Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Здесь есть возможность читать онлайн «Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детективная фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Tiu persono (kiu tiel, jam de la unua momento de sia alveno, naskis ĉe mi kion mi povas nur nomi naŭzoplena scivolo) estis vestita laŭ maniero, kiu ĉe ordinara persono estus ridinda; t.e. liaj vestoj, kvankam faritaj el riĉa kaj bongusta ŝtofo, estis treege tro grandaj por li laŭ ĉiu mezuro. La pantalono pendis ĉirkaŭ la kruroj kaj estis suprenfaldita por teni ĝin for de la tero, la talio de la redingoto troviĝis sub liaj koksoj, kaj ĝia kolumo vastiĝis larĝe sur liaj ŝultroj. Sed, strange diri, tiu ĉi ridindega vestaĵo tute ne ridigis min. Pli ĝuste ja, tial ke estis io kontraŭnorma kaj monstra en la esenco mem de la estaĵo, kiu nun staris kontraŭ mi, io enkateniganta, surprizanta kaj naŭzanta, ŝajnis, ke tiu ĉi nova neegaleco nur ĝin konvenis, kaj intensigis; tiel, ke al mia intereso pri la karaktero de tiu homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kvankam por meti ilin sur paperon bezonis tiel grandan spacon, tamen okupis nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra [27] Sombra: malluma, malhela, malgaja, ĉagrena, melankolia. A. sombre; Fr. sombre; G. düster, finster, dunkel, trüb; H. sombrio; obscuro, triste.
eksciteco.
—Ĉu vi ĝin havas? li kriegis, ĉu vi ĝin havas?
Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li eĉ la manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi depuŝis lin, konsciante ĉe lia ektuŝo, ian glacian spasmon tra miaj vejnoj.
—Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi ankoraŭ ne havas la plezuron koni vin. Sidiĝu, mi petas.
—Pardonu al mi, D-ro Lanyon, li respondis, sufiĉe ĝentile. Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia malpacienco nun jam preterpasis mian ĝentilecon. Mi venis ĉi tien laŭ la instigo de via kolego, D-ro Harry Jekyll, pri afero iome grava; kaj mi sciiĝis…, li paŭzis kaj levis la manon al la gorĝo kaj mi povis rimarki, malgraŭ lia kvieta mieno, ke li baraktas kontraŭ la alproksimiĝo de la histerio,—mi sciiĝis, ke tirkesto…
—Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie ĝi kuŝis sur la planko post tablo kaj ankoraŭ kovrita per tuko.
Li eksaltis al ĝi kaj poste haltis kaj metis manon al la koro; mi povis aŭdi, kiel grincas liaj dentoj pro la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizaĝo fariĝis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj prudento.
—Trankviligu vin! mi diris.
Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaŭ kun la decideco de la malespero, forŝiris la tukon. Vidante ĝian enhavon, li aŭdigis unu laŭtan singulton de tiel intensa senpremiĝo, ke mi sidis kiel ŝtonigita. Kaj la momenton poste, per voĉo jam sufiĉe regata:
—Ĉu vi havas gradigitan glason? li demandis.
Mi stariĝis iom sindevige kaj donis al li, kion li petis.
Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la ruĝa fluidaĵo, kaj alŝutis unu el la pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberuĝan nuancon, komencis, dum la solviĝado de la kristaloj, plihele koloriĝi, aŭdeble ŝaŭmadi kaj disĵeti fumetojn. Subite, kaj ĉe la sama momento, la kvazaŭbolado ĉesis kaj la miksturo transkoloriĝis en malpalan purpuron, kiu malintensiĝis pli malrapide en palan verdon. Mia vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste sin turnis kaj rigardis min kun serĉa mieno.
—Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas. Ĉu vi estos saĝa? Ĉu vi permesos gvidi vin? Ĉu vi permesos, ke mi prenu ĉi tiun glason en mian manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aŭ ĉu la avideco de l’ scivolo tro multe vin regas? Pripensu antaŭ ol respondi, ĉar farata estos, kiel vi decidos. Laŭ via decido, vi restos tiel sama kiel vi antaŭe estis, nek pli riĉa, nek pli saĝa, escepte se la sento pri servo farita al homo en morta danĝero povas esti konsiderita ia riĉeco de l’ animo. Aŭ, se vi preferos elekti novan regionon de la scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio estos malkaŝita al vi ĉi tie, en ĉi tiu ĉambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumiĝos antaŭ via rigardo tia miregindaĵo, kia ŝancelus la nekredemon de Satano.
—Sinjoro, mi diris, ŝajnigante indiferentecon, kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi eble ne miros, ke mi vin aŭskultas ja sen tre forta impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaŭ ol vidi ĝian finon.
—Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi memoras viajn ĵurojn; kio sekvos, tio estos sub la sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe estas ligita al la plej mallarĝaj kaj materialismaj ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi kiu mokis viajn superulojn,—rigardu!
Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu engluto. Sekvis krio; li balanciĝis, ŝanceliĝis, ekkaptis la tablon kaj tenegis, rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita buŝo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis, ŝanĝo—li ŝajnis ŝveli—lia vizaĝo subite nigriĝis kaj la trajtoj ŝajnis fandiĝi kaj aliiĝi—kaj momenton poste mi eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantaŭen ĝis la muro, kun la brako levita por min ŝirmi kontraŭ tiu miregindaĵo, kun la mento premegata de teruro.
—Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; ĉar tie antaŭ miaj okuloj—pala kaj skuita, kaj duonsvenanta, kaj palpserĉanta antaŭ si per la manoj kvazaŭ homo reveninta el la morto—tie staris Harry Jekyll!
Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne povas decidiĝi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion, kion mi vidis; mi aŭdis tion, kion mi aŭdis, kaj ĝi naŭzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu vidaĵo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas, ĉu mi ĝin kredas? kaj mi ne povas respondi. Mia vivo estas skuita ĝis la radikoj; la dormo forlasis min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je ĉiuj horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro eĉ kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas, eĉ en mia memoro pripensi, sen eksalto de teruro. Nur mi diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi ĝin) jam pli ol sufiĉos. La estaĵo, kiu tiun nokton englitis en mian domon, estis, laŭ la konfeso de Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj serĉata en ĉiuj anguloj de la lando kiel la mortiginto de Carew.
Hastie [28] Elp. Hesti.
Lanyon.
La plena deklaro pri la afero; skribita de Doktoro Jekyll
Mi naskiĝis en la jaro 18…a, heredonto de granda riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laŭ karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial—kion oni povus supozi—kun ĉia garantio por honoroplena kaj distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia ĉe multaj faris la feliĉecon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon de l’ pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo. Multaj homoj eĉ fanfaronegus tiajn neregulaĵojn, pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pli la postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per fosaĵo eĉ pli profunda ol ĉe la plejmulto, disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.