Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Bill Teksaso, la temerarulo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Bill Teksaso, la temerarulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Bill Teksaso, la temerarulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Bill Teksaso, la temerarulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Antaŭen… Ne timu… Infanaĵo estas la tuto. Hopla!

Li ekbatis denove la ĉevalon forte, la virino fermis siajn okulojn timiĝinte, dume la besto prenis elanon.

Ŝi preskaŭ falis super la kapo de la stalono, kiel ili ekimperis malsupren… La du bestoj kelkfoje kuntuŝiĝis, pubruis ilia korpo, ekhenis, kaj spirblovis terure. La tero kuris sub ili forviŝiĝinte. Ĉiu sekundo povis kaŭzi ilian kolorompon.

Dornaj arbusto, sekiĝintaj veproj krakis rompiĝante, ŝtonoj ruliĝis, kaj la tero kuris sub ili, kiel furioza muntadbendo.

Edith fermis siajn okuloj, tiel timiga, terura galopado ĝi estis, malsupren, sur la kruta deklivo de la montetflanko… Nun aŭdiĝis klako, timiĝinta ekheno, la ĉevalo stumblas, ekrotaciiĝas sur la pado, kaj malvarma juktiklo de morta falo kunpremas la koron de la virino…

Ŝi elflugas el la selo!..

Ŝi sentas nur tion, ke mano kaptas lin je la brako per dura pemo. Ŝi pendas en la aero sekundon, poste ŝi reskuiĝis antaŭ Bill-on, en la selon de la galopanta ĉevalo.

— Ĝi estis bela akrobataĵo — diris la kaŭbojo entuziasme — , ni rikoltus sukceson ankaŭ en cirko, sed nun ni rapidu, ĉar la knaboj tre rapide venas.

La ĉevalo de Edith galopis malproksime antaŭ ili, ĉe la fino de la deklivo, kun selo flankenŝoviĝinta.

— Haho!.. Ni alvenis.

Ili rajdis sur ebenejo, sur malbenita vepra, sekiĝinta prerio, al la rivero.

— Ili ja… atingos nin… Kun duobla ŝarĝo… Elseligu min… ili ne batos min…

— Silentu, knabino… Hop!.. Diablo forportu la celpafistojn… Ne timu, kaj ne babilaĉu… Hu…! Ĉu ili jam revenis?! Posttagmeze mi tromplogis ilin preskaŭ ĝis Kinglow…

Li adresis tiun lastan rimarkon al fajrostrio, alvenanta el la nigra grupo.

Oni persekutis ilin ankaŭ el flanka direkto! Malantaŭ ili kun iom malpli granda elano, sed per samritma rapideco venis la persekutantoj. Kaj, el dekstra direkto, kie la sekiĝinta prerio finiĝis ĉe arbaro, proksimiĝis la grupo de novaj persekutantoj… Klare aŭdiĝiis voĉo de viro:

— Fermu ilian vojon, al la rivero!..

— Nun fermu viajn okulojn, kaj kroĉiĝu forte… — flustri Bill en ŝian orelon. La virino obeis maŝine. Bill rompis la enacan vergon, sed tiel, ke gi restu en unu peco, ĝi pendaĉis nur kurbiĝinte, poste li ekbatis la kapon per ĝi tutforte, unu-, du-, trifoje. La pendanta parto de la rompita verto frapiĝis en la vizaĝon, okulojn de la besto tra la frunto de la ĉevalo. Ĝi ekimpetis sur la vojo kun timiĝinta heno…

Bill premis la ĉevalon kun femuroj, manoj kaj genuoj, la knabino sentis laŭ la malregulaj eksaltegoj, ke ili sidas sur senbridiĝinta besto, kaj ŝi kroĉiĝis al la selo, streĉinte sian ĉiun forton… Kvazaŭ venus de malproksime, aŭdiĝis tiel la knaloj, la pejzaĝo forviŝiĝis ĉirkaŭ ŝi, kiel li malfermis siajn okulojn por sekundo…

Timiĝinte ŝi malfermis tiujn denove. Ŝia kapo batiĝis konstante al la ŝultro de la viro. Ŝi alpremis ĝin tien, kio trankviligis ŝin… Sed kiel mola estas lia ŝultro, kvazaŭ ĝi estus remburita… Sankta Dio! Ĝi estas bandaĝo… La viro jam anticipe vundiĝis, kaj li galopas nun tiel…

— Vi… a… ŝult… ro… — ŝi balbutaĉis kun interfrapiĝantaj lipoj, mordante la vortojn.

— Silentu!

Ŝi eksulentis. Ŝi kroĉiĝis al la ŝultro de Bill Teksaso kun malfermitaj okuloj, kunpreminte siajn dentojn…

La persekutatnoj postrestis en granda distanco, sed ŝajnis neeble saviĝi. La ĉevalo kuris kun duobla ŝarĝo, antaŭ ili estis la rivero, dekstre la monto, maldekstre kaj malantaŭe la persekutantoj…

— Nun mi saltos el la selo! Vidu, tie estas la alia ĉevalo, ni bezonas tiun. Ekgalopu al la akvo, kaj provu tranaĝi tion… Elingigu viajn piedoj envadonte la riveron…

Antaŭ ol ŝi povintus respondi, la viro jam desaltis. La senmastra ĉevalo galopetis en la proksimo, kaj lontane la persekutantoj klopodis atingi la fuĝantojn.

