• Пожаловаться

Роберт Стивенсон: Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Здесь есть возможность читать онлайн «Роберт Стивенсон: Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» — ознакомительный отрывок электронной книги совершенно бесплатно, а после прочтения отрывка купить полную версию. В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: literature_19 / foreign_antique / foreign_prose / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Роберт Стивенсон Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Роберт Стивенсон: другие книги автора


Кто написал Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн ознакомительный отрывок

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Robert Louis Stevenson

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskiĝis en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de sufiĉe riĉaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta vivado, de la ŝarĝo de malbona sano. Kiam, ankoraŭ knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj lia vartistino legadis al li tage kaj nokte ĉiajn rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la instinkto de l’ aŭtoreco. Edukita en la skota ĉefurbo, li studadis la leĝosciencon kaj fariĝis advokato. Dum sia libertempo, li vojaĝis alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua verko, «An Inland Voyage» (Enlanda Vojaĝo). La verko, tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun tradukita en la sekvantaj paĝoj. Post la morto de sia patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Eŭropon por serĉi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li mortis en 1894.

La verkoj de Stevenson estas diversaj, ĉar li estis poeto, romanisto, vojaĝinto, moralisto kaj biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco estis malofte egalita.

Prezentante tiun ĉi tradukon al la mondo esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan, Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.

La rakonto pri la pordo Sinjoro Utterson la leĝisto estis homo kun malglata - фото 1

La rakonto pri la pordo

Sinjoro Utterson, la leĝisto, estis homo kun malglata vizaĝo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. Ĉe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laŭ lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmanĝa vizaĝo, sed pli ofte, kaj laŭte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis ĝinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li ĝuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaŭ kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riproĉi.

– Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laŭ sia propra maniero. – En tiu ĉi rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili daŭrigis viziti lian ĉambraron, li neniam elmontris eĉ nuancon de ŝanĝo en sia mieno.

Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, ĉar eĉ en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj eĉ liaj amikiĝoj ŝajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.

Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu leĝisto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, aŭ tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan taŭgecon ĉe sia objekto. De tio sendube naskiĝis la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield 1 1 Riĉard Enfijld. , lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, aŭ kiun temon komunan al ambaŭ ili povis trovi, tio estis por multaj personoj «nukso por fendi». Tiuj, kiuj renkontis ilin dum iliaj ĉiudimanĉaj promenadoj, raportis, ke ili kutime diras nenion, ŝajnas strange malgajaj, kaj akceptadas kun videbla senĝeniĝo la alvenon de amiko. Malgraŭ tio, la du viroj plej alte ŝatis tiujn ekskursojn, taksis ilin la ĉefa juvelo de ĉiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de plezuro, sed eĉ malcedis al la alvokoj de profesiaj aferoj, por ke ili povu ĝui ilin neinterrompate.

Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila, sed ĝi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de l’ semajno 2 2 T.e. ĉiutage krom dimanĉo, kiam en Anglujo la butikoj restas fermitaj. . Ŝajne la loĝantoj ĉiuj bone prosperadis, kaj ĉiuj vetesperis sukcesi ankoraŭ pli bone, kaj la superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketaĵoj; tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.

Eĉ dimanĉe, kiam ĝi vualis siajn pli brilaĉajn ĉarmojn kaj estis kompare ne trairata, la strato ellumis, kontraste al sia malgaja ĉirkaŭaĵo, kiel fajro en arbarego; kaj per siaj freŝe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone poluritaj latunaĵoj, sia ĝenerala pureco kaj gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj plaĉis la okulon de la preteriranto.

Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj ĝuste ĉe tiu punkto ia malbonaŭspica masivo de konstruaĵoj eltrudis sian gablon 3 3 Gablo : triangula elstaranta konstruaĵo aŭ pinta tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laŭ la gotika arĥitektura stilo. A. gable; Fr. gâble; G. Giebel, Spitzverdachung; H. socarrén, alero. super la straton. Ĝi estis duetaĝa, montris nenian fenestron, nenion krom pordo ĉe la malsupra etaĝo kaj blinda kvazaŭfrunto de makulita muro ĉe la supra; kaj portis en ĉiu trajto la signojn de daŭra kaj avaraĉa malzorgo. La pordo, kiu posedis nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita. Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la ŝtupoj; la lerneja knabo provadis sian poŝtranĉilon sur la muldaĵoj, kaj en la daŭro de preskaŭ tuta generacio, aperis neniu por forpeli tiujn okazajn vizitantojn aŭ por ripari iliajn ruinigaĵojn.

S-ro Enfield kaj la leĝisto iris sur la alia flanko de la strato; sed kiam ili alvenis ĝuste kontraŭ la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.

– Ĉu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj kiam lia kunulo respondis jese, – ĝi estas kunigita en mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.

– Ĉu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda ŝanĝo de voĉo. Kaj kio estis tio?

– Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. – Mi estis revenanta hejmen de iu mondfina loko ĉirkaŭ la tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj ĉiuj loĝantoj estis dormantaj – strato post strato, ĉiuj iluminitaj kvazaŭ por procesio, kaj ĉiuj tiel malplenaj kiel preĝejo – ĝis fine mi eniĝis en tiun staton de mento, en kiu oni aŭskultas kaj aŭskultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten laŭ bona marŝpaŝado, kaj la alia, knabino eble ok aŭ dekjara, kuranta tiel rapide, kiel ŝi povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaŭ, ja sufiĉe kompreneble, kunfrapiĝis unu kontraŭ la alian ĉe la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; ĉar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l’ infanino kaj lasis ŝin kriegantan sur la tero. Tio, aŭdata, estas nenio, sed vidata, ĝi estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvazaŭ iu malbenita Juggernaut. «He! haltu!» mi kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l’ nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo ĉirkaŭ la krieganta infanino.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.