Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Здесь есть возможность читать онлайн «Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детективная фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ĉu neniam okazis io alia? li demandis.

Poole kapjesis.

—Foje, li diris, foje mi aŭdis ĝin plorantan.

—Plorantan! Kiel tio? diris la leĝisto, kun subita frostotremo de teruro.

—Plorantan kiel virino aŭ animo damnita, [23] Damni: kondamni al puno eterna. A. damned; Fr. damné; G. verdammt; H. condenado a pena eterna. diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke mi mem povus ankaŭ plori.

Sed nun la dek minutoj ekfiniĝis. Poole eltiris la hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj ili alproksimiĝis kun haltigata spirado al tie, kie tiu senlaca piedo ankoraŭ antaŭen-malantaŭeniris en la senbrueco de la nokto.

—Jekyll, kriis Utterson, per laŭta voĉo, mi postulas vidi vin.

Li paŭzis momenton, sed alvenis neniu respondo.

—Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li daŭrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta forto!

—Utterson, diris la voĉo, pro Dio, kompatu!

—Ha! tiu ne estas la voĉo de Jekyll—ĝi estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon, Poole.

Poole svingis la hakilon super sian ŝultron; la bato skuis la konstruaĵon, kaj la ruĝtegita pordo saltis kontraŭ la seruron kaj ĉarnirojn. Lugubra [24] Lugubra: funebrecon, malĝojon inspiranta. A. lugubrious, mournful, doleful; Fr. lugubre; G. traurig, kummervoll, klagend; H. lúgubre. kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj fendiĝis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato, sed la ligno estis kuntenema kaj la metalaĵoj estis de bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompiĝis la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur la tapiŝon.

La sieĝantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de la silento kiu sekvis, destaris iome malantaŭen kaj enrigardis. Tie antaŭ iliaj okuloj estis la kabineto en la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete ordigitaj kuŝis sur la tablo, kaj pli proksime de la fajro la manĝilaro estis metita por la temanĝo. La plej trankvila ĉambro, oni dirus, kaj, se forestus la vitraj ŝrankoj plenaj de ĥemiaĵoj, la plej ordinara en Londono tiun nokton. Ĝuste en la mezo kuŝis treege tordita korpo de homo, ankoraŭ ekskuata. Ili alproksimiĝis piedfingre, turnis ĝin sur ĝian dorson, kaj vidis la vizaĝon de Edward Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li, vestoj laŭ la staturo de la doktoro, la tendenoj de l’ vizaĝo ankoraŭ moviĝis vivsimile, sed la vivo estis efektive tute foriĝinta, kaj per la dispremita fiolo [25] Fiolo: malgranda vitra botelo de formo speciala uzata en la laboratorio. A. phial; Fr. fiole: G. Phiole, Fläschchen; H. redoma, frasco. en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de memdetruinto.

—Ni venas tro malfrue, li diris severe, aŭ por savi, aŭ por puni. Hyde estas irinta al sia juĝo, kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.

La plej granda parto de la konstruaĵo estis okupata de la teatro, kiu plenigis preskaŭ la tutan teretaĝon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran etaĝon ĉe unu ekstremaĵo kaj rigardis sur la korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la flankstrato. Estis ankaŭ kelkaj mallumaj kameroj kaj vasta kelo. Ĉiujn ili nun traesploris. En ĉiun kameron ili bezonis nur ekrigardi, ĉar ĉiuj estis malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je ĉiuspeca forĵetaĵo, sed jam dum ili malfermis la pordon, ili estis avertitaj pri la neutileco de plua serĉado per la falo de tuta mato da araneaĵo, kiu dum jaroj sigelis la enirejon. Nenie troviĝis postsigno de Harry Jekyll, senviva aŭ viva.

Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.

—Li kredeble estas enterigita ĉi tie, li diris, aŭskultante la sonon. Aŭ eble li forkuris, diris Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la flankstrato. Ĝi estis ŝlosita, kaj kuŝantan apude sur la kaheloj, ili trovis la ŝlosilon, jam makulitan per rusto.

—Ĉi tio ne montras uzadon, rimarkis la leĝisto.

—Uzadon! eĥis Poole. Ĉu vi ne vidas, sinjoro, ke ĝi estas rompita? kvazaŭ iu estus ĝin piedfrapadinta.

—Ha! daŭrigis Utterson, kaj la disrompoj ankaŭ estas rustiĝintaj.

La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.

—Tio ĉi preteriras mian komprenon, Poole, diris la leĝisto, ni revenu en la kabineton.

Ili silente supreniris la ŝtuparon, kaj, de tempo al tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro, esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu tablo estis postsignoj de ĥemia laborado, diversaj mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kuŝis sur vitraj pelvetoj, kvazaŭ por ia eksperimento, ĉe kiu la malfeliĉulo estis malhelpita.

—Tiu estas la sama drogo, kiun mi ĉiam alportadis al li, diris Poole.

Post tio, en la daŭrigo de sia esplorado de la ĉambro, la serĉantoj alvenis ĝis la spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola teruro.

—Tiu ĉi spegulo vidis kelkajn strangaĵojn, sinjoro, murmuris Poole.

—Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, eĥis la leĝisto per la sama tono. Ĉar por kio Jekyll povus ĝin bezoni? li diris.

—Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.

Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter la orda aro da paperoj, plej supra kuŝis granda koverto, kaj ĝi portis, skribitan per la mano de la doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La leĝisto rompis la sigelon, kaj diversaj enfermitaĵoj falis planken. La unua estis testamento verkita laŭ la samaj eksterordinaraj kondiĉoj, kiel tiu, kiun li redonis antaŭ ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed anstataŭ la nomo de Edward Hyde, la leĝisto kun nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn, kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapiŝo.

—Turniĝas al mi la kapo, li diris. Li jam ĉiujn ĉi tagojn restadis ĉi tie kiel posedanto; li ne havis kaŭzon por ami min; li devis furiozi, vidante sin elpuŝita, kaj tiun ĉi dokumenton li tamen ne detruis.

Li levis la plej proksiman paperon; ĝi estis mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato ĉe la supro.

—Ho, Poole! la leĝisto kriis, li estis viva, ĉi tie, hodiaŭ. Lin forigi dum tiel mallonga intertempo, oni ne povus; li devas ankoraŭ vivi, li certe ien forkuris!

Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj ĉi tion en tiu okazo ni kuraĝu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti singardemaj. Mi antaŭvidas, ke ni ankoraŭ povas impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.

—Kial vi ne legas ĝin, sinjoro? demandis Poole.

—Ĉar mi timas, respondis la leĝisto solene. Al Dio plaĉu, ke mi por tio ne havu kaŭzon!

Kaj ĉe tio li proksimigis la paperon al sia okulo kaj legis la jenan:

«Mia kara Utterson!—Kiam tio ĉi venos en viajn manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne havas la kapablon antaŭvidi; sed miaj instinktoj kaj ĉiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras, ke la fino estas certa kaj devas baldaŭ veni. Iru, do, kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laŭ sia averto, estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion pli, turnu vin al la konfeso de

Via malinda kaj malfeliĉa amiko

Harry Jekyll»

—Ĉu estis tria enfermitaĵo? demandis Utterson.

—Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn manojn sufiĉe grandan paketon sigelitan ĉe diversaj lokoj. La leĝisto metis ĝin en sian poŝon.

—Pri ĉi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via mastro forkuris aŭ mortis, ni povos tamen almenaŭ savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi iru hejmen legi ĉi tiujn dokumentojn en trankvileco; sed mi revenos antaŭ noktomezo kaj tiam ni venigos la policon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x