Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Bill Teksaso, la temerarulo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Bill Teksaso, la temerarulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Bill Teksaso, la temerarulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Bill Teksaso, la temerarulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Kiel mi atingos la terenon de la indianoj tra la kampaj vojoj?

— Estas plej bone trairi ĉe la Ŝtono Luna, ĝi estas tre malalta monto, ĝuste ĉe la komenco de la Roka Montaro…

Dankon…

Kiam ili forrajdis, Cashel elprenis sian pipon, turniĝis kaj promenetis al la arbaroj por kontroli la vojon. Li tute ne returniĝis. Ne estas homo tiu, kiu rabas alies edzinon. Eĉ tiam ne, se la koncernulo estas Bill Teksaso, la temerarulo…

Dume Bill kaj Edith forgalopis al la malproksimaj montoĉenoj de la Roka Montaro…

— Kion dirus tiu via amiko?

— Ni ricevis tre utilajn konsilojn de li. Ni nur atingu la Ŝtonon Lunan, senprobleme.

— Kial?… Ĉu eble la vojo estas danĝera?

— Denver Hill krucas nian vojon, kiu estas abomeninda urbo. Nur ĉasistoj loĝas tie. Ili estas orgojlaj, naŭzaj homoj.

— Kiom longe daŭras la vojo ĝis tie?

— Du tagojn.

— Sed ni ne havas manĝaĵon… AĈu eble vi havas amikon survoje…

— Bedaŭrinde, fidinda ne. Sed ni helpos nin… Mi havas karan konaton… Malnovan groton, supre, en la montoflanko… Bonega ideo! — li kriis subite, entuziasme.

— Kiel?

— Vi restos en la groto, kaj mi vizitos nokte iun mian iaman samklasanon en Denver Hill. Tiu donos manĝaĵon, ĉar mi estis lia hejma instuisto, kaj mia patro foje pruntedonis monon al lia onklino…

Liaj okuloj brilis denove. La knabino jam konis tiun brilon, kiam la knabo babiladis konfuze, kaj lin ekscitis jam freneza antaŭsento de alia, freneza entrepreno.

Tiam subite vekiĝas en li la “temerarulo”, kiu renversas senhezite la pacon de urboj kaj rajdas freneze, interbatadas, senpripense, gaje, preskaŭ kun ĝojo…

— Mi ne volas, ke vi faru tiaĵon…

— Pst! Mi disponas. Ni elgrimpos el la embaraso, ne timu…

Ili elvenis el inter la arboj. Alia incendio ekflagris malproksime en la nokto.

— Vidu… Kio brulas tie?

— Maljuna mormono loĝas tie, kiu aŭtune reiras al urbo Salt Lake, kaj li ekbruligas sian someran kabanon, kiu estas farita el kano, por ke ĝi ne donu azilejon al nekredantoj… Ni rapidu…

Ili galopis.

Tiun agon sur la lipoj de Bill Teksaso ne aperis moka rideto. Li vidis bone, ke proksimume la domo de la ŝaf-ĉefkuracisto povas esti tie, kie la flamoj flagras.

Li venas!

Noktomeze ili grimpis sur alian altaĵon. Rerigardinte de sur la monteto, malproksime, malantaŭ ili, denove ekflagris lumo de flamoj en la nokto, kun minaca brulo.

La domo de la vojkontrolisto Cashel brulis, tie…

Li venas, venas, venas” Bill Teksaso murmuris tion en si mem, dum li rigardis la malproksiman fajron, kaj malvarma angoro sidis sur lia brustokesto. Kiel la demono de la venĝo, la fajro kaj morto signalas lian vojon… tiel venas la Lordo.

34

La famo de la incendioj, viktimoj disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Ve al tiu, ki donas al Bill Teksaso glason da akvo, pecon da pano, ve al tiki, kiu parolas kun li, Ĉar la furioza morto sekvas lin: la Lordo!

Li galopis de mateno ĝis vespero kun rapideco, plej fotostreĉa, kaj ili diste evitis ĉiun farmbienon, kabanon, paŝtiston. Ili ne parolis pri tio, sed ankaŭ Edith sentis, ke la morto estas ĉekalkane, kaj ili povas atendi de neniu kompaton aŭ helpon. Ĉi regione oni opiniis bona kaj justa, se la Lordo mortigos Bill Teksason, kaj li reportos sian edzinon.

Ili daŭrigis la fortostreĉan galopadon sen manĝo kaj trinko. La virino kelkfoje ŝanceliĝis en la selo, kaj Bill blasfemis terure en si mem.

— Elseliĝu — li diris subite.

La monto ardis preskaŭ kun kretokolora paleco, ne malproksime de ili. Tial oni nomis ĝin Ŝtono Luna.

— Mi ankoraŭ povas rajdi… ni rapidu…

— Elseliĝu, se mi diras! Vi devas obei min!

— Ne…

Li brakumis la virinon kaj starigis el la selo sur la teron.

— Kion vi volas?… Ne ordonadu al mi! Venas… “Li” venas… mi sentas. Li estas sur nia spuro.

