Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Bill Teksaso, la temerarulo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Bill Teksaso, la temerarulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Bill Teksaso, la temerarulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Bill Teksaso, la temerarulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Edith kaŭris en la proksimo kaj observis la vizaĝon de la knabo. Li eĉ nun estis ĝuste tiel gaja kaj adoleska, kiel cetere, nur liaj okuloj fermiĝis iafoje longe, lace. La vulpo-hundosimilaj iom pinta nazo kaj mentono, tiuj kelkaj lentugoj ĉirkaŭ liaj brilanta, nigraj okuloj esprimis ruzecon, facilanimecon kaj bonecon.

Jes. Ĝi estas la ŝajna impreso. Sed kio estas la realo? Kio pelas lin sur la landvojo? Post kiaj antaŭaĵoj li kapablas ŝteli ĉevalojn en okazo de bezono?

— Unuavice mi ne ŝtelis, duavice morgaŭ mi resendos tiujn al ĝiaj mastroj — li diris mallaŭte.

Edith turnis sin timiĝinte al la kaŭbojo.

— Kiel vi scias…

— Ke vi pensis tion? Mi povus aserti, ke mi estas magiisto, kaj nur pro supraĵemo mi ne portas neĝe blankan barbon, ĝiszonan. Sed mi ne trompas vin. Dum mi rostis la viandon, mi sentis, ke vi rigardas sur min. Kaj nun viaj okuloj vagis al la paŝtiĝanta ĉevalo. Verŝajne trankviligus vin, se honesta ĝentlemano estus tiu, kiu intervenis en vian vivon tiel subite.

— Kaj se ĝi estus tiel… Se mi estus scivola, kiu vi estas?

— Tio estus ĝena… Mi rimarkas, ĝis nun nur oficialaj instancoj distingis min per ilia afabla interesiĝo…

— Ĉu vi volas diri tion, ke vi ne estas honesta homo?

— Nu… Tio estas tre vastasenca nocio…

— Respondu sincere! Mi ne rajtas interesiĝi, sed mi sentas, ke vi ne prenos, kiel ofendon, se mi faros tion. Kial vi vagabondas? Ĉu vi havas ian kulpon?

Bill klinis sian kapon profunde kaj ĝemis.

— Jes…

— Kio?

— Mi forgesis kunporti panon.

Edit ĵetis sian ĉapelon sur la teron kolere.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne travidas viajn ŝercojn? Vi kaŝiĝas konstante en la artefarita nebulo de la stultaĵoj! Vi kondutas tiel, kvazaŭ vi estus babilema, kaj vi ne estas tiu.

— Ĉu vi manĝas aŭ ne?

Edith manĝis el la viando, poste ŝi kuŝis dorsen, apogis sian nukon per la manoj kaj rigardis la stelojn.

Bill cigaredis en la proksimo, li sidis sur kurcitaj kruroj, kiel ia fidela Sankt-Bernad-monta hundo apud la infano, konfidita por gardi lin.. Estis bela, sennuba nokto.

La virino silentis. Amareta fumodoro ondruliĝis el la malproksimo, ĉiam pli dense.

— Ĉu “Li”?… — demandis Edith. — Ĉu vi scias ion pri Li?

— Jes… Li sendis du siajn homojn post min. Mi drinkakdis kun ili…

— Bonvolu… ne ŝerci.

— Je mia honorvorto… Ili pagis la ĝinon. Ili estas afablaj ĝentlemanoj. Mi iris promeni kun iu. Li diris, ke la vundo de la Lordo ne estas grava!

— Ĉu “Li” estas sur nia spuro?

La rebrilo de la ardaĵo ektremis sur la vizaĝo de Bill, kaj malvarmo trakuris lin, malrapida, paraliza fluo, kiu tolporis lin, kiam li tenis ŝargitan revolveron en la mano. Kio ĝi estas?

Li timas! Li timas la Lord -on, la mortintajn, sendirektajn, emajlajn okulojn, lian rigidan, palan vizaĝon… Kio okazos, se li atingos ilin? Se ili staros vid-al-vide?

— Vi ne respondis, Bill… Ĉu “li” estas en la proksimo?

— Ne.

— Kiuj do estas la persekutantoj? Kial ili pelas vin?

— La loĝantoj de Connicte pro rabmurdo kaj ŝtelo de ĉevaloj. La akuzo de la rabmurdo ne estas vera, sed oni pendumos min, antaŭ ol mi povu pruvi mian senkulpecon, la ŝtelo de la ĉevaloj estas vera, sed kompreneble mi resendos la du bestojn morgaŭ.

— Pri kia… rabmurdo oni suspektas vin?

— Ĉu tio gravas? Min ne interesus tio eĉ sekundon, se oni persekutus vin pro publike danĝera drinkemo. Mi scius eĉ sen pruvaĵo, ke la akuzo estas stultaĵo.

— Kio okazis… poste? Ĉu la du rabistoj atakis vin?…

— Ba?! Iu volis provoki min, sed mi apelaciis al liaj bonaj sentoj efike… La alia pruviĝis pli insida, kaj sendis la tutan urbon kontraŭ mi, sed cetere estas nenia problemo, la tuto estas nur mokincito, kaj fine ni ridos bone…

Tiom da konvinka gajeco sonoris el lia voĉo, ke Edith trankviliĝis iomete.

