Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Здесь есть возможность читать онлайн «Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» — ознакомительный отрывок электронной книги совершенно бесплатно, а после прочтения отрывка купить полную версию. В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: literature_19, foreign_antique, foreign_prose, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн ознакомительный отрывок

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kaj fine lia pacienco estis rekompencita. Estis bela, seka nokto; frosto en la aero; la stratoj tiel puraj, kiel la planko de balĉambro; la lanternoj, skuataj de neniu vento, desegnis regulajn formojn el lumo kaj ombro. Je la deka, kiam la butikoj fermiĝis, la flankstrato estis jam tre senhoma, kaj malgraŭ la mallaŭta muĝado de Londono ĉie ĉirkaŭe, tre silenta. Sinjoro Utterson jam staris dum kelkaj minutoj ĉe sia posteno, kiam li eksciiĝis pri stranga malpeza piedpaŝo alproksimiĝanta. En la daŭro de siaj ĉiunoktaj patroloj, li jam de longe kutimiĝis al la kurioza efekto, kun kiu la piedsonado de sola persono, dum tiu estas ankoraŭ malproksimega, subite elsaltegas klare distingebla el la vasta zumado kaj bruado de la urbo. Tamen lia atento estis neniam antaŭe tiel subite kaj decidige aldevigita; kaj estis kun forta superstiĉa antaŭsento de sukceso, ke li retiris sin en la enirejon de la korto. La paŝoj rapide alproksimiĝis, kaj subite plilaŭtiĝis kiam ili ĉirkaŭpasis la angulon de la strato. La leĝisto, rigardante el la enirejo, povis baldaŭ vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu ĉi estis malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, eĉ je tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis, li eltiris ŝlosilon el la poŝo, kvazaŭ iu, kiu alproksimiĝas al la hejmo.

S-ro Utterson elpaŝis kaj tuŝis lin je la ŝultro dum li preterpasis.

– S-ro Hyde, mi kredas.

S-ro Hyde kuntiriĝis malantaŭen kun sibla enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne rigardis la leĝiston rekte en la vizaĝon, li respondis sufiĉe trankvile:

– Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?

– Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la leĝisto. Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll – Sinjoro Utterson de Gaunt Strato – vi sendube aŭdis mian nomon; kaj renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi min.

– Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis S-ro Hyde, enblovante en la truon de la ŝlosilo. Kaj tiam subite, sed ne levante la rigardon:

– Kiel vi konis min? li demandis.

– Viaflanke, diris S-ro Utterson, ĉu vi faros al mi komplezon?

– Kun plezuro, respondis la alia, kio ĝi estu?

– Ĉu vi permesos, ke mi vidu vian vizaĝon? demandis la leĝisto.

S-ro Hyde ŝajnis heziti; fine kvazaŭ post ia subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la paro sufiĉe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj momentoj.

– Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble estos utile.

– Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni renkontiĝis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj li donis numeron en strato de Soho 13 13 Malriĉa kvartalo de Londono. .

– Bona Dio! pensis S-ro Utterson, ĉu li ankaŭ pensis pri la testamento?

Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro la dono de l’ adreso.

– Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?

– Laŭ priparolo, estis la respondo.

– Kies priparolo?

– Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.

– Komunajn amikojn! eĥis S-ro Hyde iom raŭke. Kiuj ili estas?

– Jekyll ekzemple, diris la leĝisto.

– Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun ekruĝiĝo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.

– Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.

La alia rikanis laŭte en sovaĝan ridon; kaj jen la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li malŝlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La leĝisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde forlasis lin, la bildo de l’ maltrankvileco. Tiam li malrapide supreniris la straton, haltetante post ĉiuj du-tri paŝoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco 14 14 Perpleksiteco : Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare komprenas, aŭ dubas aŭ hezitas, pro konfuzataj ideoj ( Perpleksi = meti en tiun staton). A. perplexity, F. perplexité, G. Verworrenheit, H. perplejidad. . La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el speco, kiu malofte solviĝas. S-ro Hyde estis pala, kaj havis pigmean eksteraĵon; li donis la impreson de malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraŭ la leĝisto kun ia mortigula miksaĵo de timemeco kaj trokuraĝo, kaj li parolis per raŭketa mallaŭtaĉa kaj iom rompita voĉo – ĉiuj ĉi punktoj estis kontraŭ li; sed ĉio ĉi tio kune ne sufiĉis por klarigi la ĝis tiam nekonitan naŭzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro Utterson rigardis lin:

Devas esti io plu, diris en si la perpleksita 15 15 Perpleksita : A. perplexed, puzzled, F. embrouillé, embarrassé. G. verwirrt, perplex, H. perplejo. sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por ĝi eltrovi nomon. Dio min benu! la viro ŝajnas apenaŭ homa. Io troglodita, ni diru? aŭ ĉu estas tie nur la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj transfiguras sian argilan loĝejon? La lasta, mi pensas; ĉar, ho mia malfeliĉa maljuna Harry Jekyll! se mi iam legis sur vizaĝo la subskribon de Satano, estas sur tiu de via nova amiko.

Ĉirkaŭ la angulo de la flankstrato estis placo kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte kadukiĝintaj el ilia antaŭa gloro, kaj luigitaj po etaĝoj kaj ĉambraroj al homoj el ĉiuj specoj kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arĥitektoj, fi-reputaciaj leĝistoj, kaj la agentoj de kaŝataj entreprenoj. Unu konstruaĵo, tamen, la dua for de la angulo, estis ankoraŭ tute okupata; kaj, antaŭ ĝia pordo, kiu portis grandan ŝajnon de riĉeco kaj komforto, kvankam ĝi estis nun envolvita en mallumo, krom ĉe la fenestreto super ĝi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita, maljuneta servisto malfermis la pordon.

– Ĉu D-ro Jekyll estas hejme, Poole? 16 16 Elp. Pul . demandis la leĝisto.

– Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laŭ la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj meblitan per multekostaj mebloj el kverko.

– Ĉu vi volas atendi tie ĉi apud la fajro, sinjoro? aŭ ĉu mi eklumigu por vi en la manĝoĉambro?

– Ĉi tie, mi dankas, diris la leĝisto; kaj li alproksimiĝis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo. Tiu ĉi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem kutimis paroli pri ĝi kiel la plej agrabla ĉambro en Londono. Sed hodiaŭ nokte estis tremaĉo en lia sango; la vizaĝo de Hyde kuŝis peze sur lia memoro; li sentis – kio ĉe li estis malofta – naŭzon kaj malŝaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia humoro, li kvazaŭ legis minacon en la flagrado de la fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila eksaltado de la ombraĵo sur la plafono. Li hontis pro la trankviliĝo, kiun li sentis, kiam Poole baldaŭ revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.

– Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama dissekcia ĉambro, Poole, li diris, ĉu tio estas tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l’ hejmo?

– Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro Hyde havas ŝlosilon.

– Via mastro ŝajnas multe konfidi al tiu junulo, Poole, daŭrigis la leĝisto reve.

– Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni ĉiuj ricevis ordonojn, lin obei.

– Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin ĉi tie, diris Utterson.

– Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto tie ĉi. Mi ja vidas lin tre malofte ĉi-tiuflanke de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.

– Nu, bonan nokton, Poole.

– Bonan nokton, S-ro Utterson.

Kaj la leĝisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja koro.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x