KIU, which (one)
TIU, that (one), the one there
IU, some (one) or other
ĈIU, every (one), each (one)
NENIU, no (one), not any, not one
N.B. — Accent the iin neniu.
155. These words may be used before nouns (as ADJECTIVES).
Iu libro, some book (or other), a certain book
Kiu libro? Which book?
Ĉiu libro, each (every) book
Tiu libro, that book
Neniu libro, no book
156. (a) Ĉiu rozo estas floro, sed ne ĉiu floro estas rozo. Kiu floro estas rozo? Tiu (floro estas). Iu Germano loĝas en tiu domo. En kiu direkto estas …? En ĉiu tempo amiko amas. Neniu horo sen laboro!
(b) Which way? That tram. A certain woman. Every morning and every evening. The baby sleeps with a doll in each hand. The letter is in some box (or other). Unfortunately, there is no rose without a thorn.
(c) Io= iu afero; kio= kiu afero . Ie= en iu loko; kie= en kiu loko . Expand similarly: tio, ĉio, nenio; tie, ĉie, nenie.
157. These words may also be used alone (as PRONOUNS), and then usually refer to persons. Kiu? (=Kiu homo? or Kiu objekto?)Who? Which one ? Iu,some one, somebody, a certain one. Tiu,that one (over there). Neniu,no one, nobody. Ĉiu,every one, everybody.
158. (a) Kiu estas tiu? Who is that? Jen iu! Kiu aŭskultas? Iu estas en la ĉambro. En la omnibuso ĉiu parolas; neniu silentas. Tempo kaj tajdo atendas por neniu. Sekreto de unu, sekreto de Dio; sekreto de du, sekreto de ĉiu!
(b) Make sentences, using iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu, (a) as adjectives, (b) as pronouns.
«Kiu» as a Relative Pronoun
159. Like English who, what, that, kiumay be used in the middle of a sentence to refer to some person or thing previously mentioned (i.e., as a “relative pronoun”). Put a comma before the kiu. [25]
La plumo, kiu estas tie, The pen which (that) is there.
La knabo, kiu parolas, The boy who (that) speaks.
The correct use of who, which , and that , is a complicated chapter in English grammar. All that concerns us here is to note that kiustands for which or who (also for that , when that means which or who).
160. Tiu, kiu ( the one that, He who ) parolas, estas Tom. (157). Kiu ŝparas( saves ), tiu gajnas( gains). (Or: Tiu, kiu ŝparas, gajnas. Or: Tiu gajnas, kiu ŝparas). Kiu ne riskas,tiu ne gajnas. Kiu ne parolas, (tiu) ne eraras. (Tiu,) Kiu bojas, ne mordas( bite ).
161. (a) Laboristo estas homo, kiu laboras. Maŝino estas objekto, kiu laboras. Ne ĉiu birdo, kiu kantas, estas kanario. Palestino estas la lando, en kiu estas Jerusalemo. Kiu estas tiu lernanto, kiu dormas en tiu angulo ( corner )?
(b) Instruisto estas iu, kiu instruas. Kio estasharpisto? akompanisto? pafisto? direktisto? inspektistino?
(c) Kio estas la nomo de laobjekto, kiu brilas en la tago? persono, kiu skribas sur la nigra tabulo en la lernejo (parolas en la preĝejo)? besto, kiu miaŭas (bojas)? strato, en kiu vi loĝas? meblo, sur kiu homoj sidas (dormas)? besto, kiu naĝas( swims ) en la akvo? ( Flugas: naĝas en aero!).
(d) Kion faras labirdoj? steloj? luno? bebo? persono, kiu sidas apud vi?
Distinction Between «kio» and «kiu» (35)
162. (a) KIO, TIO … (106)speak of an o bject (as a whole). KIO?= WHAT (THING)? TIO= THAT THING. Kio estas tio, en la korbo? Tio estas hundo.
(b) KIU, TIU … (154)speak of one (thing or person) of several. KIU?= WHICH (one of them)? Which particular individual (person or thing)? IU= THAT ONE (as distinct from the others). Kiu hundo mordas? Which dog bites? Tiu (hundo)= that particular dog (that one) does . Kiu (persono) kantas? Which one sings? Tiu (persono). That (individual) one .
(c) When a -u-word stands alone, homoor personois generally understood (157).
(d) Kioand tiodo not precede a noun. I.e. , NOT kio libro, tio libro,but kiu libro, tiu libro.
(e) TIO= that thing (as a whOle, that Object) .
TIU= that (individUal) one, that particUlar one (thing or person) of several, that Unu.
KIO estas TIO? What is that (thing)?
KIU estas TIU? Which (one) is that (one)?
The «kia» Family ( Quality )
163. KIA… of what kind (sort), what kind of a … Answer kiO?by ‑O.Answer kiA?by ‑A.
KIOĝi estas? (… roz o,neĝ o).
KIAĝi estas ( what is it like )? (… ruĝ a, blank a).
164. (a) Kia estas (la KOLORO de)lakto? teo? banano? muso? geranio? elefanto? kafo? pomo? kreto? kato? arbo? la muro? la pordo? tiu floro? la krono de la reĝo? paĝo de Step by Step ? la okuloj de …? la vesto de …? la aero de Londono en Novembro? la rubando sur la haroj de tiu knabino?
(b) Rozkolora(or, roza) rose-coloured (conventionally = pink, rosy). Ĉeriz- (flam- fum- kaf- karot- krem- mus- mustard- oranĝ- pajl‑)kolora.
165. (a) Kia estas (la FORMO de)tio (tiu objekto)? (Ĝi estas ronda, ovala, kvadrata( square ), oblonga, triangula). Ĉu tiu skatolo estas ronda aŭ kvadrata?
(b) Pirforma, pear-shaped; ovoforma, egg-shaped. Bel- (dent- kor- long- lun- sak- tas‑)forma.
166. KiA virino ŝi estas? (Ŝi estas afablA) ( kind, affable ). KiA besto estas hundo? (Ĝi estas fidelA) ( faithful ).
167. (a) Kialingvo estas Esperanto? (Ĝi estas lingvo bel a,dolĉ a,grav a,elegant a,interes a,kaj modern a). Kia rivero estas Amazono? Kia persono estas …? Kia sezono estas la somero (vintro)? Kia ludo estas futbalo? Kia frazo estas Vi estas bela? Kia besto estas muso? Sur kia tabulo mi skribas? Kia libro estas tiu? En kia lernejo (ĉambro) ni estas?
(b) Kia estas laĉielo? vetero? krajono? ĉokolado? High St.? voĉo de F‑ino …?
(c) Kio (Kiu) estasalta? bela? bona? forta? grava?
(d) Kio (Kie, Kia) estas lasuno? tablo? pordo? …
168. Similarly:
• TIA, of that kind (sort), such, like that, such a, that kind of a
Читать дальше