611. Ĉe Esperanta vorto la akcento estas sur la antaŭlasta silabo. Unu orienten — alia okcidenten. Kiu tro pelas, nur malakcelas. Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
612. Post akcidento. “Ĉu vi mortis?” “Ne. Sed mi estas senparola.”
“Sinjoro, la kuracisto venis.” “Diru al li, ke mi estas malsana, kaj ne povas lin akcepti.”
Kial kontraŭ vakcinistoevitas la virinojn? — Ĉar li timas inokulon(in-okulon)!
“Kial vi malsukcesis ĉe la ekzameno?” “Nu, ĉiu malsaĝulo povas fari demandojn, kiujn saĝulo ne povas respondi.” “Tamen, kiel vi sukcesis ĉe aritmetiko?” “Bonege!” “Kiom da kalkuloj vi faris malĝuste?” “Nur unu.” “Nu, mi gratulas! Kaj kiom da demandoj oni faris entute?” “Dek.” “Do ĉiujn aliajn vi respondis ĝuste?” “Ho, ne! Ilin mi tute ne respondis.”
«Gramatikaj terminoj» ( Terms )
613. En la frazo «Ha! Vi kaj mi ofte povas vidi la belajn rozojn en lia ĝardeno», ĝardeno = substantivo; la, bela = adjektivoj; povas = verbo as-tempa; vidi = verbo i-moda (infinitiva); vi, mi, li = pronomoj; lia = pronomo poseda; ofte = adverbo; en = prepozicio; kaj = konjunkcio; ha = interjekcio.La fina litero j montras la pluralon,kaj n la akuzativan kazon(la rektan komplementon). Ĉe la vortoj belajn rozojn oni vidas, el la ripeto de la literoj j kaj n , ke la adjektivo akordas nombrekaj kazekun la substantivo.
Knabo diris “ Pantalono estas singularasupre, sed plurala malsupre!”
614. The combination SC(pr. sts ) should be practised as with KC,by joining the st on to the preceding vowel. Li scias(pr. list sias ), he knows. Cp. least seen. We have already had this word (102), but extra practice will be helpful. Compare Mi ne scias(pr. nest sias ): Will the bird in the nest see us? best seat, West Central, rest centre. Kaj scias(pr. kajst sias ), high-priced seat . La sceno= the scene (Cp. last seen, last Saturday ). Oni neniam scias! Sound the t in sts , and you will have no difficulty.
615. (a) Tiu, kiu ne scias, kaj ne scias, ke li ne scias, estas malsaĝa: kompatu lin.
Tiu, kiu ne scias, kaj scias, ke li ne scias, estas humila: helpu lin.
Tiu, kiu scias, kaj ne scias, ke li scias, dormas: veku lin.
Tiu, kiu scias, kaj scias, ke li scias, estas tedulo ( bore): evitu lin!
“Kial vi tiel ploras?” “Ĉar mi ne scias plori alimaniere.”
Edzino: “Mi scias, kion mi scias.” Edzo: “Vi scias efektive nenion, kaj eĉ tion vi lernis de mi.”
616. Escepto, exception; eksciti, to excite; konscienco, conscience; oscedi, to yawn; scienco, science.
Kiu scias, ne parolas; kiu parolas, ne scias. Saĝa homo scias, kion li diras — malsaĝa diras, kion li scias. Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. Ne demandu scienculon, demandu spertulon. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. Ne ekzistas regulo sen escepto. Nur vintre ni konscias,ke la pinoĉiam verdas. De tro multa scio krevas( burst ) la kranio.
617. Ĉiu regulo en Esperanto estas sen escepto. En Esperanto estas granda tutmonda literaturo: proza,poezia, historia, fikcia, religia, filozofia, kaj scienca; originala aŭ traduka. Ĉe Esperanta kongreso kunvenas kuracistoj, sciencistoj, radiistoj, poŝtistoj, instruistoj, edukistoj, k.a. En tiu ekscitoplena semajno okazas Diservoj, koncertoj, festenoj, paroloj, diskutoj, ekskursoj,kunsidoj de ĉiu speco.Oni faras ĉion en Esperanto, kaj ĉiu persono komprenas sen traduko aŭ interpreto.Neniu oscedas de enuo( boredom ).
618. “How did you get on (sukces) at the examination?” “I answered every question.” “What did you answer?” “I replied: ‘I do not know’.” And you?” “Oh, I am certain that I gave at least one correct (ĝust) reply.” “What was the question?” “The examiner asked ‘Can you name the apostles ( apostol)?’ and I answered ‘No’.”
619. The suffix -IĜ= become (grow, get, turn, come to be) . Blankiĝi(or, iĝi blanka), to become (grow, get, turn) white . Blindiĝi, to go (become) blind . Malsaniĝi, to fall ill . Ruĝiĝi, to redden, blush . Plibeliĝi, to grow more beautiful . Ĉe la tagiĝo, at daybreak . Stariĝi, Sidiĝi (211).
N.B. Verbs in ‑iĝiare intransitive (take no direct object).
Ĉu la mondo pliboniĝas( improve )? Nuntempe ĉio plikariĝas( gets dearer, rises in price ). La modo aliiĝas( fashion changes ). Mi deziras edz(in)iĝi( marry ) al (or, kun) vi.
620. Laŭdu edziĝon, sed restu fraŭlo. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas. Fianĉiĝo ( engagement ) ne estas edziĝo. De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. Post alkutimiĝo doloras disiĝo. Ne kalkulu la kokidojn antaŭ la eloviĝo. [66]
621. Kiu turo altiĝas kaj malaltiĝas? (La temperaturo).
Novedzino: “Multaj viroj malĝojis pro mia edziniĝo.” Amikino: “Al kiom vi edziniĝis, do?”
Mi supozas, karulino, ke mi devas peti la konsenton de via patro al nia fianĉiĝo. Ĉu vi konas lian telefonan numeron?
“De varmo ĉio vastiĝas, kaj de malvarmo ĉio malvastiĝas.” “Ekzemple?” “Nu, somere la tagoj estas longaj, kaj vintre mallongaj.”
“Oni diras, ke vi ne plu havas parencojn. Ĉu ili mortis?” “Ne, ili riĉiĝis.”
“Evidente vi estas tiel granda malsaĝulo, kiel antaŭe.” “Ho ne, mi maldikiĝis.”
“Jes!” diris la aferisto. “Maljuna Jenkins iĝis grizhara ĉe mia servo.” “Tio estas nenio” diris amiko. “Unu el miaj komizinoj iĝis flavhara, brunhara, kaj ruĝhara, ĉe mia servo.”
622. (a) The meal is-getting-cold, and my wife is-becoming-furious. The fruits are-ripening on the trees. A wise man does not get-drunk too often. My head is-going-grey. Her hands turn-blue with (de) the cold. That blue ink blackens in (post) one day. Don’t make-friends with him.
(b) Ludo. Unu post alia diras: “Mi donas al vi …‑on por via naskiĝa tago.” Poste: “Kion … donis al vi?” “… donis al mi ‑on.”
623. With a transitive verbal root iĝforms an intransitive verb. La ondoj balancis( rocked up and down ) la ŝipon; la ŝipo balanciĝis.Mi perdisla libron, la libro perdiĝis( was or got lost ). Ne sufokumin; mi sufokiĝas.
Читать дальше