Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Bill Teksaso, la temerarulo
- Автор:
- Жанр:
- Год:2002
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Bill Teksaso, la temerarulo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Bill Teksaso, la temerarulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Bill Teksaso, la temerarulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Bill Teksaso, la temerarulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ili povis fuĝi nur al Kindlow — diris la ĝibulo — , ĉar alidirekten ne estas vojo, escepte Connicted-on, kien la fripono certe ne kuraĝis reveni.
— Ĉu l fervojo? — montris Grunner al la malproksima taluso.
— Ba! Oni traserĉas ĉiun vagonon, veturantan Orienten, ne lasante forfuĝi la murdiston. Li morigis la junan fratinon kaj la amikojn de la gubernatoro…
— Austin faris tion — murmuris Gunner.
— Sed oni ne scias tion.
Ili staris senkonsile dum kelkaj sekundoj. Estintus vere stulta provado sidi en trajnon, ekveturonta Orienten, aŭ reveni al Connicted, reserĉate kun tia krimo.
— Li povis ekvoji nur al Kindlow, se li volas atingi Orienten tra la Blua Montaro.
— Jes… Sed mi opinias, ke tiu ulo estas pli saĝa, ol vi… Egale, restas nenio alia por ni, ol iri en Kindlow-on.
— Rigardu tien! — diris la ĝibulo, kaj li montris ion kun etendita brako.
Ili rigardis tien… Trans la montetdeklivo iu mansvingis al ili de sur telegrafstango.
— Ĉu li estus Austin?
La rigidaj okuloj de la Lordo direktiĝis kelkajn sekundojn senmove al la paliso. Poste li diris:
— Bob volas ion. Ni iru…
Kiam ili atingis tien, la grandkapa junulo jam rapidis antaŭ ilin, kun sia pigra, pezmova irmariero, kondukante ĉevalon.
— Kio kazis, Bob? — demandis Gunner.
— Iu tranĉis la draton… Iu tranĉis ĝin… Spuroj videbliĝas… Sur la humida grundo… Tien…
Li montris al la taluso.
— Ĉu ili amen provis fuĝi per trajno? — miris la ĝibulo.
— Sed kiel ili tranĉis la draton — cerbumis la Lordo. — Oni ja povas telegrafi ankaŭ el Kindlow, se la cilkuleron Orienten… Hm… Kio do ĝi estas…
Li sekvis la piedsignojn kaj atingis la alian stangon.
— Interese… Li detranĉis la draton, sed tial, ĉar li bezonis ĝin por io… Li pinĉis ankaŭ ties alian finon, kaj…li kunportis ĝin… Kial?
Gunner frapis sur sian frunton:
— Kornulo la Sovaĝa… Tie loĝas ekstravaganca vagabondo, kiu ŝtelas ĉiuspecajn dratoj. Aŭ li estis…
— Aŭ ili kaŝiĝis ĉe li, kunportante donacon… Ni iru al Kornulo la Sovaĝa!
Nun jam ili galopis tiel, kiel sangohundoj, kiam la vento blovas al ili la odoron de la pelita ĉasaĵo. Post nelonge ili staris ĉe la oblikviĝinta ŝarĝvagono.
La Lordo kuris avane, en la mano kun revolvero. La aliaj sekvis lin.
— La birdetoj forflugis — diris la ĝibulo. — Ili veni ĉi tien de la forĝisto, tio certas…
— Ĉu de tie ĉi…?
Kelkaj spuroj kondukis al la taluso sur la malseka grundo. La Lordo sekvis la premsignojn de la botoj.
Li observadis longe, glitante surgenue inter la ŝtonoj. Li ektuŝis ion per sia mano.
— Oleo — li kriis malsupren. — Oni oleis ion ĉi tie.
— Drezino! Ili veturis al Kindlow per drezino… Je mia Dio ĝi ne estas malbona ideo.
La lordo fiksrigardis la relojn kaj eklevis sian ŝultron.
— Sed la ole-spuroj kundukas al Connicted.
Neniu komprenis tion. Ariĝinte sur la remparo, ili rigardis la relojn, sekvante la ole-makulojn videblajn tie kaj ĉi tie, ĉar irinte plu, aperis nove-denove po unu guto da oleo, estis sendube, ke ili fuĝis al Connicted per la drezino.
— Bob! Rajdu al Kindlow — diris la Lordo . — Informu Gorilon, ke ni estas en Connicted, ni atendas lin ĉe la Cervonutrigejo, aŭ li ricevos mesaĝon.
La knabo forgalopis. La Lordo rajdis plu kun siaj homoj laŭ la fervojo, kaj post duonhoro ili trovis en la kota, malmola grundo tiun pligdofeltitan parton, kie la fuĝintoj kuris de sur la taluso, senpera antaŭ Connicted.
— La ulo kazŭzas multe da laboro al ni, tio certas. — Viŝis Gunner sian frunton. — Estas freneza ideo reveni al Connicted.
— Sed saĝa! Tie li povas esti certa, ke neniu serĉas ilin tie.
