Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Bill Teksaso, la temerarulo
- Автор:
- Жанр:
- Год:2002
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Bill Teksaso, la temerarulo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Bill Teksaso, la temerarulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Bill Teksaso, la temerarulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Bill Teksaso, la temerarulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Diru tion al la Lordo — respondis Austin moke. — Mi opinias, ke plej volonte li elskrapus tiun knabon el la ŝlimo de la rivero kaj revivigus lin, nur tial, ke li mortigu lin.
Pete rulumis cigaredon.
— Mi ŝatus sciis nur tion, kiu estas tiu virino, pri kiu li diris, ke ŝi estas lia edzino.
Bovoj aperis sur la kampo malproksime. La rabistoj prepariĝis por ekiri.
— Domaĝe, ke kapute al la ebleco, valoranta dek mil dolarojn… — resumis Pete la finrezulton.
— Vi ankoraŭ povas akiri la dek mil dolarojn… — diris iu malantaŭ ili.
La Lordo staris tie.
17
Ili forfuĝis — li daŭrigis trankvile kaj rigardis ien malproksimen.
— Ĉu vi ne vidis ĝin tie en la rivero? — demandis Gunner.
— Mi vidis. Mi estis malsupre. Mi venas de tie.
Nur nun okulfrapis al la rabistoj, ke la Lordo estis kovrita de koto kaj polvo. Lia vizaĝo iom enkaviĝis kaj estis pala, sed cetere li staris sur sia loko kun tiel rekta, ĝena senmoveco, kiel alifoje.
— Ĉu vi estis malsupre?
— Jes. Mi rigardis la ĉevalon. Fingrodikaj strioj estas sur ties haŭto. Iu batis ĝi per la prenilo de la vipo. Ĝi eblas nur tiel, ke iu pelis la ĉevalon al la abismo. Verŝajne, li descendigis la virinon anticipe, kaj li desaltis en la lasta momento.
— Do…?
— Ili vivas…
Li eksidis kaj verŝis kafon por si.
— Nun mi dormos unu horon — li diris. — Poste ni ekpersekutos ilin.
— Kien ili povis iri?…
— Kompreneble al Oriento. Du homoj ekiru al Connicted. Viro kaj virino estas sufiĉe okulfrapaj por rimarki, se iu vidis ilin sur la landvojo.
Austin kaj Pete enseliĝis.
La Lordo eltrinkis la kafon rapide, poste li kuŝiĝis kaj ekdormis.
18
Pete, kiun la ebleco de la dek mil dolaroj preskaŭ reanimis, instigis la ĉevalon galopi rapide.
— Rigardu tien — montris Austin al la taluso. Ŝarĝtrajno ĵus preteriris ilinkun malrapida skuiĝado.
Pete komprenis:
— Se ili grimpis sur trajnon, tiam estos malfacile atingi ilin. Kvankam tio ne estas simpla afero en societo de virino.
Ili spronis la ĉevalojn galopi eĉ pli rapide por fari la grandan parton de la vojo, ĉar la tagmeze sunbrilo estos la plej varmega. Ili forlasis la urbon.
Ŝlimo, konsistanta el polvo kaj ŝvito, kovris ilin sub la perpendikle brilanta suno. Ankaŭ ilia akvo estis elĉerpiĝonta. Ili sciis bone, kie troviĝas la torento, ili povintus atingi ĝin per malgranda evitvojo, sed la monavido ne permesis malŝpari tempon por io ajn. Atinginte la fuĝantojn, unu pafo valoras kvin mil dolarojn pokape! Sed ili devis priparoli tion.
— Kio okazos, se ni trovos ilin? — demandis Austin.
Pete rikanis kruele.
— Vi ne estas tro sagaca, Austin.
— Ĉar ni rajdas kune, ni povus interkonsenti pri tio, kiu ajn el ni estingos la kandelon de la ulo, ni dividos la monon egale.. Tiel do ni ne devas konkuri unu kun la alia.
— Ni nur kunkuru…
— Ĉu vi ne volas dividi la monon egale?
— Ne. Mi fidas tion, ke mi scias pli multe, ol vi, mi havas pli bonajn okulojn, miaj manoj estas pli rapidaj…
— Ankaŭ tiel estas bone. Sed mi pensas, ke ni devus ripozi dum la suno kulminas, ĉar estas terura varmo.
— Ripozu, se vi volas. Mi daŭrigos la vojon volonte eĉ sola — respondis Pete, kaj li spronis sian ĉevalon.
— Tion jam ne!
Ili galopis rapide en la bruliga varmego. Tamen la soifo estas la plej malbona.
— Kiel vi pensas?… — ĉu li sidis en trajnon kun la virino?
— Li povis grimpi nur sur ŝarĝtrajnon. Ĝi skuiĝadas malrapide kaj restadas longe ĉe stacioj… Sed ne paroladu, ĉar ni perdos la spiron.