— Kion ni faros nun? — ŝi demandis.

— Mi havas pretan planon. Vi dormos, kaj mi riparos la selojn…

— Bonvolu — ŝi petegis — paroli serioze kun mi…

— Serioze tio estas mia plano. Nek mi scias pli multe. Mi klopodas iri Orienten, kaj se eblas, ni trompos la knabojn, kio ne estos malfacili, ĉar neniu estas geniulo. Pleje gravas, ke vi nun dormu kelkajn horojn.

— Ĉu oni persekutis vin postagmeze…?

— Nu… ni nur kaptoludis. Mi disiĝis de ili en bona homoro, kaj subite ili ekpersekutis min. De sur frakseno mi promenis sur la tegmenton de la banko, baldaŭ mi vizitis kelkajn domtegmentojn, poste mi pruteprenis la pli bonan ĉevalon de la ŝerifo… jen tiu ĝi estas… Bedaŭrinde, la bona homo ĝuste tiam ne estis hejme, ia fripono persekutis min sur la domtegmentoj, sed mi skribis mesaĝon al li en la kamentubon, mi esperas, ke li trovis ĝin.. Tiam mi rajdis ĉien, kiam ili perdis miajn spurojn, mi vizitis mian konatinon, kiu ĉi-momente ne volas dormi. Tio okazis.

Edith ridis. Vane. Tiu homo kun groteska vizaĝo povas ridigi ŝin en la plej amaraj momentoj.

— Tio estas la plej granda problemo ĉe vi, ke iun tagon vi cerbumadas pri tio, kio okazos morgaŭ. Ĝi estas azenaĵo. Vivu por la hodiaŭa tago, kaj vi dormos bone. Agrabla duonhoro valoras pli multe, ol jaro, pasigita en Venecio por aliulo. Sed ĝi estas grava afero, ĉar la nuptovojaĝantoj vizitas tien en la filmoj. Nun fermu bele viajn okulojn, kaj mi rakontos ion, por ke vi ekdormu.

Iom post iom ŝiaj palpebroj peziĝis, kaj ĝemante ŝi liberiĝis de la sinistraj sentoj. La voĉo de la knabo estis dormemiga, monotona, trankviliga, kvazaŭ li lulus dormeman infanon, fabelante.

— Ĉu estis, ĉu ne estis, mi havis ie aĝan onklinon, kiu estis la bofratino de la duonfrato de mia patro, kaj ŝi miksis sin en la parolon de aliaj… Tiu virino loĝis en Bostono kaj vendis birdonutraĵojn. Tio estis la malpli granda problemo. Sed ŝi timis konstante, ke ŝi malsatmortos dum ŝiaj maljunaj tagoj, kio jam estas sufiĉa antaŭsento al tio, ke komercistino de birdonutraĵoj ĝemadu nokte. Fine ŝi vendis la enspezon por malalta, sed certa dumviva rento. Ŝi estis feliĉa kaj trankvila kaj iris en la bankon kun ĝojo por elpreni la unuan partopagon de la rento, sed bedaŭrinde, sed societo, konsistanta el senkarakteraj homoj, decidis prirabi la bankon tiun tagon, kaj maltrafinta kuglo de revolvero mortigis la kompatindan onklinon. Tio estas la instruo el tiu familia historio, ke la mono ne certigas niajn maljunajn tagojn, se restos nur la duono de la dumviva rento: la rento. Ankaŭ la vivo estas tre grava faktoro. La alia konkludo estas tio, ke laŭeble dum rabado ni ne restadu en bankoj, ĉar la banditoj estas morozaj homoj, kaj kelkaj kugloj de pistolo povas kaŭzi neantaŭvideblajn komplikaĵojn en nia organismo. La tria instruo…

Li jam ne povis rakonti la trian instruon, ĉar Edith dormis profunde.

23

— Kiu vidis tion?

— La helpisto de la forĝisto el malproksima fenestro.

— Kiel ĝi okazis?

— Nu — komencis Austin heziteme, ĉar li ĉiam estis embarasita, kiam la Lordo levis demandojn al li — la ulo iris kun Pete. Atinginte malantaŭ la domon, ili retropaŝadis vizaĝo-al-vizaĝo, ili iris proksimume dudek paŝojn, kiam Pete elprenis sian pistolon kaj pafis. La seruristo asertas, ke li vidis klare la manon de Bill Teksaso, ĝi ne estis proksime al sia revolverzono, tamen kvazaŭ li estus pafinta momenton pli frue. Pete falis, la ulo metis sian manon sur la ŝultron. Poste li prenis la havaĵon de Pete, eklevis sian sombreron kaj foriris.

— Kial vi ne estis tie? — demandis la Lordo, turniĝante rekte al li, sed lia rigardo vagis ie surper la kapo de Austin.

— Tiu temerarulo, diablo scias kiel, sed li akiris la simpation de ĉiu gasto. Li faris tion ankaŭ ĉe Bulkin. Li fiagitis kontraŭ mi, kaj dek homoj ĉirkaŭis min, kiam li foriris kun Pete…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo»

Обсуждение, отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x