Jenő Rejtő - Kiuj interŝanĝis vivon
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Kiuj interŝanĝis vivon» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Kiuj interŝanĝis vivon
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Kiuj interŝanĝis vivon: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kiuj interŝanĝis vivon»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Kiuj interŝanĝis vivon — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kiuj interŝanĝis vivon», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
…La legiano estas riĉa homo en tiu ĉi lando. La valoro de la mono estas fabela. La aĉetvaloro de la piastero estas tia, kie tiu de la dolaro en Eŭropo kaj en la devizotrafiko ĝi tamen estas egalvalora kun la franko. Kaj malgraŭ tio neniu venas ĉi tien vivi malkare. Ĉar ne nur la vivo estas malmultekosta ĉi tie. Ekzistas io, kio estas miloble pli malkara: la morto.
…La legiano ĉi tie estas enviita, potenca sinjoro, tia, kiel la usona turisto en Afriko. Ili devas dungi indiĝenan knabon kaj tiel li ricevas pli altan soldon. Ĉiu homo havas du litojn, kaj se iu el tiuj estas tramalsekiĝinta pro ŝvito, li kuŝas en la alian, kaj la knabo portas la litaĵon eksteren por sekigi ĝin. Li malofte iras piede, li veturigas sin en la urbon per durada, sunombrela rikiŝo, tirata de indiĝenoj. Kaj spite al ĉio ĉi, ĝi signifas severa punon, kiam oni transpostenigas lin el Saharo.
— Venu en la urbon — proponis Biry al Lindsay kaj brakoprenis lin, ĉar Lindsay iris per tiel falĉaj paŝoj, kvazaŭ li volus tuj fali surteren. La poŝoŝtelisto konstanate flankumis tiun strangan legianon. Ĉiam venis en lian kapon tiu momento, kiam li staris kun tiu grandnazulo apud la balustrado. Eĉ signo ne montriĝis sur li, ke li estas freneza. Kaj venis la harmatan-o… Li ne komprenis ion ĉi tie. Li konjektis ion esterordinaran. Ankaŭ vid-al-vide staris grandhazulo, sur tiu luksa ŝipo… La poŝoŝtelistoj ĝenerale havas delikatan instinkton, ĉar al ilia profesio estas bezonata tiom da intuicio, kiel al la poezio aŭ al la muziko. Kaj Biry sentis, ke li devas okupiĝi pri tiu mistero. Li ekprotektis Lindsay-on ne nur pro bonkoreco. Li sentis tiel, ke li povas ekscii utilajn aferojn de li, se li sukcesos gajni lian fidon. Li sidis kun li en la duradan rikiŝon kaj diris al la kulio, “Marit Kaskut”! Sajgono estas granda urbo, multe da tiel nomata Marit Kaskut troviĝas en ĝi. Tiuj estas ĉinaj restoracioj. Ties ŝildo estas rostita hundo. Eŭropanoj ne devas timi, ke ili ricevos hundoviandon hazarde. Ĉar la hundoviando estas tre multekoste ĉi tie. Oni devas mendi ĝin aparte, kaj nur la bonhavaj sociklasanoj povas pagi tion. En Hondoĉinio ne estas hundo. Ĝi estas multekosta eksportvaro. La blankaj, samformaj, duetaĝaj domoj kaj la puraj asfaltvojoj ardis blindige. La senmovaj arbofolioj de la plamoj pendis langvore. La streĉa haŭto terure jukis super la glandoj, suferantaj en konstanta inflamo pro la konstanta ŝvitado. Ili singratadis. Oni devas alkutimiĝi tion dum dudek kvar horoj.
En Marit Kaskut ili duonsvene falis en po unu kan-seĝon kaj deĵetadis siajn vestoj avide.
— Keski kommandi mitjieo? — demandis la malata, humila ĉino, per tiu nekutimebla franca parolmaniero de la filoj de la ĉiela regno.