— Sed li eraris — diris la Lordo , obtuze, kvazaŭ terbulo estus falinta sur ĉerkon…
30
— Ni evitos Pomac-on, kaj ni iros Suden tra la montpasejo Malgranda Urso — diris Bill al siaj du amikoj, enseliĝante. Ankaŭ Edith surĉevaliĝis.
— Nur rapide. Kaj… se venos homoj… nu, iu el vi kaŝiĝu — diris Kornulo la Sovaĝa — ĉar nun vi aspektas ĝuste tiel, kiel oni priskribis vin en la cirkulero.
— Mi sendos la prezon de la ĉevaloj el Meksikio — diris la virino
— Ĝi ne gravas — murmuris Buldog — , tio ne estas urĝa. Mi donis por tiuj dudek tabulojn al la ĉarpentisto, kiu tegas ankaŭ tegmentojn, kaj li uzos ilin por tiu celo…
— Ĉu vi disiĝis de tiom da tabuloj?
— Ili estas tute superfluaj — li respondis
— Kial? — demandis la kanbino, sed Bill interrompis rapide:
— Li ĉesigis la kolektadon dum siaj maljunaj tagoj… Dio benu vin, maljuna rabisto… Ni iru, Edith.
— Se ni ne renkontiĝus…
— Superfluas nun dankegadi — diris Kornulo la Sovaĝa. — Rapidu!
— Ni ekiru!
Ili klopodis galopi rapide tra herbejoj. La suno jam subiris duone, kaj de malproksime videbliĝis ĉi tien la malgranda domaro de la najbara vilaĝo, naĝanta en ruĝa lumo.
— Nun kine ni iros…?
— En Meksikion!
— Ĉu vi pensas, ke tie ni estos en sekureco… de “Li?”
— Tie vi suriros ŝipon kaj forvojaĝos al Nov-Jorko, kie oni povas amuziĝi unuarange. Vizitu la distrejon Metropolo en la strato — ro 77, kaj apelaciu min…
— Ĉu vi ne venos?
— Ne. Kial?
Ili silentis. La montetoj iom post iom kovris la polvan, enuan panoramon de Connicted. Ili ne sentis la danĝeron. Neniu vagadas ĉi tie. Nek vojo, nek pado; malplena savano etendiĝas en la senfinon. La persekutantoj ankoraŭ ne povas estis sur ilia spuro. En la sudokcidenta regiono de Connicted ofte vagadas neniu alia dum semajnoj, nur kojotoj kaj grizaj lupoj, kaŝiĝantaj en la marĉo, venintaj el la montoj.
— Vi… Kion faros — demandis Edith post mallonga pensado — , se ni estos en sekureco?
— Mi ankoraŭ ne scias. Eblas, ke mi pentros pejzaĝbildojn, aŭ mi dungiĝos la ĉiovendisto, kiel komizo…
— Kial vi preteras ĉiun konkretan respondon per ŝerco? Mi pensis, ke ni estas bonaj amikoj.
— Jes… Ŝajnas, ke kelkfoje ni estis je la dispono unu de la alia en iuj aferoj…
— Kaj se… ripetiĝus tiu situacio, ĉu vi farus denove, ke vi alfrontus “Lin” pro mi, kaj fine la tutan mondon?
Ŝi ektiris la bridon kaj turniĝis vid-al-vide al la viro. Ilia vojo kondukis tra sovaĝaj arboj kun senorda arbokrono, sur densa, malseka grundo, kie la herboj kaj la sarkindaĵoj, la dise kreskintaj plantaĉoj tuŝis la ventron de la ĉevaloj. Bill rigardis sur ŝin ridetante. Por momento lia rigardo forvagis de sur la vizaĝo de Edith al la malproksimaj steloj, kaj li estis tia, kiel ia somnambulo, stanga adoranto de la ĉielo.
— Kial vi ne respondas? Ĉu vi farus ankoraŭfoje ĉion ĉi por mi, nun, kiam vi jam scias, kio estas tio, kian malagrablaĵon mi venigis sur vin?!
— Estu trankvila, kara Edith. Bill Teksaso ankoraŭ neniam konsideradis la konsekvencojn, ĉar li opinias, ke nur turpaj maljunuloj faras tiaĵon. Krome, se mi volus morti, kiel altaĝa kapitalisto, tiam mi ne vagadus konstante en tiu ĉi regiono, kie jam tiom da junuloj mortis junaĝe, kaj tre malofte pro pulmito. Trie, se tiel delikata, kara virino, kiel vi baraktas inter la ungejoj de ia fripono, tiam mi devas interveni, eĉ se okazos al mi malagrablaĵo, sed tio ne povas okazi, ke rigardinte en spegulon, mi vidu sinjoron malestime, kiu staras vid-alvide al mi… Kaj nun estus bone rapidi.
Tial li diris ĝin, ĉar super la ŝultroj de la virino aperis ruĝa lumo el la direkto de la montetoj, kiuj kovris Connicte-on…
Ĝi estis lumo de fajro!
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.