Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Здесь есть возможность читать онлайн «Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» — ознакомительный отрывок электронной книги совершенно бесплатно, а после прочтения отрывка купить полную версию. В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: literature_19, foreign_antique, foreign_prose, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн ознакомительный отрывок
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
– Malfeliĉa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj min trompas se li ne perdiĝas en profundajn akvojn! Li estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaŭ tre longe, ja vere, sed en la leĝaro de Dio statuto de limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu malnova peko; la kancero de iu kaŝita malhonoro; la puno venanta, pede claudo , jarojn post kiam la memoro forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.
Kaj la leĝisto, timigita de la penso, zorgmeditis dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, serĉante en ĉiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia malnova pekaĵo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta vivo estis sufiĉe senkulpa; malmultaj homoj povus legi la arĥivojn de sia vivo kun malpli da antaŭtimo. Li, tamen, estis humiligita ĝis la polvo pro la multaj malbonaĵoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis tiel preskaŭe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste, revenante al sia antaŭa temo, li eklumigis radion de espero.
– Tiu ĉi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn sekretojn, laŭ sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la plej malbonaj de malfeliĉa Jekyll estus kvazaŭ sunlumo. La afero ne povas daŭri tia, kia ĝi estas. Mi malvarmiĝas, kiam mi pensas pri tiu ĉi estaĵo rampanta kiel ŝtelisto al la lito de Harry! Malfeliĉa Harry, kia vekiĝo! Kaj la danĝero! Ĉar se tiu ĉi Hyde suspektas la ekziston de la testamento, li povos malpacienciĝi pro deziro heredi. Ha, mi devos meti la ŝultron al la tasko, – se nur Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. Ĉar denove li vidis antaŭ la okulo interna, klarajn kiel diafanaĵo, la strangajn kondiĉojn de la testamento.
Doktoro Jekyll estis tute senĝena
Post du semajnoj, laŭ bonega bonŝanco, la doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermanĝoj kvin aŭ ses malnovajn intimulojn, ĉiuj inteligentaj estimindaj homoj, kaj ĉiuj kompetentuloj pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova aranĝo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson estis iel ŝatata, tie li estis tre multe ŝatata. Dommastroj amis reteni la sekan leĝiston, kiam la gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco, sobrigante siajn mentojn en lia riĉa silento, post la elspezado kaj streĉigado de l’ festeco. Al tiu ĉi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun sidis ĉe la kontraŭa flanko de la fajro, – granda, belforma, glatvizaĝa, kvindekjara viro, kun eksteraĵo eble iom ruzeta, sed kun ĉia signo de kapableco kaj bonkoreco, – oni povis ekvidi per liaj rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman korinklinon.
– Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu ĉi. Vi konas tiun vian testamenton …
Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas malagrabla; sed la doktoro elportis ĝin gaje.
– Mia malfeliĉa Utterson, li diris, vi estas kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se estus tiu ĉirkaŭligita pedanto Lanyon, pri tio, kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li estas bonegulo, – vi ne bezonas fari nuban vizaĝon, – efektiva bonegulo, mi ĉiam intencas vidi lin pli ofte; sed li tamen, malgraŭ ĉio, ĉirkaŭligita pedanto ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.
– Vi scias, ke mi neniam aprobis ĝin, daŭrigis Utterson, senkompate malatentante la novan temon.
– Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.
– Nu, mi diras tion al vi denove, daŭrigis la leĝisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna Hyde.
La granda bela vizaĝo de D-ro Jekyll paliĝis ĝis la lipoj mem, kaj nigreco aperis ĉirkaŭ liaj okuloj.
– Mi ne volas aŭdi plu, li diris. Tiun temon, mi pensis, ni konsentis ne plu aludi.
– Tio, kion mi aŭdis, estis abomena, diris Utterson.
– Tio ne povas ŝanĝi la aferon. Vi ne komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia nekonsekvenceco de maniero. Mi troviĝas en doloriga situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne povas ripari.
Конец ознакомительного фрагмента.
Текст предоставлен ООО «ЛитРес».
Прочитайте эту книгу целиком, купив полную легальную версию на ЛитРес.
Безопасно оплатить книгу можно банковской картой Visa, MasterCard, Maestro, со счета мобильного телефона, с платежного терминала, в салоне МТС или Связной, через PayPal, WebMoney, Яндекс.Деньги, QIWI Кошелек, бонусными картами или другим удобным Вам способом.
1
Riĉard Enfijld.
2
T.e. ĉiutage krom dimanĉo, kiam en Anglujo la butikoj restas fermitaj.
3
Gablo : triangula elstaranta konstruaĵo aŭ pinta tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laŭ la gotika arĥitektura stilo. A. gable; Fr. gâble; G. Giebel, Spitzverdachung; H. socarrén, alero.
4
Elp. Kuts : fama Londona banko.
5
Ekkrio, kiu montras protestan nekonsenton.
6
Elp. Hajd .
7
Morosa : ĉagrenhumora, malgajaĉa, malkontentaĉa. A. morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. mürrisch; H. murrio; Lat. morosus.
8
Elp. Ĝekil .
9
Elp. Kávendiŝ Skŭer : fama Londona placo.
10
Elp. Lanjon .
11
Harry . intima formo de l’ nomo Henry (kvazaŭ Henĉjo ).
12
Tio ĉi estas vortŝerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas infana ludo, laŭ kiu unuj devas sin kaŝi (Hide) kaj la aliaj ilin serĉi (Seek).
13
Malriĉa kvartalo de Londono.
14
Perpleksiteco : Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare komprenas, aŭ dubas aŭ hezitas, pro konfuzataj ideoj ( Perpleksi = meti en tiun staton). A. perplexity, F. perplexité, G. Verworrenheit, H. perplejidad.
15
Perpleksita : A. perplexed, puzzled, F. embrouillé, embarrassé. G. verwirrt, perplex, H. perplejo.
16
Elp. Pul .
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.