian altan frunton super la papero, kaj…

Kaj iu frapetis sur la pordo. Antaŭ ol kiu ajn el ili povintus respondi, ĉifone vestita legiano paŝis en la ĉambron.

— Andre Vernin, la senranga soldato n-ro naŭ de la plotono n-ro dudek de la kompanio la unua anonciĝas, mon général!

Regis tia silento, kaj ili rigardis tel al tiu morna, trolaciĝinta, tute polvokovrita soldato, kvazaŭ fantomo estus enpaŝinta. La knabino diris kun senvoĉa buŝmovo: Andre…

— Vi… — diris la divizia generalo kaj leviĝis pezmove, poste apiginte sin sur siajn pugnojn, li kliniĝis antaŭen super la tablo kun rigida, esplora rigardo — vi estas tiu… Andre…

Atako de raŭkiĝo forglutis tion, kion li ankoraŭ volis diri.

— Mi estas tiu, mon général.

— Kion vi deziras?

— Mi aŭdis la informon, ke iu ŝtelis ankaŭ vian aktujon en tiu ĉi stacidomo, sinjoro divizia generalo.

— Oni erarigis min…

— Eminenta oficiro diris el la juĝista seĝo: soldato ne rajtas erari!

— Mi diris tion — respondis la divizia generalo pale, sed rezolute.

— Mi perdis mian fianĉinon, vian filinon, kaj mi perdis la kvaston… Pro tiu frazo.

— Mi absolvos nek min mem!

La ĉifone vestita soldato, griza de la polvo faris unu paŝon enen.

— Se la eraro okazintus al mi, kiel divizia generalo, eble mia pensiigo estintus malpli granda katastrofo.

— Kial vi venis ĉi tien?

— La telegrafo diskonigis la novaĵon ĉien… Mi bivakis proksime al la urbo, kaj mi rapidis ĉi tien por rigardi en la okulojn de sinjoro divizia generalo. Por ke mi demandu plej humile: kiel ĝi povis okazi?

— Min… erarigis homo en uniformo de kapitano, kaj erarigis min, ke li paroladis kun ĝendarm-serĝento… Ĝi faris tiom verŝajna…

— Ekscelenco! Se soldato vidas arbokronojn en la malproksimo, pensu pri tio, ke ĝi povas esti bateria pozicio, kamuflite.

La divizia generlo aŭskutis siajn vortojn senmove! Poste li paŝis al Vernin.

— Aŭskultu min, senrangulo! Konsiderante la cirkonstancojn, mi ne respondigas vin pro via konduto. Eĉ. Mi volas respondi! Ĉu vi pensas, ke eksigita divizia generalo tiras konsekvencon pli facile, ol emeretigita ĉefleŭtenanto. Vi eraras! La pli alta rango signifas pli grandan respondecon. Jen ĝi estas mia opinio!

Li gluis la koverton kaj adresis ĝin.

— Senrangulo! Tuj alpoŝtigu tiun leteron. En ĝi mi demisias mian rangon kaj rekonas la preterlason de deviga antaŭgardemo. Vi povas foriri! Ŝanĝo de l’ front!

— Sinjoro divizia generalo! Mi rifuzas obei!

— Kiel?… — demandis Darincorut konsternite kaj retropaŝis.

— Mi ne kunportas la leteron. Neniu scias pri la malapero de la aktujo. Eble ĝi estos trovita!

— Malfrue! La staciestro telegrafis ĉien.

— Li ne povis fari tion, ĉar mi tratranĉis la telegraf-kablon!

— Ĉu vi scias, ke Saharo estas milita kampo?! Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke la difekto de la telegrafo apartenas al la krizostata juĝejo?

Susanne staris inter ilin pala, kiel la muro.

— Andre… mi ne volas, ke vin pro mia patro… — Ŝi senspiriĝis kaj etendis siajn fingrojn al sia hararo kun malesperiĝinta movo. Ŝajnis por momento, ke ŝi freneziĝis. Poste ŝi diris eksplode. — Hontu… Vi venis ĉi tien por triumfi! Vi venis ĉi tien por moki! Mi amis vin ĝis nun, kaj mi ne rigardis sur alian viron…

— Susanne, mi ordonas — diris la divizia generalo kategorie, sed la kanbino interrompis lin.

— Mi ne estas soldato! Mi ne devas plenumi vian ordonon!.. Mi eldiras: Andre Vernin! Hontu, mi malamas kaj malestimas vin…

Vernin apogis sin kubute al la pordofosto kaj aŭskultis la knabinon kun ŝajna indiferenteco.