Ili manĝis salaton kaj malvarman grantenitan fiŝon. Ilia gastiganto metis antaŭ ilin la sumo-on sen mendo. Sakeo. Ĝi estas vera veneno. Alkoholaĵo preskaŭ naŭdek grada. Ĝi apartenas al Hindoĉinio. Oni kredus, ke en tiu ĉi varmego, sub tia klimato oni ne povas trinki tiel fortan brandon. Sed laŭdire, kiuj ne trinkas tiun brandon, tiuj mortas tre rapide. La unuan fojon ĉiu eŭropano elkraĉas ĝin. Poste tagen-nokte tiu narkoto faras eltenebla lian vivon. Stranga kaj intensa ebrio estas la efiko de la sum-o. Ĝi stimulas per mirinda vigliga forto la centran nervosistemon. Ĝi pliigas la varmosenton, tamen oni perceptas tiel, ke tiu varmego estas agrabla. Eĉ feliĉa, ke li povas esti ĉi tie en Hindoĉinio. Ĝi estas bona kaj gaja afero, tiu multe da varmega nebulo kaj tiuj apopleksiaj regionoj, sunbruligitaj kampoj, mortintaj arboj, kurbiĝintraj, kiel demandosigno. Pro tio oni devas kanti…
Ankaŭ Arturo trinkis el la sum-o. Lia spiro haltis kaj sentis tiel, ke lia ezofago ialoke bruldifektiĝas. Poste liaj okuloj fariĝis varmegaj, kaj la mano, kiu premis lian koron de semajnoj, ĝi malrapide disigis siajn fingrojn. Li ĝemis profunde kaj ĉirkaŭrigardis. Li sidis en ĉambro kun flavaj muroj kaj mata planko. Malantaŭe sur kredenco fritujoj krepitis kaj ĉino gutigis grason sur la viandon helpe de longa bastoneto. Dekstre, sur mallarĝa breto estis amasigitaj ŝtrumpoj, razaparatoj, tualataĵoj kaj tabakaĵoj. Li sentis agrable bonan humoron kaj ekbruligis cigaredon.
— Kiel vi fgartas? — demandid Biry.
— Interese. Bone. Mi pensas, ke mi devus skribi ien. Jes… Dio mia, ke tio ne venis en mian kapon ĝis nun! Mi devas skribi leteron al Parizo, en la ministrejon pri militaj aferoj kaj samtempe ankaŭ la angla aferisto…
— Ne faru stultaĵon, Brisac. Ĝi estas tre danĝera. Ili sendos ĉi tien la skribaĵojn kaj petos raporton. Oni raportos de ĉi tie, ke vi estas ŝajniganto, poste vi iros kun la sekva transporto konstrui digon al la marĉoj, proksimaj al Battanbang. Ne estas tia eraro, ne estas tia maljusta miskompreno, kiuj povus rezulti tion, ke iu oficiale ekssoldatiĝi en la legio, antaŭ ol finservi sian tempodaŭron.
— Sed ĝi ja estas absurdaĵo… — li rimarkis mirante, ke li ridas krude pri tiu absurdaĵo, kaj vid-al-vide la razklingoj kapjesis gaje. Li ridis pri tio eĉ pli laŭte.
— Rakontu ĉion sincere. Eble tiam mi povos doni al vi konsilon.
Lindsay ĝis nun klopodis konvinki nur siajn superulojn, kio okazis al li. Rilate siajn kamaradojn li estis malkonfida kaj orgojla. Li trinkis ankoraŭ unu gluton da sumo-on kaj tute ne zorgis pri tio, ke la trinkaĵo bruligas lian gorĝon infere. Li ekfumis longan, pajloekstremaĵan cigaredon, li sentis sin feliĉega kaj komencis rakonti. Malgraŭ la grava ebrieco li rakontis ĉion al Biry trankvile, klare, interrilate. Ĉiu alia homo opinius lin frenezulo. Sed tiu poŝoŝtelisto, kiu staris tie ĉe la balustrado kun Brisac en la sablotempesto, kiu vidis sur la vid-al-vida ŝipo la smokingulon… la poŝoŝtelisto kliniĝis ĉiam pli antaŭen super la tablo, liaj nazloboj ektremetis kaj atentis kun elstariĝintaj okuloj.
— Nur tion mi ne scias, kio okazis al la kompatinda John.
— Vi, idioto! Li bele vojaĝis al Javo kaj okupis lokon en la bieno. Lastfoje vi estis tie antaŭ kvin jaroj, kaj vi tre similas, ĝi ja estas evidenta, kiel tio, ke nun ni estas ĉi tie vid-al-vide unu al la alia.
Ili silentis. Rondforma kuireja horloĝo tiktakis sur la muro.
