Montagu Butler - Step by Step in Esperanto

Здесь есть возможность читать онлайн «Montagu Butler - Step by Step in Esperanto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: El Cerrito CA, Год выпуска: 1991, ISBN: 1991, Издательство: Esperanto League for North America, Inc., Жанр: Языкознание, на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Step by Step in Esperanto: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Step by Step in Esperanto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

A textbook for English-speaking students for class teaching or home study with graduated reading matter and numerous exercises.
This e-book relies on some advanced features of the FictionBook format, such as footnotes, styles and tables. An adequate e-book reader software, e.g.
, is recommended for a good reading experience.

Step by Step in Esperanto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Step by Step in Esperanto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

N.B. Often (as with rock, suffocate , above), the English verb has both meanings: transitive and intransitive.

624. Mi vekas( wake ) la infanon; la infano vekiĝas( wakes ). Make similar pairs of sentences with the roots

ban ĉagren detru ekscit etend ferm kolekt komenc montr mov nask renkont sving ŝanĝ turn vend vest vund

625. Li ekscitiĝas kiel bolanta akvo. Kie ne estas ligno, estingiĝas ( goes out ) la fajro. Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.Komenciĝas proceso( lawsuit); mono fluas sen ĉeso. Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. Ofte kuraĝo naskiĝas el timo. Kia naskiĝis, tia grandiĝis. Naskiĝu, edziĝu, kaj mortu — ĉiam monon alportu! Pro vorto pika ofte perdiĝas amiko. Se la kaliko( chalice ) tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.

626. Mi leviĝas(= min levas ), I rise, get up. Frue leviĝu kaj frue edziĝu. Sincera opinio montriĝas( appears, is shown ) en ebrio. En ĉiu objekto troviĝas( is to be found, there is ) difekto. Eĉ sur la suno troviĝas makulo. Eĉ kontraŭ prediko troviĝas kritiko. Antaŭ ni vidiĝas ( is to be seen ) monto.

627. Blanko signifas ĝojon. Ĉe edziĝo la virino vestiĝas blanke, la viro ne.

"Tommy, vekiĝu!" “Mi ne povas.” “Kial ne?” “Ĉar mi ne dormas.”

“Ĉu la romano finiĝas feliĉe?” “Mi ne scias. La fino temas nur pri edziĝo.”

Instruisto: “Trovu la plej altan komunan faktoron.” Lernanto: “Kio! Ĉu tiu mizera afero perdiĝis denove?”

En homplena omnibuso. La konduktoro (al viro sidanta en angulo): “Vekiĝu!” “Mi ne dormas.” “Kial do vi fermas la okulojn?” “Ĉar mi malamas vidi virinon starantan.”

La fratino de Tommy edziniĝis. Post kelka tempo ŝi skribis, por diri, ke naskiĝis al ŝi infano. “Nu!” demandis lia patro. “Ĉu ĝi estas knabo aŭ knabino?” “La letero nenion diras pri tio,” respondis Tommy “do mi ne scias, ĉu mi estas onklo aŭ onklino.”

628. ** Mi laboris en mia ĉambro. Sonis frapo sur la pordo. Mi kriis “Envenu!”. La pordo malfermiĝis. Amiko eniris, kaj diris “Bonan matenon!”. Mi leviĝis kaj premis lian manon, kaj respondis “Bonan tagon! Kiel vi?” “Bone, mi dankas (vin). Kaj vi?” “Tute sana, dankon. Kaj via familio?” Mi alŝovis brakseĝon, kaj diris al mia amiko “Bonvole sidiĝu” (aŭ “Bonvolu sidiĝi”). Li sidiĝis, kaj ni parolis kune.

629. ** Mia tago . Frue en la mateno mi kuŝas sur la lito. Mi vekiĝas, leviĝas, vestiĝas, kaj matenmanĝas. La tutan matenon mi laboras. Mi legas kaj skribas. Tagmeze (en la mezo de la tago) mi manĝas denove. Vespere mia laboro finiĝas, kaj mi vespermanĝas. Poste mi promenas aŭ ludas. Fine mi iras al mia dormoĉambro, senvestiĝas, enlitiĝas, kaj dormas.

630. ** Aŭtuno. La somero finiĝas. La ĉielo griziĝas. La vetero nebuliĝas. La floroj senviviĝas. La folioj bruniĝas. La arboj nudiĝas (nuda, bare ). La fruktoj maturiĝas. La tagoj mallongiĝas. La vesperoj mallumiĝas. La matenoj malvarmiĝas.

Mi aliĝas al ( join ) vesperaj kursoj. Mi lernas paroli Esperante. Mi lernas skribi stenografe.Mi pretiĝas por la vivo.

