Jenő Rejtő - Sinjoro Vanek en Parizo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Sinjoro Vanek en Parizo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Sinjoro Vanek en Parizo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Sinjoro Vanek en Parizo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Sinjoro Vanek en Parizo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Sinjoro Vanek en Parizo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Mi renkontiĝis kun Siro Ludoviko ĉe la fino de la strato Royal. Ni eniris rapidservan restoracion, havante niajn lastajn frankojn.

– Kiel vi statas, rilate vian romanon? – demandis Siro Ludoviko kun tuj dormetante pendanta kapo pro la varmo. Bedaŭrinde la varmaj ejoj efikis nin, kiel morfino.

– Mi verkis proksimume du ĉapitrojn. Tiuj estas tre interesaj.

– Mi jam pensas delonge – li diris preskaŭ dormante, – ke mi estus pli bona en la romanverkado, ol en la poezio.

Dio mi! Kial mi sidas ĉi tie?!

Ek! Kien? Egalas! For el bohemio

Ia terura vivsoifo kaptis min! Mi eltiris la ruĝan kajeron el mia poŝo, kiun mi eĉ ne rigardis kaj jen tion mi skribis sur ĝian kovrilon:

“Ludoviko! Skribu la romanon plu, kaj sendu la daŭrigojn al mi! Mi provos ĝin aperigi. Mi nun komencos fari ion alian!”

Vivi! Perlabori monon! For de tiu ĉi purta mondo, plena de odoro de malriĉeco, pozoj kaj sekretaj malĝojoj!

La notojn de Ŝebao, la ruĝan kajeron mi metis en la poŝon de Siro Ludoviko. Kaj mi pagis por du glasoj da vino Viandox. Siro Ludoviko jam dormis.

La rapidserva restoracio pleniĝis de fumo, bruo, tintado, kiel alvenis la vendistinoj, kaj el la kakofonio elaŭdiĝis kelfoje la akresona sonoro de la kontro-kaso.

Kaj Siro Ludoviko, la poeto, dormis. Lia morte pala vizaĝo, la infana fizionomio kun liaj lipoj, kurbiĝantaj je ploro, kaj la hirta fino de lia dentobroso, elŝoviĝanta el lia supra poŝo ŝajnis al mi simbola spektaklo. En lia buŝangulo fumis algluiĝinta stumpo de cigarerdo Gauloise-Bleu, kaj nun li aspektis tiel, kvazaŭ ŝercemaj homoj estus metintaj tiun cindriĝintan cigardstumpon en la buŝon de dormanta infano…

2

Mi staris sur la placo Konkordo, kiam iu frapis forte sur mian ŝultron. Mi returniĝis. Sinjoro Vanek staris apud mi ridetante, en mallonga, griza surtuto, kiu portis tiel blindige flavajn ŝuojn, ke miaj okuloj vidvibris. Krom la brilo de la ŝuoj, tiuj krakis konkure kun la buo de la trafiko de Parizo. Li deprenis la anson de la pluvombrelo de sur sia antaŭbrako, entendinte ĝin malproksimen de si, li ekiris.

– Ĉu vi ne havas loĝejon? Ĉu? – li demandas per la protekta voĉo de kapitalisto.

– Vere mi ne havas ĝin.

– Tio estas bagatelo! Vi dormos ĉe mi!

– Kie vi dormos, sinjoro Vanek?

– Mi ankoraŭ ne scias.

– Bone. Vespere mi estos tie – kaj mi mansvingis aŭdiaŭante.

– Alo! Ne forkuru! – li respondis kaj retiris min. – Vi junuloj kuregas en la mondon tiel, kiel la raketo, malpacience kaj nervoze. La afero statas tiel, ke mi havas loĝejon, sed estas demando, ĉu ĝi konvenos al vi?

– Ni tuj iru tien! Min interesas, kia loko ĝi povas esti, kiu momente ne estus konvena al mi.

Kien li gvidas min? Al la baroka vilao!

– Fine ja mi ests domprizorgisto ĉi tie – li diras, – kaj mi konas angulon, kie, se konvenos al vi modesta lito, sed vere tre modesta lito…

– Tamen, kiel modesta?

– Trogo. En ĝi ne estas lavota vestaĵo, aŭ se tamen, tiam vi povas provi la kalandrilon…

Dume ni alvenis antaŭ malgrandan pordon, kie jen tio estis skribita sur tabulon:

Lavĉambro

ATENTON!

Ne incitu la bestion!

– Ĉu vi tenas en mallibereco publikdanĝere incitiĝeman lavistinon ĉi tie?

