Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Здесь есть возможность читать онлайн «Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детективная фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ili eliris, ŝlosinte post si la pordon de la teatro, kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kuniĝintan ĉirkaŭ la fajro en la vestiblo, malrapide reiris al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj ĉi tiu mistero estis nun klarigota.

La rakonto de Doktoro Lanyon

La naŭan de januaro, jam antaŭ kvar tagoj, mi ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron, adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, ĉar ni tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja kunmanĝis kun li, la antaŭan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalaĵon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, ĉar la letero estis jene esprimita:

«Kara Lanyon,

«Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaŭ miaflanke, ian rompiĝon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi,—mi ne oferus mian tutan havon aŭ mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, ĉio estas en viaj manoj; se vi mankos al mi hodiaŭ nokte, mi pereos. Vi povus suspekti, post ĉi tiu antaŭparolo, ke mi estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Juĝu por vi mem.

«Mi deziras, ke vi prokrastu ĉiujn aliajn rendevuojn por hodiaŭ nokte, eĉ ja se oni vin alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon, escepte se via propra kaleŝo estus efektive ĉe la pordo, kaj kun tiu ĉi letero en la mano, ke vi veturadu rekte al mia domo. Poole, mia ĉefservisto, havas siajn ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran ŝrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron, se ĝi estos ŝlosita, kaj eltiri, kun ĝia tuta enhavo tia, kia ĝi staras, la kvaran tirkeston de la supro aŭ (kio estas sama) la trian de la malsupro. En mia ekstrema afliktiĝo mi havas morbidan [26] Morbida: Malsanaĉa, kvazaŭ malsaneta. A. morbid; Fr. morbide; G. krankhaft; H. mórbido. timon, malĝuste direkti vin; sed, eĉ se mi eraras, vi ekkonos la ĝustan tirkeston laŭ ĝia enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun ĉi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish Square ĝuste tian, kia ĝi estas.

«Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun ĉi leteron, jam longe antaŭ la noktomezo; sed mi lasos al vi ĝis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj, kiujn oni povas nek forbari nek antaŭvidi, sed ĉar horo, en kiu viaj servistoj estos jam kuŝiĝintaj, estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.

«Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke ĉi tiuj aranĝoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la neplenumo de eĉ unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili ŝajnas, vi povas esti ŝarĝinta vian konsciencon je mia morto aŭ la pereo de mia prudento. Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun ĉi peton, mia koro malleviĝas kaj mia mano tremas jam ĉe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu ĉi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj ĉagrenoj forruliĝos kiel rakonto dirita. Servu min, mia kara Lanyon, kaj savu vian amikon,

H. J.»

«P.S. Mi jam sigelis ĉi tiun leteron, kiam frapis mian animon alia teruro. Estas eble, ke mankos al mi la poŝto, kaj ke ĉi tiu letero ĝis morgaŭ matene ne estos inter viaj manoj. Tiuokaze, kara Lanyon, plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia sendito. Eble, tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto pasos sen okazo, vi scios, ke Henry Jekyll vi jam ne revidos plu.»

Post la legado de tiu ĉi letero, mi decidis, ke mia kolego estas nepre freneza; sed ĝis tiam, kiam tio estos pruvita preter ĉia ebleco de dubo, mi sentis min devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun ĉi konfuzaĵon, des malpli mi trovis min kapabla juĝi pri ĝia graveco; kaj alvokon tiamaniere esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi do leviĝis tuj de l’ tablo, eniris fiakron kaj veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi, rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis seruriston kaj ĉarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni parolis; kaj ni iris kune al la ĥirurgia teatro de la iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine, post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La ŝranko markita E estis neŝlosita; kaj mi eltiris la tirkeston, plenigis ĝin je pajlo, envolvis ĝin en littukon kaj reportis ĝin kun mi al Cavendish Square. Tie mi esploris ĝian enhavon. La pulvoroj estis sufiĉe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj, mi trovis tion, kio ŝajnis al mi esti simpla kristaleca salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton, estis duonplenigita de sangruĝa fluidaĵo tre akra al la flaro, kaj kiu ŝajnis al mi enhavi fosforon kaj ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj ĉesis preskaŭ antaŭ unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol sola vorto; «duobla» okazis eble sesfoje tra tuto de kelkcento da enskriboj; kaj unufoje «tuta malsukceso!!!» Nu, kiel povus la ĉeesto de tiuj objektoj en mia domo tuŝi aŭ la honoron, la mentosanecon, aŭ la vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu loko, kial ne al alia? Kaj eĉ se ja estus efektive ia malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju pli mi pripensadis, des pli mi konvinkiĝis, ke mi interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi forsendis mian servistaron kuŝiĝi, mi tamen ŝarĝis malnovan revolveron, por ke mi povu eventuale min defendi.

La noktomeza horo apenaŭ sonoris super Londono, kiam iu frapetis mallaŭte sur la pordo. Mi mem iris malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapogantan kontraŭ la kolonoj de la portiko.

—Ĉu vi venis de D-ro Jekyll? mi demandis. Li jesis per ĝenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne obeis sen serĉa rigardeto posten en la mallumon de la placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo de lia lanterno malkovrita, kaj ŝajnis al mi, ke ĉe la vido mia vizitanto ektremas kaj plirapidas.

Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis; kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo, mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. Ĉi tie fine mi povis klare lin observi. Mi antaŭe neniam vidis lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia vizaĝo, kun ĝia rimarkinda kombino de granda muskola moviĝemeco kun granda ŝajna malforteco de konstitucio, kaj laste, sed ne malpleje, la stranga subjektiva maltrankvileco kaŭzata de lia proksimeco.

Tiu lasta iom similis ekatakon de rigoro, kaj estis akompanata de tute rimarkebla malrapidiĝo de la pulso. En la momento mem, mi atribuis tion al ia idiosinkrazia, persona malplaĉa, kaj nur iom miris la akutecon de la simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la kaŭzo de tio kuŝas multe pli profunde en la homa naturo mem, kaj dependas de io pli nobla, ol la principo de l’ malamo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x