— Nur vi suferos, sinjoro. En via koro estas malbono kaj ĝojo. Sur via lango la vorot, en via cerbo la faro, en via vivo la morto, sinjoro kaj via delico estas la pasemo. Mi kunportas mian animon ĉien kaj ĉiutage mi fariĝas pli multa. Kie ajn en la mondo.
La sinjoro kun angla liphararo paŝis al Farlane.
— Mi estas Kott, la direktoro de la Banko Kott kaj Münster en Surabaja. Mi aĉetos la ĉekojn de sinjoro Lindsay. Per tio ĉiu alia akuzo falis. — Li turnis sin al John, kiu eĉ nun sidis paraliziĝinte. — Mi esperas, ke vi tranprenos ĉiun ŝarĝon de la sumo. Rilate la partopagon mi havas tre humanan proponon.
Tiel la afero finiĝis. La banko de Kott kaj Münster estis tiu konservativa, financa institucio, kiu jam foje intervenis en la intereso de Lindsay. Onidire tiu malgranda, sed eminenta, privta banko estis la administranto de la havaĵo de la ĉiama gubernatoro. Kompreneble ankaŭ tiu de grafo Sighoffen. John fine leviĝis de sur la benko de la akuzitoj por brakumi Arturon.
La homo en ĉina vestaĵo estis nenie…
Kiam li elpaŝis tra la pordego de la tribunalo, iom pale por la aero de la prizono, li ekfumis cigaredon per tremantaj fingroj kaj fermis siajn okulojn momenton pro la mola ektuŝo de la tepida sunbrilo. Kiam li malfermis tiujn denove, Nora staris antaŭ li. Nun li decidis amkonfesi al ŝi, fine li petos ŝian manon, sed nenion el tiuj li faris. Li brakumis ŝin, kaj ili kisis unu la alian longe…
***
La vespero estis senmova, kaj la ĵonko staris sur la akvo de Mekongo tiel, kvazaŭ ĝi estus konstruita sur betonan bazon. Vo-Min-Ha kuiris ion sur eta kaldrono ion, kaj per sia alia mano ŝi lulis nestosimilan lulilon, en kiu ploris bebo. Lindsay kuŝis surdorse sur la planko de la boato, rigardante la ĉielon jam pli ol unu horon silente kaj senmove. La proksimaj, mistike brilantaj seteloj de la hinda firmamento ŝajnis scintile grandaj pro la refraktado de la aero. La ĉielo ofte ŝajnast tiel malalta, kvazaŭ ĝi estus ŝinda tegmento de la mondo… La vivo, pensis Lindsay, estas tre simpla, tre bela kaj tre privilegia stato…
La Kasiopeo kaj la Grada Urso nun estas videblaj super la rando de la horizonto kaj sur la maldekstra firmamento la fer-kruc-ordeno de la Sun-sistemo: brilas la neregula kvadratformo de la Suda Kruco kun fosforeska scintilo… Kiel malgranda sentas la homo sin, kuŝante surdorse sub la senlimo. Kiel trankvilige estas tiu polvereco, se oni rigardas de ĉi tie la zonon de Orionto kun ties nebulozoj, en malvarma, forviŝiĝinta radiado, kaj li pensas sin mem tien en la aŭsteran, teruran lumon havantan, mornan Nenion… Tre malproksime aŭdiĝas la vespersignalo de la garnizono, kaj la kaduka, malpura poŝtovaporŝipo ŝrikas ĉe la ekstera, olea lignomoleo… Ho, vi bona, kara Mekongo kun via rinocera dorso, grase brilanta de ŝlimo, kaj vi amikaj, mildaj, varmegaj nebuloj, kun papavet-kokonoj, elspirantaj malbonodorajn sonĝojn… Kiel delikata kaj kiel saĝa estas la homo ĉi tie.
…Ho, vi kompatinda milionulo, kiu antaŭ nelonge akre alkriis la kulion kaj skuis lin, kaptinte lin je la veŝto… La pereiĝo de la tombo estu indulga al vi, kaj kvankam vi ne estus multe suferinta, kiam vi ruliĝis per via aŭto en la Estinton…
Ie aŭdiĝas muziko de citro kaj la ruĝaj kaj flavaj vitrolampionoj de la moleo palpebrumas amikeme al li el malantaŭ ĝiaj lum-haloo.