– Nek en tiu kazo mi nomus la virinon bestio. Mi havis infanĉambron – li respondis kun dignosento, kaj li tuj frapetis mian ŝultron superema ŝercante. – Venu, junsinjoro!

Li malfermis la pordon.

Kaj nun mi travivis iun el la plej timigaj mirakloj.

Mallaŭta murmuro aŭdiĝis el la malluma profundo de la lavĉambro. Ekmoviĝis malklara, pigra ombro, kaj ĝi aperis el la krepusko kun trenata, samritma irmaniero… Ne! Tio estas sonĝo!

Leono etendiĝis sur la planko, ĝi kaŭraĉis sur siaj antaŭaj piedoj, malfermis sian grandegan buŝon por oscedi, poste ĝi rektiĝis, lekis sian nazon rapide kaj sternis laŭte.

Vivanta leono!

Malrapide ĝi venis senpere antaŭ nin kaj rigardis sicvoleme al sinjoro Vanek. Ŝajnis, ke ĝi tuj eklevos siajn ŝultrojn kaj ekparolos jene: “Kiajn ulojn vi invitas en vian hejmon?”

– Tiu junulo loĝos kun ni – babilis nia nestoro kun la rabobesto. – Estu amikema al li, sinjoro Wendriner. Li estas sinjorido.

Mi ne povis fanfaroni pri heroaj agoj, sed la malkuraĝo ne apartenas cetere al miaj kelkaj homaj mankoj. Nun tamen pro surprizo, sed ankaŭ tio povas esti, ke pro teruro mi staris tie paraliziĝinte. Tute sola, sur la sojlo de la lavĉambro en la societo de leono kaj frenezulo. Mi retropaŝis senintence. Miaj piedoj stumblis pro io, kaj mi falis surdorsen.

Sinjoro Vanek returnis sin ridetante kaj ne komprenis la aferon.

– Ĉu vi miras tiom? Tiu rabobesto Wendriner estas tre sedamaĝa estaĵo, kaj eksterordinare altaĝa. Ĝi havas nek dentojn, nek ungojn, ĝiaj muskoloj tute atrofiiĝis. Dufoje ĝi estis en Eŭropo, foje en Afriko, sed tio malagrablis pleje, kiam ties mastro konfidis ĝin al mi… Se vi restos kuŝanta plu, mi portos kuseneton al vi.

Eĉ moviĝi mi ne kuraĝis. Ĉiu homo scias, aŭ almenaŭ sentas instinkte, ke li devas resti trankvila, se sovaĝbesto estas en lia proksimo libere. Oni ne devas timi la satmanĝintan bestion, se oni incitas ĝin per nek per unu moveto. Kaj sinjoro Wendriner ambladis el la lavĉambro, malrapide ĝi paŝis al mi, ĉirkaŭiris min, flaradis miajn manojn, vizaĝon, lekis mian frunton spiretis multe da polvo en mian orelon, poste kvazaŭ ĝi imitus mian bonan ideon, rilate tiun lokon, ĝi pigre kuŝiĝis apud min, tiel, ke ties grandega kapo estis ĝuste sub mia akselo. Mi klopodis signali okule al sinjoro Vanek, ke malgraŭ lia trankviligo, mi opinias mian situacion netolerebla, sed mia kapo estis en ombro.

Ŝajnas, ke sinjoro Vanek ne konjektis, kiel tragike mi opinias pri la afero, ĉar li elportis kuseneton el la lavĉambro kaj ĵetis tion al mi. Poste li sidis sur renversitan grenkeston apud la pordo, kaj mi kvazaŭ pace kuŝus kun la leono, li komencis babili gemute.

– Mia mastro endonis sinjoron Wendriner en la bestĝardenon, sed dume mi bankrotis. Ĉar pro hazarda katastrofo mi perdis la monon, ricevitan por mia vivteno. Hazarde ĉiam alia numero gajnis en la ruleto, ol kiun mi vetis. Dum tagoj. Mi atendis, ke la ruleto enuu tion. Sed ne. Mi perdis mian ĉiun monon per hazardludo. Ĉu vi jam aŭdis tion? Kion fari! Mi ludonis mian propran ĉambron sur la etaĝo al Nedda, kaj sinjoron Wendriner mi venigis el la bestĝardeno. La bestio cetere fariĝis histeria tie, ĉar ĝi terure timiĝas, kiam la pavoj kriĉadas. Kaj tiun mian malnovan ideon, ke oni uzu buŝumon ĉe la pavoj en la intereso de la trankvilo de la leono, oni rifuzis tion rigore en la bestĝardeno. Ĝi estis bona kaŭzo elvenigi sinjoron Wendriner de tie, kaj mi vivtenas ankaŭ min el la mono, sendita por ĝia provizo. Kompreneble la lavistino de tiam ne venas ĉi tien, ĉar la rabobesto timas ŝin. Ŝi frapadas per la vestoj kaj kriadas.

