Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas ĉi tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj pulvoroj. Ĉi tiu, do, estas la lasta fojo—se ne okazos miraklo—kiam Harry Jekyll povas pensi siajn proprajn pensojn aŭ vidi sian propran vizaĝon (nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo. Nek devos mi prokrasti tro longe la finon de ĉi tiu skribado, ĉar se mia rakonto ĝis nun evitis detruiĝon, tio estis pro kombino de granda antaŭzorgo kaj granda bonŝanco. Se la agonioj de la ŝanĝo ekkaptos min dum mi ĝin skribas, Hyde ĝin disŝiros; sed se iom da tempo pasos de kiam mi estos ĝin flankenmetinta, lia mirinda egoismo kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos ĝin denove kontraŭ la ago de lia simiosimila malico. Kaj efektive, la fatalo, kiu proksimiĝas al ni ambaŭ, jam ŝanĝis kaj premegis lin. Pasos nur duonhoro, kaj mi denove kaj por ĉiam eniros tiun malamitan personecon… Mi scias, kiel mi sidos ektremegante kaj plorante sur mia seĝo, aŭ daŭros, en plej streĉita kaj timopenetrita ekstazo de aŭskultado, paŝadi tien kaj reen tra ĉi tiu ĉambreto—mia lasta surtera rifuĝejo—kaj subaŭskulti ĉian sonon de minaco. Ĉu Hyde mortos sur la eŝafodo? aŭ ĉu li en la lasta momento trovos la kuraĝon sin liberigi? Dio scias: al mi indiferente estas; ĉi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio, kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. Ĉi tie, do, demetante mian plumon kaj eksigelante mian konfeson, mi metas finon al la vivhistorio de tiu malfeliĉa Harry Jekyll.
FINO
Lokoj en kiuj la tradukintoj uzis radikojn ne troveblajn en la plimulto da vortaroj
Gablo: ia malbonaŭspicia masivo de konstruaĵoj eltrudis sian gablon super la straton (*).
Morose: Via devo estis min averti, respondis la alia, iom morose (*).
Perpleksi: metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco ( ).—Devas esti io plu, diris en si la perpleksita sinjoro ().
Bajeto: pordo kovrita de ruĝa bajeto ( ). Frapis per iome ŝancela mano sur la ruĝan bajeton de la kabineta pordo ().
Damnita: Plorantan kiel virino aŭ animo damnita (*).
Lugubra: Lugubra kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la kabineto (*).
Fiolo: … per la dispremita fiolo en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, Utterson sciis, ke li rigardas kadavron de memdetruinto (*).
Morbida: Mi havas morbidan timon, malĝuste direkti vin (*).
Sombra: Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra eksciteco (*).
Simuli: … sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por simuli matenmanĝon (*).
Riĉard Enfijld.
T.e. ĉiutage krom dimanĉo, kiam en Anglujo la butikoj restas fermitaj.
Gablo: triangula elstaranta konstruaĵo aŭ pinta tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laŭ la gotika arĥitektura stilo. A. gable; Fr. gâble; G. Giebel, Spitzverdachung; H. socarrén, alero.
Elp. Kuts: fama Londona banko.
Ekkrio, kiu montras protestan nekonsenton.
Elp. Hajd.
Morosa: ĉagrenhumora, malgajaĉa, malkontentaĉa. A. morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. mürrisch; H. murrio; Lat. morosus.
Elp. Ĝekil.
Elp. Kávendiŝ Skŭer: fama Londona placo.
Elp. Lanjon.
Harry. intima formo de l’ nomo Henry (kvazaŭ Henĉjo).
Tio ĉi estas vortŝerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas infana ludo, laŭ kiu unuj devas sin kaŝi (Hide) kaj la aliaj ilin serĉi (Seek).
Malriĉa kvartalo de Londono.
Perpleksiteco: Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare komprenas, aŭ dubas aŭ hezitas, pro konfuzataj ideoj (Perpleksi = meti en tiun staton). A. perplexity, F. perplexité, G. Verworrenheit, H. perplejidad.
Perpleksita: A. perplexed, puzzled, F. embrouillé, embarrassé. G. verwirrt, perplex, H. perplejo.
Elp. Pul.
Elp. Karu.
Elp. Njukomen el Skotland Jard (la ĉefoficejo de la londona detektiva polico).
Bajeto: Speco de maldelikata flaneleca tuko. A. baize; Fr. bayette; G. Boye; H. bayeta.
T.e. pripensi pri ĝi.
Elp. Gest.
Elp. Bradŝa.
Damni: kondamni al puno eterna. A. damned; Fr. damné; G. verdammt; H. condenado a pena eterna.
Lugubra: funebrecon, malĝojon inspiranta. A. lugubrious, mournful, doleful; Fr. lugubre; G. traurig, kummervoll, klagend; H. lúgubre.
Fiolo: malgranda vitra botelo de formo speciala uzata en la laboratorio. A. phial; Fr. fiole: G. Phiole, Fläschchen; H. redoma, frasco.
Morbida: Malsanaĉa, kvazaŭ malsaneta. A. morbid; Fr. morbide; G. krankhaft; H. mórbido.
Sombra: malluma, malhela, malgaja, ĉagrena, melankolia. A. sombre; Fr. sombre; G. düster, finster, dunkel, trüb; H. sombrio; obscuro, triste.
Elp. Hesti.
Simuli: ŝajnigi, imitaĉi. A. simulate; Fr. simuler; G. nachahmen, heucheln, simulieren; H. simular, fingir.
Riĝents Park: Fama kaj bela Londona parko.