(c) Elektas: Prenas la plej bonan. Kie loĝas la plej bonaj homoj? En Afriko, ĉar tie loĝas homoj Senegalaj (sen-egalaj).
El eseo: “La tri plej altaj montoj en Britujo estas Ben Nevis, Ben Lomond, kaj Ben Johnson.”
En butiko( shop ) kun virinaj ĉapeloj. Edzino: “Kiu ĉapelo plej plaĉas al vi?” Edzo: “Tiu, sur via kapo.”
370. «La plej … el», the most… of, the ‑est of
The most beautiful of women. The greatest of us. The tallest of us. The best of men. The bravest (kuraĝ) of the boys. The wisest of men. The sweetest of the oranges. The politest of the children. The most comfortable of the beds. The ripest of the apples. The most diligent of the pupils.
371. MALPLEJ= least. Malplej bela, least beautiful (all are beautiful) . Malplej malbela, least ugly (all are ugly) . Malplej bona, least good; malplej malbona, least bad . Lasta, sed ne malplej grava.
372. «La malplej … el», the least … of
373. El la kvin fingroj de la mano, kiu estas la (mal)plej longa? la plej forta? la plej interesa? ( Montru! ) El la dek du monatoj de la jaro, kiu estas la malpIej longa? la plej varma? El ni, kiu estas la piej alta (juna, forta, riĉa)? la malplej juna, dika?
Kiu el lamebloj en la domo estas la plej utila? (bildoj en la ĉambro … bela? kontinentoj … granda? landoj … grava? lingvoj … simpla? bestoj … forta?)
The «kiam» Family ( Time )
374. -AM= “at … time” . (Think of a.m.= time in the morning.) [45]
Kiam = en kiu tempo,etc.
N.B. Accent the iin neniam.
• KIAM, at what time, when.
• TIAM, at that time, then.
• IAM, at some time (or other), somewhen, some day, once (upon a time).
• ĈIAM, at every time, always, at all times, ever.
• NENIAM, at no time, never.
375. Do not confuse tiamwith do (90). De kiam, since when . De tiam, from that time, since then, thereafter .
376. Kiam mi vidas, tiam mi kredas. Kiam la kato promenas, (tiam) la musoj festenas. Kiam sako mizeras, amo malaperas. Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro. Amo vera neniam mortas. Elefanto neniam forgesas. Kiu neniam eraras, nenion faras. Ĉio dependas de “se” kaj “kiam”. Du hundoj neniam konsentas pri unu osto. En unu sako du katoj — ĉiam mordoj kaj gratoj( scratches ). La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas( abuses, reviles ). Nin ĉiam ravas( delights ) (tio), kion ni ne havas.
377. La tiama modo, the fashion oj that time, contemporary style . La neniama lando, the land that never was . Iama feliĉo, one-time happiness . Ĉiama ripozo, everlasting rest . Ĉiamverda folio. En la tago de la SanktaNeniamo ( St Never )!
378. (a) Nun aŭ neniam! Nu, mi neniam …! Venu al mi iam en la vespero. Ĉiam pensu en Esperanto. Homoj venas, homoj iras; fluas mi por ĉiam. Kiam li estas en la ban-( bath )ĉambro, tiam li kantas. Mi ĉiam estas malfeliĉa, kiam li kantas.
(b) “Kiam mi staras sur la kapo, la sango fluas al ĝi. Kial la sango ne fluas al la piedoj, kiam mi staras sur ili?” “Ĉar viaj piedoj ne estas malplenaj.”
En mondo regas( rule ) ĉiam tri
pronomoj: mia, min , kaj mi.
379. Kion vi bezonas, kiam visoifas? malsatas? vojaĝas? lavas? skribas? timas? aĉetas? imitas? estas juna (varma, malvarma, malpura)?
380. Kiam misoifas, (tiam) mi trinkas akvon.
… malsatas, mi manĝas buterpanon.
… vojaĝas, mi aĉetas bileton.
… aĉetas, mi donas monon al la vendisto.
… estas malpura, mi lavas min.
… lavas min, mi uzas saponkaj akvon.
… skribas sur la nigra tabulo, mi uzas kreton.
… skribas leteron, mi uzas paperon, plumon, kaj inkon.
Variantoj. (i) Kion vi trinkas, kiam vi soifas? (Mi trinkas akvon.) (ii) Kiam vi trinkas akvon? (Mi trinkas ĝin, kiam mi soifas.) (iii) Se vi soifas, kion vi faras? (iv) Ĉu vi trinkas akvon, kiam vi soifas? (v) Kiam vi soifas, ĉu vi trinkas brandon (manĝas akvon)? (vi) Kiu trinkas la akvon?
381. (a) Kiam laĉambro estas malvarma (tro varma), mi faras fajron (malfermas la fenestron).
… vento blovas, mi fermas la pordon.
… lernanto progresas, mi lin laŭdas.
… suno tro brilas, mi portas sunombrelon.
… fajro estas tre malforta, mi ĝin blovas.
… infano falas, mi ĝin levas.
… vizaĝo de la infano estas malpura, mi ĝin lavas.
… vetero estas malbela (bela), mi restas en la domo (promenas sur la kampoj).
… instruisto parolas, la malbona knabo dormas.
(b) Kiam mia filo malobeas min, mi lin riproĉas kaj batas. Kiam li kantas, mi suferas. Kiam vi aĉetas objekton de mi, mi vendas ĝin al vi.
382. The I-words (707)convey the idea some (or other). Often (especially with a question, negation, or supposition; e.g., after ĉu, ne, se) English uses any instead of some.
(a) Io( something ) estas sur la tablo. Ĉu estas io( anything ) sur la tablo? Ĉu vi vidas ion? Se iorestas … Nur tiu ne eraras, kiu neniam ionfaras.
(b) Li estas ie( somewhere ) en la ĝardeno. Ĉu li loĝas ie( anywhere ) apud vi? Se li estas ieen la domo … Ĉu vi vidas lin ie?
(c) Iu( someone ) kantas. Ĉu iu( anyone ) kantas? Mi ne vidas iunalian ( anyone else ). Se iune komprenas …
(d) Venu iam.Ĉu vi iam( at any time, ever ) pensas pri mi? Se iamli kantas …
(e) Ĉu vi havas ian( any ) ideon? Ĉu tio estas ies( anyone’s )? Se ialoni ridas …
383. ONI= one, people, they, men (in general) . Oni diras, ke … It is said (people say) that …. Oni tion diras, Oni diras, ke jes, So it is said, So people say, So they say, They say so. Oni diras, ke ne … They say not. People say it isn’t so. Kion oni diras? What do people say? What are people saying? What is being said? Onidiro, hearsay.
384. Do not confuse oniwith unuor with popolo( a people ). Unu diras “Jes”, alia “Ne”. La popoloj de Afriko. Popolo diras, Dio diras.
385. The forms onia, onin,are possible, but not often used. Se onia patro venas al oni kaj batas onin …
386. Oniis usually singular, but may be plural. Kiam oni estas amikoj …
Читать дальше