Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Kio estas korbopilko?” demandis Arbo scivoleme.

“Ne gravas,” diris Hari haste.

“Nu, estas alia ludanto en ĉiu teamo, kiu nomiĝas la ‘gardisto’ – mi estas gardisto por Oragrifo. Mi devas flugi ĉirkaŭ niaj ringegoj, kaj bari la golojn de la alia teamo.”

“Tri ĉasistoj, unu gardisto,” diris Hari, kiu firme intencis memori ĉion. “Kaj ili ludas per la kvaflo. Bone, mi komprenis tion. Do por kio estas la aliaj?” Li indikis la tri pilkojn ankoraŭ en la skatolo.

“Mi montros tion al vi nun,” diris Arbo. “Prenu tion ĉi.”

Li donis al Hari malgrandan klabon, similan al mallonga bazpilka klabo.

“Mi montros al vi kiel la ‘klabuloj’ kondutas,” Arbo diris. “Ĉi tiuj du estas la klabuloj.”

Li indikis al Hari du identajn pilkojn, gagate nigrajn kaj iom pli malgrandajn ol la kvaflon. Hari rimarkis, ke ili ŝajne strebis por eskapi el la rimenoj, kiuj tenis ilin en la skatolo.

“Gardu vin,” Arbo avertis al Hari. Li kliniĝis suben, kaj liberigis unu el la klabuloj.

Tuj la nigra pilko alte supreniris, kaj tiam ĵetis sin rekte al la vizaĝo de Hari, Hari svingbatis ĝin per sia klabo por eviti ke ĝi rompu al li la nazon, kaj for sendis ĝin zigzage ĉielen – ĝi zumis ĉirkaŭ iliaj kapoj, kaj tiam pafiĝis al Arbo, kiu plonĝe saltis sur ĝin, kaj sukcesis bloki ĝin sur la grundo.

“Ĉu klare?” Arbo anhelis, trudante la baraktantan klabulon reen en la skatolon, kaj rimenante ĝin firme. “La klabuloj raketadas ĉirkaŭe, celante frapi la ludantojn de iliaj balailoj. Pro tio, ĉiu teamo havas du ‘batistojn’ – la ĝemeloj Tordeli estas niaj. Ilia tasko estas protekti sian teamon kontraŭ la klabuloj, kaj rebati ilin kontraŭ la alia teamo. Do – ĉu vi kaptis ĉion?”

“Tri ĉasistoj celas atingi golojn per la kvaflo; la gardisto gardas la golejojn; la batistoj pelas la klabulojn for de sia teamo” Hari recitis.

“Bonege,” diris Arbo.

“Ah – ĉu la klabuloj iam ajn mortigis iun?” Hari demandis, esperante ke li ŝajnis senzorga.

“Neniam ĉe Porkalo. Ni estas suferintaj kelkajn rompitajn makzelojn, sed nenion pli gravan. Nu, la lasta teamano estas la ‘serĉisto’. Tiu estas vi. Kaj vi ne bezonas prizorgi la kvaflon aŭ la klabulojn – ”

“— krom se ili frakasas al mi la verton.”

“Ne zorgu pri tio, la Tordelioj pli efikas ol la klabuloj – laŭ mi ili mem estas paro de homaj klabuloj.”

Arbo prenis el la skatolo la kvaran kaj lastan pilkon. Kompare kun la kvaflo aǔ la klabuloj, ĝi estis tre eta, iom pli granda ol juglando. Ĝi estis brile ora, kun arĝentaj flirtantaj flugiletoj.

Ĉi tio ,” diris Arbo, “estas la ‘oreko’, kaj ĝi estas la plej grava pilko el ĉiuj. Estas tre malfacile kapti ĝin, ĉar ĝi estas tiel rapida kaj apenaŭ videbla. Kapti ĝin estas la tasko de la serĉisto. Vi devas sinui inter la ĉasistoj, batistoj, klabuloj, kaj kvaflo por trovi ĝin pli frue ol la serĉisto de la alia teamo, ĉar kiu ajn el la du serĉistoj kaptas la orekon, tiu gajnas por sia teamo pliajn cent kvindek poentojn, do ĝi preskaŭ ĉiam venkas. Pro tio la serĉistoj estas prifaŭlataj tiel ofte. Ĉiu kvidiĉa ludo finiĝas nur kiam la oreko kaptiĝas, do ĝi povas daŭri senlime – mi supozas, ke la rekorda daǔro estis tri monatoj, oni devis anstataŭigi la teamanojn, por ke ili povu iom dormi.”

“Nu, tio estas la tuto – ĉu demandojn?”

Hari kapneis. Li bone komprenis kion li devos fari, nur fari tion estos la afero.

“Ni ankoraŭ ne trejnos kun la oreko,” diris Arbo, zorgeme enskatoligante ĝin. “Estas tro mallume, ni riskas perdi ĝin. Do ni provu vin kun ĉi tiuj.”

Li tiris sakon de ordinaraj golfludaj pilkoj el sia poŝo, kaj post kelkaj minutoj li kaj Hari estis enaere, Arbo ĵetante la pilkojn tiel forte, kiel li kapablis en ĉiu direkto, por ke Hari kaptu ilin.