Bill kaptis la buŝferon de la ĉevalo, sed li ne saltis sur ĝin. Li glitis rapide inter la arbustojn. Poste… kvazaŭ lampiroj brilus tie kaj ĉi tie, kien li iras. Post kelkaj sekundo li enseliĝis, la kugloj de la danĝere proksimiĝantaj persekutantoj siblis preter li… Li galopis al la rivero ventorapide…

…La knabino saltis kun la ĉevalo en la riveron jam unu sekundon pli frue… Akvo ŝpruciĝis alten, simile al akvofalo, kovrinte la ĉevalon kaj ties rajdantinon, poste la rivero fermiĝis super ili, kaj ŝi sufokiĝadis.. Sed konata, dura mano ekprenis ŝian nukon kaj levis, levis…

Aero…!

En la pala lunlumo, penetranta tra la nuboj ŝi ekvidis la kapon de la ĉevalo kun vastiĝintaj naztruoj, kun timiĝintaj, elstrariĝantaj okuloj…

— Tranaĝu la riveron! — kriegas Bill apud ŝi. — Ĝi ne estas danĝera…

— Estu trankvila… mi naĝas… bone…

Ŝi naĝis rapide, movante siajn brakojn grandarke…

La rivero ne estis larĝa, post cent metroj ŝiaj piedoj atingis la grundon kaj elvadis. Ne malproksime de ŝi, la ĉevalo ĵus saltis sur la bordon. Ĝi skuis sin. La ventrozono subite ŝiriĝis, la selo falis. Edith haltis sur la bordo ŝanceliĝante. Kie estas Bill? Fine ŝi ekvidis lin en la pala lunlumo, kiel Bill grimpas sur la bordon. Li renaĝis! Li skuas sin, rikanas kaj elprenas cigardon. Poste li ekbruligas ĝin!

— Ĝi estas bona, ĉu ne? Mi povas naĝi trankvile, kaj nenio malsekiĝas, ĉar kartludinte en San-Francisko kun bonŝanco, mi gajnas akvorezistan, gumzipan talizonon, kia ĝi estas…

— Rapidu… la selo deŝiriĝis… Ni devas fuĝi… oni ja atingos nin.

— Diablo fuĝu. Ĝi jam tedas min ĝis gorĝo. Venu, ni eksidos ripozi…

Kaj li kaŭriĝis.

— Sed ili ja venas…

— Ili ne venas…

…Fine! La latenta fajro ekflamis! La prerio brulas!.. La persekutantoj ankoraŭ ne atingis la riveron. Ili haltigis siajn ĉevalojn timiĝinte kaj eskapis panike de antaŭ la fajro, proksimiĝanta el la direkto de la bordo. Supren al la monto, sed rapide…

— Ĉu vi…?

— Jes. Mi salutis ilin per lumigo… Mi diris al vi, se vi eltenos dudek minutojn, tiam ni saviĝos. Vi obeis, kaj nun jen estas la premio… Jam antaŭtagmeze mi aŭdis, ke oni volas ekbruligi tiun sekiĝintan preion. Tial mi rapidis ĉi-direkten. Mi kaŭzis nur tiun problemon, ke la flamoj liberigos la kultiveblan agron unu tagon pli frue, de tiu multe da sarkindaĵoj. Kaj niaj amikoj devas travadi la riveron ie ĉe la supra itinero, rajdante tra la monteto, perdinte tiel duonhoron pro la evitvojo… Dum tiu tempo ni jam estos en sekura loko.

Post unu horo, farinte grandan ĉirkaŭvojon, sur ŝtona, roka grundo, por ne postlasi spurojn, ili atingis kvietan montetdeklivon.

— Ĉi-supre, inter la arboj vi povas dormi trankvile ĝis aŭroro. Oni ne trovos nin. Cetere mi ekvidus ilin jam de malproksime sur la ebenejo, el la alto.

La knabino sekvis lin obeeme. Kiel ili iris pli supren, estis bone videbla la flamanta prerio sur la alia bordo de la rivero… Velkintaj herboj, sekiĝintaj, dornaj abrustoj, putrintaj veproj avide transprens la fajron un de la alia, kaj mareta fomodoro ŝvebis surper la ebenejo al la fuĝantoj…

— Bonvolu uŝiĝi, kaj ni ripozu… Ni meritas tion.

— Vi vundiĝis je la ŝultro…

— Ba, negravas…

— Mi sentis… ĝi estas bandaĝita.

— Absolute ne. La vestaĵo estis vasta, kiam mi aĉetis, tial mi remburis ĝin… Mi havas malbenite vantan naturon. Li ekstaris, alportis lignon kaj faris grandan fajron. La knabino frostotremis en la aŭgusta nokto kaj ĝuis la varmon…

— Nun mi zorgos pri manĝaĵo, cetere vi devus pasigi ankoraŭ du tagojn sen manĝo, kaj mi ne ŝatus, se vi tro maldikiĝus.

La fajro flagris timige sur la alia bordo, disvastiĝante sur ĉiam pli granda tereno. Bill, el la akvorezista sako, simila al abundo-korno, elprenis viandopecon kaj pikis ĝin sur pintigitan batoneton. Li dediĉis grandan atenton al la vidando, dum li tenis ĝin super la fajro. Kelkfoje li turnis la lingeton, por ke la flamo rostu ĝin egale.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo»

Обсуждение, отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x