Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Patrolo en Saharo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Patrolo en Saharo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Patrolo en Saharo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Patrolo en Saharo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Patrolo en Saharo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Eblas, ke la fervoja kompanio trovis la spurojn de la falinta vagono, sed oni ne insistis pri denove alhavigi la rompiĝintan vagonon por altega sumo.

La duaklasa vagono estis sufice hejmeca ejo. Per ledo tegitaj sidejoj viciĝis ambaŭflanke apud la fenestroj, ĝuste tiel, kiel en la malnovaj, belaj tempoj, kiam ankoraŭ tiu ĉi kupeo por virinoj kune kun siaj vagon-kamaradoj veturegis tra Atlaso, en Saharon. Nun la postsignoj de la nomada vivo de Hopkins la Bela, feloj, laboriloj kaj enkaviĝintaj, lad-vazoj kuŝis ĉie. Vernin elprenis la viskion, kaj ankaŭ Hopkins la Bela almetis botelon da brando en sia nomo, ĉar li sciis bone, kio decas. Ili eksidis vid-al-vide sur la sidejojn, kvazaŭ ili atendus la ekveturon de la trajno, kaj komenciĝis la drinkado.

— Pri kio do temas? — interesiĝis la posedanto de la vagono.

— Unue ni trinku — proponis Borck.

— Pardonon — ekparolis nun Maria Puŝkin, — unue vi interŝanĝu lokon kun mi. Ĉar mi sentas konstante tiel, ke la veturdirekto estas malantaŭ mi. Kaj mi vertiĝas pro tio.

La matroso grumblis ion pri tio, ke Puŝkin ne intermiksu la veturdirekton kun la brando, tamen li ŝanĝis lokon kun li.

— Aŭskultu min, Hopkins — diris Vernin. — Ni iros en In Sallah-on por kapti kelkajn rabistojn el la hordo de Manzur.

— Kial vi bezonas rabistojn? Ĉu eble oni aĉetas ilin ie?

— Jes, tiu homo akiros monon por tio — diris Borck. — He, ne trinku! Nun ni ne kunportos vin hejmen, ĉar la fortikaĵo Lafayette troviĝas pli ol cent kilometrojn de ĉi tie!

— Se vi rigardas nin pli ekzakte — diris la ekzekutisto, — kvinope ni formas akcian societon. Tiu soldato ĉi tie efektive estas Maria Puŝkin, kiu valoras dekses milionojn da frankoj. Por akiri la monon, ni devus lasi lin ĉe vi.

Hopkins la Bela kapjesis aprobe.

— Mi komprenas. Vi kvarope rabis tiun nervomalsanan vivinon, kaj vi vestis ŝin per uniformo. Nun vi volas tion, ke mi restigu lin ĉi tie, ĝis la elaĉeta mono alvenos. En ordo.

Gottfried Maria Puŝkin salte leviĝis konsternite.

— Mi protestas kontraŭ tio nun kaj porĉiam! Sciu, ke…

— Trankviliĝu, sinjorina moŝto! — avertis la sovaĝulo Puŝkin-on.

— Mi petas silenton! — kriis Vernin. — Maria Puŝkin estas la baza kapitalo de la akcia societo, korme li estas soldato.

Gottfried Maria Puŝkin jam singultis ofte, eĉ kelkfoje li ploris iomete, ĝis la dommastro fine komprenis, pri kio temas. Li kapjesis post mallonga hezito.

— La ulo povas resti ĉu tie, sed mi iros kun vi. Se ĉio sukcesos, ankaŭ mi ricevos el la mono.

— Tiuokaze ni devas altigi la bazan kapitalon — diris la ekzekutisto, per zorgoplena voĉo pro juraj skrupuloj.

— La… la baza kapitalo… — murmuris Puŝkin — mi estas… Ne estos altigo… ni kantu!

— Se ne estos altigo, mi batos vin je la kapo forte — proponis Hopkins la Bela, sed anticipis lian planon la viskio, kiu pli frue ekbatis la kranion de Gottfried Maria Puŝkin, nome interne, tiel, ke la reprezentanto de la baza kapitalo glitis de sur la ledo-tegita benko sur la plankon kun milda faleto.

— Puŝkin devas konsenti! — diris Dormand.

— La ĝenerala kunveno decidas! — anoncis Pugaĉev stentore, kiu sentis tiel, ke li estas la plej taŭga al la solenaj kaj oficalaj funkcioj, kiel ekzekutisto. — Ni altigos la bazan kapitalon laŭ la decido!

— En ordo — diris Vernin. — Nun ni metu Gottfried Maria Puŝki-on de sur la planko sur la sidejon!

Poste la ĝenerala kunveno prenis la bazan kapitalon je la manoj kaj piedoj. La baza kapitalo ronkis mallaŭte.

4

La sekvan tagon matene ili ekiris al la oazo In-Sallah. Ili lasisGottfried Maria Puŝkin-on, krome la altaĝan kapron Jozefin en la duaklasa vagono.

Ili ankoraŭ ne faris la duonon de sia vojo, kiam ili trovis ĉe la dezerta puto ĝendarm-serĝenton en morte elĉerpiĝinta stato. Mortanta, spahia kapitano kuŝis apud li en la polvo. La kaptianon trafis kapopafo.