— Vere, ĝi eblas… Sed kio okazos al mi ĉi tie? Mi estas malforta…
— Ĉu vi estas malforta? Homo! Se tio estas vera, kion vi rakontis al mi, tiam vi estas forta kiel bubalo, vi nur neniam uzis vian forton. El inter mil personoj naŭcen naŭdek naŭ homoj jam ne vivus, kaj vi sidas ĉi tie, trinkas sumo-on, kio jam subtabligus delonge malpli fortan legianon. Ne, amiko mia, vi estas forta homo, nur vi ne sciis tion ĝis nun.
— Donu al mi konsilon, kion mi faru?
— Soldatservu pacience vian restontan tempon, kaj se vi tre enuos, trinku sumo-on. Alo! Maljuna kanario! Mi deziras pagi!
Biry estis tre ekscitita. Li preskaŭ febriĝis pro tio, kion li aŭdis. Li pagis al la ĉino kaj foriris. La rikiŝo, kiu veturigis ilin ĉi tien, ankoraŭ atendis ekstere. Ili sidis en ĝin. Li donis al Lindsay du parojn da ŝtrumpoj, sapon kaj kelkajn razpenikojn.
— Akceptu bonkore tiujn, kelkfoje mi ŝtelaj kelkajn batatelaĵojn… Ayo! Al la kezerno!
La rikiŝo ekiris portante ilin.
Biry ankoraŭ tiun tagon dizertis nokte. Lia persekuto finiĝis senespere. Verŝajne li forveladis ien.
***
Lindsay akceptis la konsilon de la poŝoŝtelisto. Oriente la fatalismo, la rezignacio je kismet-o kaj Nirvano ne estas religio, kredo aŭ superstiĉo, sed ĝi troviĝas en la tero, plantoj, en la trenata ritmo de la vivo, en la ĉiam arkaika rideto de la indiĝenoj, en la klimato mem, kaj la anime malsanan eŭropanon tiu fanatika paciĝo altiras kun pli pasia scivolemo, ol la opio mem. Lindsay decidis plenumi sian sorton. Kaj tia decido ne estas rezignacio, sed trankviliĝo. Iafoje li trinkis sumo-on. Iom post iom li ne nur alkutimiĝis, sed ekŝatis la vermegajn nabulojn, kiuj vualas lian nervosistemon per la trankvilo de la morto. Kelkfoje dum serena verspero li promenis al la bordo de Mekongo kaj gaprigardis la malpuran drivon de la ŝlima, grandega delto. Tiam li revokis poemojn en sian memoro. Sur la alta ŝtondigo malpuraj kaj multspecaj vitorlampionoj lumis verde, flave, kaj malsupre sur la akvo estis videbla la ĉiutaga, malbonodora, monotona vivo de ĉinaj familioj, loĝantaj en siaj ĵonkoj, ligitaj al la boro, kvazaŭ ĝi estus la daŭrigo de la drivo, fluanta kun la grase ampleksiĝanta, eterna ŝlimogolfado. Subite svelta ŝalupo glitis sur la akvo rapide al la alia bordo, kaj ĉe la alia, ekstera moleo restadis malpura, kaduka vaporŝipo en la najbareco de la deponejbudo. El iu ĵonko malalta ĉinino suprenrigardis al li kaj ekridetis. Ŝi portis du koralaj kolĉenoj ĉirkaŭ sia kolo kaj ŝian nigran harnodon arĝenta, harpuneto trapikis, farita el longa konko. Estis ia infanece malgaja kaj kara en ŝia vizaĝo. Lindsay tute ne sciis, kiel li venis sur la ĵonkon. Baldaŭ li ekkonsciiĝis, ke li sidas vid-al-vide al la knabino, kaj ili rigardas unu la alian. Ili ne povis paroli. Tre maljuna, flav-denta, kraniokapa ĉino teksadis ion en la antaŭa parto de la boato. La knabino montris sur sin kaj diris: “Vo-Min-Ha”. Ŝi diris tion kelkfoje, por ke la soldato lernu ŝian nomon. Poste ili iris en la rafiokabanon, troviĝanta en la fina parto de la ĵonko…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Kiuj interŝanĝis vivon»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kiuj interŝanĝis vivon» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Kiuj interŝanĝis vivon» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.