La ĉevalo de Austin jam stumblis dufoje, kio estis la signo de elĉerpiĝo. La du bestoj ŝvitegis, ili ofte ekhenis, kaj longaj salivostrioj fluetis el ties buŝo.
Tre malproksime grupo da blankaj domoj staris en la blindiga sunbrilo.
— Atentu! — kriis Pete, kiu antaŭis Austin-on.
— Damne…
Ili subite malrapidigis la ĉevalojn, elseliĝis kaj kondukis la du tropelitajn bestojn plu. Ĉar ili atingis marĉan terenon. Maldensa kanejo ĉirkaŭis ilin, iliaj botoj sinkis, kaj ankaŭ la ĉevaloj vadis en la koto ĝisgenue. Kvakado de milionoj da ranoj vibris en la aero.
— He, tie…!
— Kio?…
Ia grandega, malhela makulo moviĝis apud la blanka digo de la taluso, kvazaŭ ĝi estus krokodilo aŭ marĉa monstro.
— Iu fais en la kotaĉon, kaj nun li sekigas sin.
— Homo! — alkriis lin Pete, kiam ili proksimiĝis al li. — Kio okazis al vi?
La kompatindulo plie memorigis pri reviviĝintan argilfiguron, ol pri homo. La ŝlimo dense kovris lian vizaĝon, lia vestaĵo malmoliĝis, la ŝuoj estis kiel du grandaj rokpecoj, kaj tiuj malaperis sub la sekiĝinta koto.
— Kio okazis, kial vi ne respondas? — demandis Austin malpacience.
— Mi estas bremsisto, mi falis de sur la trajno, ĝuste en tiu malenita loko…
La koto defaladis popece de sur la malgaja bremisto.
— Diru… Ĉu vi ne vidis hazarde virinon kun eleganta aspekto kaj kaŭbojon ĉi tie?
La demando efikis mirinde. La bremsisto side leviĝis, la koto knaris-krakis sur li, kaj ĝi falis sur la teron kun bruo.
— Ĉu vi konas tiun malbenitan friponon?! — li kriis.
— Ni serĉas lin… Ĉu eble vi vidis lin?
— Ĉu mi vidis lin? Tiu diablo saltigis min de sur la trajno en la marĉon, kaj…
Li ankoraŭ volis paroli plu, sed la du rajdistoj lasis lin tie senvorte.
— Do ĉio estis vane… — diris Pete.
— Nun jam ili forlasis ankaŭ Denver-on — kapjesi Austin. — Kia ulo li estas! Li venigis tiun elegantan virinon sur ŝarĝtrajnon, kiel kaŝpasaĝeron!
Ili enseliĝis denove, ĉar la marĉa grundo iom post iom malmoliĝis, kaj sufiĉe larĝa vojo kondukis al la urbo.
— Damaĝe… Mi jam pensis tion, ke la mono estas en mia poŝo — murmuris Pete.
— Ankaŭ mi… Sed ni ne povas persekuti lin Oriente…
…Ili trotis malgaje inter la kabanoj de la urbofino. Post kelkaj minutoj ili estis antaŭ la drinkejo.
Elseliĝinte ili konfidis la du bestojn al la infanoj.
— La Lordo estos malesperiĝinta, ke la ulo elglitis el niaj manoj — diris Pete, irante al la drinkejo.
— Ankaŭ mi estus volonte renkontinta lin — respondis Austin, kaj li volis malfermi la pordon de la drinkejo.
Sed li retropaŝis…
Tra la pordo, kontraŭ ili, Bill Teksaso elvenis.
— Alo, knaboj — li kriis, ekvidinte ilin — , ĉu ni renkontiĝas ĉiam? Kiu pagos viskion al mi?
Simple mortpafi lin ne eblis ĉi tie. Almenaŭ ia artefarita preteksto estus bezonata al tio. Ok-dek homoj staradis antaŭ la gastejo…
— Stop! — respondis Pete, ŝajne gemute. — Ni trinkos kun vi glason da drinkaĵo. Vi estas mia gasto.
Ili baris lian vojon, kvazaŭ ili estus kalkulintaj, ke li returniĝos al la verŝ-stablo. Se li ne akceptus la drinkaĵon, ili provokos lin facile. Se li akceptos tion, ĝi estos multe pli facila en la drinkejo.
— Bonege! — kiis Bill kaj reiris.
La du banditoj sekvis lin.
19
Multaj homoj estis en la drinkejo. Sed Bill ne eksidis, li volis, ke ili estu antaŭ liaj okuloj. Tiel ili ne povos provoki lin kiel ajn. Li iris al la verŝ-stablo, tegita per lado, por ke la drinkejmastro aŭdu ĉiun vorton.
— Kion do vi pagos, knabo? — li demandis Pete-on.
— Kompreneble ĝinon.
— Ĝinon, bonege.
Kiam oni metis la drinkaĵon antaŭ ili, Bill tintigis la glasojn rikanante.
— Je via sano… Kio do okazis al via kapo?
Austin bolis de kolero, sed li ekregis sin.
— Mi interbatadis kun kanajlo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.