641. With an intransitive verbal root igiforms a transitive verb. Mortigi (=igi morti), to make to die, to kill . Timigi, to frighten . Venigu kuraciston, Fetch (procure, send for, get) a doctor .
642. Modelo: La ligno brulas( burns, is on fire ): la fajro bruligas( burns, consumes ) la lignon. Here (and in some of the following roots) the English verb has both meanings, intransitive and transitive. Make similar pairs of sentences with the roots:
bol dorm dron fal kresk krev kur kuŝ mir okaz pas pend pens sid son sonor star sufer
643. Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas. La litero mortigas, la spiritovivigas. Laboro fortigas: ripozo putrigas. Ekzameni ne devigas ( oblige one ) preni. Demando ne devigas. Antaŭ mortigo de urso, ne vendu ĝian felon.
644. «Kiun vi bezonas?» «Neniun.» «Kial do vi sonorigas ( ring )?» “Ĉar la butono diras „Premu!“»
“Kion signifas la mallongigo k.c. ?” “Ĝi celas kredigi al aliaj, ke oni scias pli multe, ol oni efektive scias.”
“Mi mortigis du virmuŝojn kaj tri muŝinojn.” “Kiel vi povis distingi la seksojn?” “Du estis sur la manĝotablo, kaj tri sur la spegulo.”
645. Angligu: Elterigi trezoron, enboteligi frukton, en dokigi ŝipon, enlitigi infanon, senkapigi vorton, buterigi lakton, surtabligi manĝon, forkurigi malamikon. Ali-(el‑ en‑ kun‑ sen‑ sub‑ neni‑)igi. Dompurigistino, koleregigi, varmetigi, mortiganto.
646. DAŬRI, to last, continue, endure, go on (in this sense) . La ludo daŭras. Li daŭre ludas. Li daŭrigis la ludon ( went on playing ) ( Not: li daŭris ludi!). Daŭrigu! Go on! Continue!
647. ĈESI … ‑i, to stop, leave off, desist from (doing something). Ĉesiĝi, to stop (come to an end). Li ĉesis drinki, kaj ĉesigis la malbonan vivon: tiam lia mizero ĉesiĝis. He ceased to booze (left off boozing), and discontinued his evil living: then his misery ceased. Cp. HALTI, to halt, pause, (come to a) stop. La aŭto haltis(= ĉesis kuri ): mi ĝin haltigis.
648. Patro (krianta de la supra etaĝo ( floor, storey): “Kia bruego! Ĉesigu la radion!” Filo (sur la teretaĝo): “Ĝi ne estas la radio: panjo havas vizitantinon.”
649. The suffix ‑ITA= -ed, ‑d ‑t, ‑en . It makes an adjective showing that the action indicated is finished, completed; a thing of the past. Dirita, said; finita, ended; perdita, lost; skribita, written; vestita, dressed. Farita, done, made (362). Fermita, shut; malfermita, opened; nefermita, open. Kunmetita vorto, compound word. Do not say -iĝita.
650. Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita. Bono farita ne estas perdita. Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj! Nefermita kelo tentas( tempts ) al ŝtelo. Tablo kovrita faras amikojn. Ordonita kiso havas guston maldolĉan. Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita! Frukto malpermesita estas la plej bongusta. Por gasto ne petita mankas kulero. Promesita trezoro estas sen valoro. Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, kaj pano kaŝita( hidden ) estas agrabla. Por ŝafo tondita( shorn ) Dio venton moderigas. [68]Brulvundita infano timas la fajron.
651. Kiuj dentoj aperas laste? (La arte faritaj).
“Se via hundo estas perdita, kial vi ne reklamas( advertise)?” “Ne parolu sensence! La hundo ne scias legi.”
Mastrino: “Plua telero rompita! Kiel vi faris tion?" Servistino: “Mi ne rompis ĝin, sinjorino: ĝi falis kaj rompiĝis. Ĝi estis tute sendifekta, kiam ĝi lasis mian manon.”
652. Translate: amuzita, arestita, atakita, prenita; acquired, caught, destroyed, photographed, translated . Amegita kato, vundetita fingro.
653. -IGITA. Enterigita, buried; plenigita, filled; senkapigita, beheaded; timigita, frightened. Esperantigu Blinded, coloured, deafened, facilitated, killed, put-to-bed, simplified, strengthened, utilized.
654. Oni faras brikojn el argilo( clay ); tasojn el fajenco( china ) aŭ porcelano.
(a) El kioglasoj estas faritaj( fariĝasglasoj? oni faras glasojn)? Ili estas faritaj (Ili fariĝas; oni faras ilin) el vitro. El kio konsistas glacio?
(b) Ask and answer similar questions about objects in the room, etc., using the roots argil, bakelit, brik, drap, fajenc, felt, karton, katun, kaŭĉuk, lan, led, lign, metal (arĝent, fer, lad, latun( brass ), or, ŝtal), morter, ost, pajl, paper, pluŝ, porcelan, sabl, silk, tol, velur, vitr (363).
655. After -itathe word demeans by (denoting the doer of the action). [69] Ŝtelita de li el la ŝranko(aŭ, for de la ŝranko), stolen by him from the cupboard.
656. (a) El eseoj. La sango en la pulmoj( lungs ) estas putrigita de inspirita aero. — La dramojde Shakespeare estis verkitaj ne de Shakespeare, sed de alia viro kun la sama nomo.
(b) Jen letero, kiun mi skribis al mia filo. Al kiu ĝi estas adresita? De kiu ĝi estas skribita?
(c) Captured by the enemy. Eaten by a tiger. Praised by father. Sown by the wind. Stung (pik) by a wasp. Blinded by lightning.
657. The suffix -ILdenotes that by which an action is performed; tool, instrument, means, etc. [70] Tranĉi, to cut; tranĉilo, knife. Mueli, to grind; muelilo, mill. Balancilo, see-saw; svingilo, swing; liniilo, ruler; ŝlosilo, key. (Cp. utens il,too l,stipp le,chis el,hand le,sadd le,spind le,tread le,ped al, etc., and Fr. out il Ger. schlüss el,flüg el ).
658. (a) Krajono, kreto, plumo, paŝtelo( crayon ), estas diversaj skribiloj. Jen viŝilo por la nigra tabulo. Ĉu vi havas korktirilon, por mal ŝtopila botelon?
659. Nova balailo bone balaas. Sidi kiel muso sub balailo (=silente). Konscienca trankvilo estas bona dormilo. Mono havas flugilojn, kaj flugas rapide. Kiam falis la arbo, ĉiu alkuras kun hakilo. Kia la poto, tia la kovrilo. Fadeno( thread ) iras, kien kudrilo ĝin tiras. Ĝi estas akvo al lia muelilo. Ora ŝlosilo malfermas ĉiun pordon.
Читать дальше