Malgraŭ ĉio ĉi mi ne kuraĝis ekmoviĝi. Fine ja la opinio ne estas trankviliga cent procente.

Sed sinjoro Vanek pensis tion, ke mi lokiĝas al nia vespera parolado tiel komforte en florbedo, ĉar la humida, printempa tero estas utila al mia malvarmumiĝo.

Min ekregis tiu terura sento, ke mi devas tuj tusi. Kaj mi ne kuraĝas. Mia pulmo streĉiĝas, preskaŭ ĝi eksplodas, kaj mi kuŝas tie sur la planko senmove apud la leono.

Sinjoro Vanek elprenas cigaron el sia poŝo, lekas ties lankon, por ke regluiĝu deiĝanta, bruna folio, li ekbruligas ĝin kaj diras fumante.

– Estas agrable al mia mastro, li partoprenas leonĉasadon. Li estas vera globvojaĝanto. Nur treege kaprica. Li timzorgas pri siaj mebloj kaj havaĵoj tiel, li postulas tion konstante, ke mi kontrolu ĉiun ĉambron, la seruron de la pordoj, kvazaŭ iu manĝus liajn havaĵojn… Ĉu vi kuŝas komforte tie?… Sciu, mia avino estis tia. Se ne estis gasto ĉe ni, estis permesate nur stari en la salono, por ke ni ne difektu la ŝirmtegaĵon sur la seĝoj. Li tremas, ke eble mi enlasos luanton ĉi tien, aŭ mi lasos malfermita pordon, mi ne fermos bone la fenestrojn, tial li skribas longajn leterojn konstante, kaj li trudas kaj insistas demandojn kaj similajn… Nun mi demandas vin, kiel saĝan homon, vi ja estas verkisto: kio estas interesa por vi en tio, se la filo de la lavistino – mi rekonas, ke li estas gangstero, sendube – batrompas la fenestrojn ie! Tiam li ekzakte skribas kaj demandadas min, kiu fenestro rompiĝis, ĉu eble iu estis malfemita iu fenestro sur la etaĝo, sed tie kompreneble, nur mi loĝas. Mi do skribis al li, ke oni ja devas malfermi la fenestrojn kelkfoje, se estas varme?! Tiam li reskribis, kiu sentas varmon kaj kial? Mi respondis tion, ke nun ĉiu sentas varmon, ĉar printempiĝis. Tiam li skribis tre kolere, ke mi ne informas lin bone! Mi tuj iri en ĉiun ĉambron de la domo, kaj mi skribu precizan kaj detalan raporton pri ĉio. Tiam mi sendis al li inventaron. Vi povas imagi, mi estas sperta pri tio. Ĝi estis preciza, bona inventaro. Mi notis ankaŭ la ratojn, kun demandosignoj, ĉar mi ne povis kalkuli ilin. Ĉu vi pensas, ke li ĝojis pro tiu inventaro? Tute ne! Li skribis kolran respondon, se mi malfermos eĉ unu ĉambron, aŭ mi enlasos iun en la donon, mi tuj informu lin, cetere okazos io kaj tio. De tiam mi malfermas nek unu ĉambron! Mi dormas sur sokloj. Ĉar li bolas kaj krevas en Saharo, kiel frenezulo. Li koleriĝas, kiel raketo. Dume mi en mia etaĝa ĉambro, al kiu vere neniu havas komunan, mi devas ludoni ĝin, ĉar mi havas nenion por manĝi. Sed mi ne kuraĝas malfermi eĉ unu ĉambron, ĉar li, kiel frenezulo skribas, se mi malfermos nur unu ĉambron, mi tuj skribu tion al li… Mi devas dormis sur sokloj, en societo de statuoj kaj suspektinduloj. En la azilejo de senmoraliĝintaj homoj. Sed mi ne malfermas ĉambron… Ĉu vi vere kuŝas komforte? Mi tre ĝojas, ke vi sentas vin tiel hejmece…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Sinjoro Vanek en Parizo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Sinjoro Vanek en Parizo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Sinjoro Vanek en Parizo»

Обсуждение, отзывы о книге «Sinjoro Vanek en Parizo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x