Hari ne maltrafis unu solan, kaj tio ege plaĉis al Arbo. Post horduono la nokto tute alvenis, kaj ili ne povis daŭrigi.

“Tiu Kvidiĉa Pokalo tenos niajn nomojn sur la etikedo ĉijare,” diris Arbo ĝoje dum ili pezpaŝis supren kontraŭ la kastelo. “Ne surprizos min, se vi fariĝos eĉ pli bona ol Karlo Tordeli, kaj tiu kapablus ludi por la Anglia teamo, se li ne estus foririnta por ĉasi drakojn.”

Eble ĉar li nun tiom okupiĝis, farante kvidiĉan trejnadon trifoje ĉiun semajnon, krom la multon da hejmtaskoj por la kursoj, Hari povis apenaŭ kredi tion, kiam li rimarkis ke li jam estis du monatojn ĉe Porkalo. La kastelo ŝajnis kvazaǔ lia hejmo pli ol Ligustra Vojo iam ajn ŝajnis tiel. Ankaŭ liaj lecionoj fariĝis daŭre pli interesaj post kiam li ekregis la fundamentojn.

Je la Halovina mateno oni vekiĝis kun la franda aromo de bakata kukurbo, kiu ŝvebis tra la koridoroj. Eĉ pli bone, prof. Flirtmeĉo anoncis dum la klaso de Sorĉoj, ke li taksis ilin pretaj por flugigi aferojn, kion ĉiuj deziregis fari, post kiam ili vidis lin glisigi la bufon de Nevil ĉirkaŭ la klasĉambro. Profesoro Flirtmeĉo arigis la klason en parojn por ekzerci tion. Hari pariĝis kun Ŝemus Fingan (kio konvenis al Hari, kun kiu Nevil avidis pariĝi). Tamen Ron estis laboronta kun Hermiona Granĝer. Oni malfacile divenis, ĉu Ron, ĉu Hermiona pli koleris pri tio. Ŝi ne estis parolinta al iu el ili post la tago kiam la balailo de Hari alvenis.

“Nun ne forgesu pri tiu neta pojna moviĝo, kiun ni ekzercis!” pepis prof. Flirtmeĉo, starante sur sia amaso da libroj kiel kutime. “Susuro kaj flirto, memoru, susuro kaj flirto. Kaj la korekta diro de la magiaj vortoj ankaŭ tre gravas – neniam forgesu la sorĉiston Barufon, kiu diris ‘so’ anstataŭ ‘fo’ kaj trovis sin sur la planko kun bizono surbruste.”

Tre malfacilis. Hari kaj Ŝemus susuradis kaj flirtadis, sed la plumo, kiun ili devis sendi kontraŭĉiele, simple kuŝis sur la skribtablo. Ŝemus malpaciencis tiom, ke li ŝovis la plumon per sia vergo, kaj ĝin ekflamigis – Hari devis estingi ĝin per sia ĉapelo.

Ron ĉe la apuda tablo ne multe pli bonŝancis.

Vingardium Leviosa! ” li kriis, svingante siajn longajn brakojn kiel ventmuelilo.

“Vi misdiras tion,” Hari aǔdis Hermionan knali. “Estas ‘Vin- gaar -dium Levi- oo -sa’, prononcu la ‘ gar ’ sufiĉe longe.”

“Do faru ĝin vi , se vi estas tiel saĝa,” Ron defiis. Hermiona kunrulis la manikojn de sia robo, flirtigis sian vergon, kaj diris ‘ Vingardium Leviosa!

Ilia plumo altiĝis de la tablo kaj ŝvebis je metro super iliaj kapoj.

“Ho, bone farite!” kriis prof. Flirtmeĉo aplaǔdante, “Ĉiu rigardu ĉi tie, sinjorino Granĝer sukcesis en tio!”

Ron ege malbonhumoris antaǔ la fino de la klaso.

“Ne mirindas ke neniu povas elteni ŝin,” li diris al Hari dum ili puŝis sin antaŭen en la homoplenan koridoron, “Ŝi estas koŝmaro, verdire.”

Iu puŝis sin kontraǔ Hari, hastante preter li. Estis Hermiona. Hari ekvidis ŝian vizaĝon – kaj miris vidante, ke ŝi ekploris.

“Mi supozas, ke ŝi aǔdis vin.”

“Do kio?” diris Ron, sed li aspektis iom maltrankvila. “Ŝi certe jam rimarkis, ke ŝi ne havas amikojn.”

Hermiona ne alvenis al la sekvanta klaso, kaj ne vidiĝis dum la posttagmezo. Survoje al la Granda Halo por la Halovina festo, Hari kaj Ron subaǔdis Parvati Patil diri al sia amikino Lavenda, ke Hermiona ploris en la knabina necesejo kaj volis resti sola. Ron aspektis eĉ pli embarasite pri tio, sed post momento, ili eniris la Grandan Halon, kie la Halovinaj dekoracioj puŝis Hermionan el iliaj pensoj.

Mil vivaj vespertoj flirtis el la muroj kaj plafono dum pliaj mil rondflugis super la tabloj kiel malaltaj nigraj nuboj, farante ke la kandeloj en la kukurboj flagradis. La manĝaĵoj aperis subite sur la oraj teleroj, kiel okazis dum la semestrokomenca bankedo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x