— Des pli gravas gardi vian malvarmsangon. Konduku vian ĉevalon tien, inter la salikojn, kaj atnedu. Baldaŭ mi estos ĉi tie. Mi havas aranĝendan aferon.

Li ligis la buŝon de la ĉevalo, por ke ĝi ne henetu. La virino forkondukis la beston, kaj Bill sekvis ŝin kun kovrilo. Li tiradis la ĝin sur la tero ziigzage por malaperigis la spuron de la ĉevalo. Poste li enseliĝis kaj forgalopis. La spuroj de la ĉevalo nun kondukos al la urbo, se iu sekvos tiujn.

Sed Bill ne eniris en urbon Denver Hill. Sur roka loko, kie la hufoj ne postlasis signojn, grandarke li rajdis al malproksima lumpunkto. Eble ia farmbieno estis tie…

Edith sidis inter la grand-frondaraj arboj, en la densejo kaj atendis. Ŝi vertiĝis pro la soifo kaj malsato. La laciga rajdado elĉerpis ŝin.

Kien ili rajdas kaj kiom longe? Estas sendube, ke la fato atingos ilin iun tagon. Kiel decidiĝinte, kiel kuraĝe, luktas tiu kanbo, nature entreprenante la prosrikbon de la pelita, rabia lupo, ĉekalkane kun rezolutaj sangohundoj…

— Kial? Li ja amas ŝin.

Pro boneco, pro honesto. Aŭ eble nur tial, ĉar li estas Bill Teksaso, la “temerarulo”, kiu defias ĉiun, ridas la morton alvizaĝe, kaj li superas tutan Arizonon…? Ĉu tial?

Eble ne tute. Li ja estas tiel tenera, delikatkonduta kaj ĝentila… Tre ĝentila…

Nek ŝi mem sciis, kial doloras ŝia koro. Ĉu ŝi pensas troo la ĝentilecon de homo… kiu estas simpla vagabondo…

Vagabondo!

Ne. Li ne estas ĉiutaga vagabondo. Li parolas elekteme. Li estas leginta aŭ instruita homo. Li diras ĉirkaŭfrazojn. Liaj movoj, maniero pruvas lian bonan edukitecon.

Proksimiĝis obtuza tamburado de hufoj de rapidantaj ĉevaloj…

Unue sola rajdisto galopis tien: kun bandaĝita kapo. Austin.

Ŝi klopodis eniĝi eĉ pli profunden inter la frondojn. La ĉevalo piedbatadis la teron maltrankvile. Si frapadis la kolon de la besto, brakumis tion por silentigi ĝin.

La rajdistoj nun alvenis al la vojforko. Ŝi ne elrigardis el inter la forndoj, sed ŝi aŭdis la voĉojn.

— Ĉu vi vidas spurojn en la mallumo?

— Malbone… Ĉi tie kelkaj hufpostsignoj kondukas plu al Denver Hill.

— Ni iru!

— Haltu! — kriis raŭka, malvarma voĉo.

La kor de Edith ĉesis bati por momento…

Ĝi estas ’Lia” voĉo!

— Mi rajdos kun Henry la Ĝiba al Denver Hill. Ankaŭ Bob veni kun ni. Se mi trovos ilin, Bob informos vin. Vi, iru plu sur la vojo al la Ŝtono Luna, ĝis la delto de la rivero Cocos. La plej mallonga vojo kondukas tien al Meksikio.

Ŝi aŭdis forgalopi la rajdantojn. Ŝi sidis inter la frondoj kun peza koro. Nun jam la morto iras antaŭ ili…

35

Austin, la sola rajdisto galopos rapide… Li ne kuraĝis renkonti sian ĉefon. Pli-malpli poste la Lordo perdos sian paciencon, kaj tiam kun tiu mirakla movo, kiam estas videbla nur la ekbrilo de la fajro, li mortigos lin. La fiulo! Kial li malamas lin? Ĉar li laboris por sia propra profito? Ridinde! Fine ja, se li estas rabisto…

Li atingis la silentan urbon. Senhomaj, mallarĝaj stratoj, ter- kaj unuetaĝaj domoj, en kiuj ankoraŭ ĉiu dormas… Kelkaj ĉasistoj galopis al la drinkejo el la direkto de la montoj. Li havis bonan ĉasakiraĵon. Nigra amaso reliafiĝis sur la unuĉevala ĉaro. Ili certe vekos la drinkejmastron por drinki je la sukceso.

Iu rajdisto ne irisas kun ili, aŭ eblas, ke li ankoraŭ havas aranĝendan aferon ie. Li disiĝas de la aliaj, kaj li rajdas renkonta al la rabisto.

— Alo! Austin! — li krias, ekvidinte lin.

— Teddy!.. He!

— Kion vi serĉas ĉi tie? Denver Hill ne estas bona loko por tiaspeculo, kiel vi…

— Kial? Ĉu eble vi scias ion pri mi?

Teddy eklevis sian ŝultron.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo»

Обсуждение, отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x