— Sinjoro divizia generalo — li diris fine mallaŭte, — antaŭ ol mi tranĉis la telegram-kablon, pro kio vi povas mortpafigi min provizore, neniu scias oficiale la malaperon de la aktujo, kaj ĝis tiam vi ne devas prezenti vian demision….

— Sufiĉe! Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ oni ekscios, la aktujo malaperis.

— La aktujo… jen estas! Sinjoro divizia generalo… Mi petas pardonon. Vi venkis…

Elpreninte la aktujon el sub sia kamizolo, li demetis ĝin sur la tablon, kaj dum Susanne kaj ŝia patro kunrigardis konsternite, li mansalutis kaj foriris rapide…

La divizia generalo malfermis ĝin lante kaj elprenis la dokumentojn. Poste li rigardis al Susanne enpensiĝinte. La frunto de la knabino klakis sur la tablo kaj ploris amare. Kelkaj, profundaj sulkoj konvulsiis sur la vizaĝo de la blankhara soldato kaj karesis la hararon de Susanne tenere…

— Ne ploru… Nun jam ĉio estos bona… Vi vidos tion…

Sed la kanbino nur ploris.

Sekvan tagon tagmeze la trumpetisto subite blovsignalis alarmon al la garnizono en la fortikaĵo Lafayette. La personaro kuris panike el la ĉambroj de la soldatoj, bukante kaj butonumante la kamizolon, rimenzonon, ĉar ili pensis, ke la rabistoj revenis denove.

Ili trompiĝis agrable. La alarmo signalis la alvenon de altranga oficiro, kaj ĝi estis teege ĝena. Oni mortas, vundiĝas dum batalo, sed la lukto ne povas daŭri longe en tia infera varmego, kiu do restas vivanta, tiu trankvile kuŝas sur sia lito nuda. Sed se alvenas altranga oficiro, tiam oni povas staradi dum horoj sub la suno, la oficiroj kaj la suboficiroj estas malbonhumoraj, nervozaj, tie kaj ĉi tie povas evidentiĝi etaj kontraŭregulaĵoj, kies konsekvenco estas terura riproĉo, enkarcerigo en la kazerno kaj similaj…

La voĉo de serĝento Gouron superas ĉiun imagon dum la aŭto de la vizitonta oficiro trabaraktas la ĉirkaŭ ducent metran, polvan dezerton ĝis la pordego.

Fine la major-kapitano marŝas antaŭ la vico de la soldatoj, kaj kiam la aŭto de la divizia generalo enruliĝas, la kompani, la oficiroj kaj la suboficiroj staras rektiĝinte.

— Ĉesigu ĝin! — diras la divizia generalo. — Mi havas nenian oficialan aferon, mi nur venis vizite ĉi tien. Serĝento, reprenu ĉiun purig-ordonon.

Dum divizia generalo Darincourt iras kun la kapitano al la komandejo, li ekvidas iun inter la homoj de la disiĝanta kompanio, kaj li haltas konsternite, kvazaŭ li estus vidinta fantomon.

— Kiu estas tiu junulo tie?

— Legiano, nomata Dormand… Li scipovas eĉ fortepiani.

— Ĉu?… Oni scipovas multe ĉi tie… Hm…

La divizia generalo rekonis en Dormand la „kapitanon”. Sed li diris nenion…

— Mi petas vin, mon vieux — li diris al la majoro, kiam ili alvenis en la kontoron. — Senrangulo, nomata Andre Vernin servas ĉi tie ĉe vi.

— Mi konas lin.

— Tiu homo estas eksigita ĉefleŭtenanto. Nun ni bezonos lin denove, kaj mi disponos repostenigi lin al aktiva servo. Ĝis vi ricevos la oficialan ordonon, konsideru lin, kvazaŭ li estus ekssoldatiĝinta.

La majoro ludis per karjono kaj meditis.

— Jes… — diris la divizia generalo, responde al la kapitano. — Tiu homo iam estis la fianĉo de mia filino. Mi pensas reaktivigi lin ankaŭ kiel fianĉon.

— Kial oni emeritigis la knabon?… Mi aŭdision, sed mi ne konas la aferon detale…

— Li devintus transdoni gravan, teknikan dokumenton al kolonelo Tison… — lia voĉo fariĝis iom raŭka: — Ĉe El-Golea. Sed… iu ŝtelis ĝin, kaj neplenumo de devo… hm… do, eraro. Sed ĝi estas homa… fine ja… Ĉu ne?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Patrolo en Saharo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Patrolo en Saharo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Patrolo en Saharo»

Обсуждение, отзывы о книге «Patrolo en Saharo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x