— Serĝetno! — demandis Vernin konsternite — kio okazis?

— Ĉi tie nenio… — respondis la serĝento per mallaŭtiĝanta voĉo. — Rabistaj berberoj damaĝadis en El-Habur… Ili surpirzatakis plotonon da spahioj… Ili masakris ilin… la kapitano… ne malproksime de la oazo… kuŝis en la polvo, pafo trafis lian kapon… kaj mi trenis lin ĝis ĉi tie… Dume nia akvo elĉerpiĝis… Ankaŭ mi… estas malsana.

— Pro kia venĝo okazis tiu atako? — demandis Dormand.

— La berberoj de Manzu atakis la fortikaĵon Lafayette. La manpleno da personaro kun sanganta kapo rebatis la kvincent homojn. Tiuj pro venĝo suprizatakis oazon El-Habur…

Dum ili forestis, okazis atako kontaraŭ la fortikaĵo Lafayette! La serĝento estis morte laca kaj havis febron. Li pene portis la kapitanon dum tuta tago en la varmega Saharo. Ĝi estis superhoma! Nun, kiam la soldatoj alvenis, fine li surdorsiĝis kaj ekdormis.

Posttagmeze la serĝento forte suferis pro tremfebro. Kaj la kapitano mortis silente. La membroj de la akcia societo kaj Hopkins la Bela, la kontrolkomisiono sidis malgaje en la malamika dezerto. La nigra, afrika nokto kaj la brilantaj steloj prilumis la senlime etendiĝantajn, helflavajn sablodunojn de Saharo.

— Ĝi nun ne sukcesis — malĝojis Pugaĉev. — Ni vane irus en la oazon, ĉar tie ne estus rabistoj. Kaj se ili estus tie, eĉ tiam ni devus resti pro la malsana, araba serĝento kaj pro la mortinta kapitano.

Ili silentis. Vernin nr nun venis al ili, ĉar ĝis nun li flegis la ĝendarm-serĝenton, kies febron momente malaltigis forta kinin-porcio.

— Sinjoroj! — li diris kun brilantaj okuloj, sed cetere gaje, lia vulpo-simila vizaĝo estis nekutime malgaja. — Ni akiros la honormedalon! Ni devas etendi nur nian manon por ĝi.

— Ankaŭ mi vidis tion sur la kamizolo de la kapitano — kapjesis Hopkins la Bela.

— Ne pri tio mi pensis. Ni akiros la apartan honormedalon por Gottfried Maria Puŝkin! La serĝento ĵus rakontis, ke tiu kompatinda kapitano, kiu nomiĝas Jean Percival, li deziris iri kun la sapahioj en El-Golea-on. Postmorgaŭ divizia generalo Darincourt alvenos tien, kiu direktos la aŭtunan, grandan ofensivon kontraŭ la tuaregaj rebeluloj. La ĝendarmo petis min, ke iu el ni iru en El-Golea-on, kaj tiu raportu la aferon al la alveninta ekscelenco Darincourt, por ke li ne atendu vane kapitanon Percival. Ĉar la kapitano telegrafis al Darincourt, ke li estos ĉe la fervojo en Eél-Golea. Sed dumvoje oni mortigis lin.

— Nu kaj? Kion ni faru en tiu ĉi afero al generalo?

— Ni ŝtelos la dokumentoj, kiuj estas ĉe li. Poste aperos Gottfried Maria Puŝkin, kiu trovis la dokumentojn. Li ricevos ne nur honormedalon por ĝi, sed eble oni nomumos lin eĉ markizo aŭ marŝalo!

— Tiam ni devas ricevi pli multe da dividendo — meditis Borck, la matroso. — Dumilionoj da frankoj ĉiukaze estas sufiĉe malmulte.

— Se ni rabos la aktujon — diris Dormand, — kaj la afero finiĝus malbone, ni ĉiuj estos ekzekutitaj.

— Rilate min, ĝi estus la plej turpa ironio de la sorto — ekparolis Pugaĉev, la sekretario.

— Mi pensas tion — opiniis Hopkins la Bela, — ne ekzistas negoco sen risko. Se ni povas perlabori multe, kaj ni ne riskos pli multe, ol nian vivon, tiam ni tute ne devas pensadi multe.

La viv-odoraj vaporoj de la vespermanĝo iom post iom disvastiĝis en la nokta aerblovo de la dezerto, kaj post nelonge aperis kelkaj hienoj kun straba ŝtelumo. Kelkfoje ili akre ekkriis en la silenton de la nokto kun raŭka, ĝena, tre malica rido.

— Ni priparolos la detalojn aŭrore — diris Vernin. — Nun ni enterigu kapitanon Perciva, kaj ankaŭ ni iru ripozi.

Post noktomezo ili ĉiuj dormis.

5

Sekvan tagon aperis serĝento Gouron ĉe la puto, kiu venis el la fortikaĵo Lafayette kun patrolo, rajdantaj sur kamelo. La ĝendarm-serĝento ĵus estis senfabra, sed li ankoraŭ ne povis ekmoviĝi.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Patrolo en Saharo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Patrolo en Saharo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Patrolo en Saharo»

Обсуждение, отзывы о книге «Patrolo en Saharo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x