356. Sometimes a verb is omitted, but understood.
(Mi petas) Pardonon!
(Mi deziras al vi) Bonan tagon, [43]sinjoro! Bonan matenon! Bonan vesperon!( evening! ) Bonan nokton! Bonan apetiton! Bonan vojaĝon! Feliĉan jaron! Saluton! Bonon! Sanon! Bonvenon! Morton aŭ venkon( victory )!
357. Kion vi manĝas? (Mi manĝas) Pomon. Kian? Verdan. Kiajn vi preferas? Ruĝajn. Rustomanĝas la feron, kaj zorgo( care ) la homon.
“Ĉu vi deziras teon?” “Mi ne trinkas teon.” “Kafon?” “Mi ne trinkas kafon.” “Kakaon?” “Mi ne trinkas kakaon.” “ Viskionkaj akvon?” “Mi ne trinkas akvon.”
“Elefantoj havas ion, kion havas neniu alia besto.” “Kion?” “Elefantidojn.”
Se vespo sidiĝas sur urtiko( stinging-nettle ), ĉu la vespo pikas la urtikon, aŭ la urtiko la vespon?
“Vian monon aŭ vian vivon!” “Nu! Prenu mian vivon, ĉar mian monon mi ŝparas por la maljunaĝo,”
“Kelnero( Waiter )! Portu al mi kafon! Mi atendas fraŭlinon.” “Nigran aŭ blankan, sinjoro?” “Ŝia koloro ne estas via afero.” “Pardonu! Mi demandas pri la koloro de la kafo.” “Tio tute ne gravas; la fraŭlino estas blinda.”
358. The preposition EL= out of (When of or from = out of, use el). Ŝi rigardas el la fenestro, She looks out of the window. Perlo el la maro, a pearl from the sea. Teksto el laBiblio.
(a) El birdo malbona venas ovo malbona. Ne gutas mielo el la ĉielo. El sub la tero aperas la vero. El arbido kreskas arbo. Li faras el muso elefanton. Kio venas el koro, iras al koro. El pura fonto( source ) fluas pura akvo.
359. (a) Unu el la aliaj. Iu el vi. Neniu el ni. Smith el Bristol. Unu el via partio( party ). Tri el nia grupo. Kio venas el Newcastle? Kiu besto venas el Afriko? Tio estas nur unu el diversaj kaŭzoj. Vi estas nur unu el multaj. Li trinkas el glaso, sed ŝi trinkas el taso. El tio mi konkludas,ke …
(b) One of them. Two of us. Some of the girls. Many of my books. Every one of our family. A gardener from Kent. The boy jumps out of (the) bed again. The dog runs away out of the yard ( kort). The river flows out of the side of the mountain. The birds fly out of the hedge. Few of our friends are there. Which of you is an Esperantist?
360. (a) Boato el ( made of, consisting of ) papero. Ringo el oro. (Li estas) Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. Statuoel granito. Kolonoel salo.
(b) Libro konsistas el( consists of ) ĉapitroj. Ĉapitro konsistas el paĝoj kaj paragrafoj. [44]Paragrafo … frazoj. A sentence …words. A word … letters. The alphabet … vowels and consonants. The year … seasons: spring, summer, autumn, and winter. Water … many drops. Our class … some good pupils and some lazy. The whole Bible … the Old and the New Testaments. (257)
(d) Verdo ( aŭ , verda farbo, colouring matter ) konsistas el flavo kaj bluo. Oranĝo (oranĝkoloro) … ruĝo kaj flavo. Purpuro… ruĝo kaj bluo. Bruno … el oranĝo kaj purpuro. El kio konsistas verdo? oranĝo? purpuro? bruno? pluvo? lingvo? poemo? ŝia ĉapelo? nia klaso?
361. (a) Pluvo: Akvo, kiu falas el la nuboj. Libro: Objekto, kiu konsistas el multaj paĝoj, kun vortoj kaj frazoj. Plumo: Krajono, el kiu fluas nigra lakto. Li parolas: Vortoj iras el li. Ŝi ploras; Akvo falas el ŝiaj okuloj.
(b) “Mi venas el la Kanariaj Insuloj.” “Ho, mi petas, kantu al ni!”
«Materialoj», «ŝtofoj» ( Materials, Fabrics )
362. Tiu ringo estas farita( made ) el oro. La glaso estas farita el vitro, the tumbler is made of glass. La muroj estas faritaj el brikojkaj mortero.Niaj benkoj … ligno( wood ). Mia matenmanĝo konsistas el buterpano kaj kafo. La dezerto … sablo.
363. Make similar sentences with farita el, faritaj el, konsistas el, using arĝento, bakelito,brikoj, drapo, faruno, felto,fero, kartono( cardboard ), katuno( cotton fabric ), kaŭĉuko( rubber ), lado( tinplate ), lano( wool ), ledo( leather ), ligno, metalo, oro, osto( bone ), pajlo, papero, pluŝo, silko, ŝtalo( steel ), tolo( linen ), veluro( velvet ), vitro. El kio tiu objekto konsistas?
364. The sound of EJ( EH ee ) is that of ey in they, obey, or of ei in vein, Like oj, aj( 37, 144), it is a diphthong, and counts as one sillable. Hejmo, home; kejlo, peg; mejlo, mile; pejzaĝo, landscape; vejno, vein.
The first syllables of hejmo, mejlo,rhyme with hay, may (not with high, my). Compare the pronunciation of veno, vejno; melo( badger ), mejlo; kelo( cellar ), kejlo.
365. Ruĝa sango fluas en la arterioj,blua en la vejnoj. La veno de la reĝo. La vejno de la reĝo. Infano senhejma. Vizitas: Iras al ies hejmo, kaj demandas: “Ĉu vi sanas?”
366. PLEJ(pr. like English play) = most, ‑est. Plej bela most beautiful. Plej modera, most moderate. Plej saĝa, wisest. Plej bona, best. Plej malbona, worst.
367. Sperto estas la plej bona instruisto. Honesto estas la plej bona politiko. Propra sufero — plej granda sur tero! La hejma pejzaĝo estas la plej bela. Vundo sekreta doloras plej multe. La arbo en la plej venta loko havas la plej fortan radikon. Malplena potofaras la plej grandan bruon. Ĝojo estas la plej bona medikamento( medicine ). Amiko fidela estas trezoroplej bela.
368. Kiu estas la plejalta formo de vivo? (ĝirafo) … grava persono en la mondo? (mi) … grava meblo en la domo? (la lito) … ĝentila objekto? (spegulo: ĝi diras “Vi estas tre bela”).
369. (a) Kiu estas laplej alta fenestro en la ĉambro? (la meza( middle ) fenestro) … bela sinjorino en la ĉambro? (Neniu: ili estas egalaj( equal ): ili estas egale( equally ) belaj). … interesa bildo sur la muroj? … riĉa persono en la ĉambro? mallonga monato (malvarma sezono) de la jaro? grava lando en la mondo? (urbo en Anglujo? domo en la vilaĝo? domo en … strato?)
(b) The most dangerous illness is lack of wisdom. Old friends are the best. Esperanto is the simplest language in the world. You are the worst boy in the class. The most eloquent language is silence. What does coal come out of (289)? What does rain consist of? What is chocolate made of?
Читать дальше