631. ** Vintro. En la vintro la birdoj silentas. La neĝo falas. La vento blovas. Ĉio bela formortas. La suno leviĝas malfrue kaj subiras frue. La tagoj estas mallongaj. La noktoj estas longaj. La ĉielo estas griza. La aero estas frosta. La stratoj estas glaciaj.

Miaj manoj malvarmiĝas. Mia tuta korpo tremas. Mia nazo bluiĝas. Miaj piedfingroj sensentiĝas. Mia kapo “rondiras” (turniĝas). Mi ternas( sneeze ) kaj tusas( cough ). Mi suferas de la gripo( flu ). Mi estas tute malgaja. Mi sopiras al( long for ) la somero.

632. Amik-(brun‑ en‑ kun‑ neni‑ sub‑)iĝi. Altabl-(deĉeval‑ ellit‑ elŝel‑ enam‑ enŝip‑ senhar‑ senesper‑ subakv‑ subter‑ surĉeval‑)iĝi. Esperantistiĝi, varmegiĝi, flavetiĝi, paliĝanto.

«-ig»

633. The suffix -IG= make, cause to be, render . Blankigi (or, igi blanka), to make white, whiten, bleach. Blindigi, to (make) blind. Plibeligi, to make more beautiful. Plibonigi( make better, improve ) la mondon. Plialtigi( raise ) la prezon.

N.B. Verbs in -igiare transitive (take a direct object).

Mnemonic. IG= make , = become. By passing a pig through a sausage-machine you make a p IGbecome saus IĜ.

634. -IGI= -ify in bel-(cert‑ divers- gas‑ ident-klar‑ mol‑ nul‑ pac‑ pur‑ sankt‑ sat‑ simpl‑)igi; ‑itate in facil-(neces‑)igi; ‑ize in utiligi.

635. In many English words the ending -en = both pli-igiand pli-iĝi.E.g., lengthen: in ŝi plilongigas la robon,and la tago plilongiĝas.Similarly: sharpen, shorten.

636. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. Antaŭparolo liberigas de postparolo. Kontentigi la katon, kaj kune la raton. Eĉ lavo ne blankigas karbon. Vortoj sakon ne plenigas. Sakon kun truo oni ne povas plenigi. Promeso ne satigas. Ĝoja koro estas saniga, sed malĝoja spirito sekigas la ostojn. Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas igi ĝin trinki. [67]Riĉigas (onin) ne enspezo, sed prudenta elspezo. Mildarespondo kvietigas koleron. Por kapti ezokon( pike ), bongustigu la hokon. Senlanigu, sed ne sen feligu ( felo, hide, skin ).

637. Patrino: “Ĉu vi estas certa, ke vi nigrigis la okulon de Tom nur akcidente?” Ned: “Ho jes, panjo! Mi celis lian nazon.”

Profesoro: “Kio estas vakuo?” Studento: “Vakuo estas ——— Nu, mi ne povas ĝin klarigi ( explain ), sed mi havas ĝin en la kapo.”

“Vi petas la manon de mia filino? Plezure! Sed ĉu vi scias kudri, purigi la domon, kaj kuiri?” “Tute ne! Kial vi demandas?” “Ĉar ankaŭ la filino ne scias.”

638. Vi portas la veston kun la interno ekstere, kaj la ekstero interne. Tio estas eksterordinara! Kial vi eksterigis la internon kaj internigis la eksteron? Ne metu la eksteron internen: la ekstera flanko devas eksteriĝi. Metu ĝin eksteren, kaj internigu la internan flankon.

639. ** La patrino vokis la filon. Liaj manoj estis malpuraj. Ŝi prenis spongon, kaj malsekigis liajn manojn. Ŝi prenis sapon, kaj lavis ambaŭ manojn. La sapo ŝaŭmis ( foamed, frothed ). Ŝi lavis la fingrojn (nome, la dikajn, la montrajn, la mezajn, la ringajn, kaj la malgrandajn). Ŝi lavis ankaŭ la manradikojn ( wrists ). Ŝi prenis tukon kaj sekigis liajn manojn. Same ŝi lavis ankaŭ lian vizaĝon — la frunton( forehead ), okulojn, orelojn, vangojn, nazon, buŝon, mentonon( chin ), kaj kolon. Fine la filo estis pura. La patrino for-metis la tukon, la spongon, la sapon, kaj la akvon, kaj ordigis la tualetantablon. Post du minutoj la filo denove malpuriĝis!

640. Cp. plenigi, to fill, make full , with pleniĝi, to fill, become full. Make similar pairs with the roots alt, bel, blind, ebri, fort, furioz, matur, mol, soif,and use in sentences. E.g., San: Frukta dieto sanigas la suferanton, kiu rapide saniĝas. Varm: Mi varmigas la lakton; la lakto varmiĝas.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Step by Step in Esperanto»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Step by Step in Esperanto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Step by Step in Esperanto»

Обсуждение, отзывы о книге «Step by Step in Esperanto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x