Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Здесь есть возможность читать онлайн «Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» — ознакомительный отрывок электронной книги совершенно бесплатно, а после прочтения отрывка купить полную версию. В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: literature_19, foreign_antique, foreign_prose, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн ознакомительный отрывок

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать
Li estis tute trankvila kaj faris nenian kontraŭstaron, sed li ĵetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke ĝi ŝvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis la propra familio de la knabino; kaj baldaŭ aperis la kuracisto, por kiu oni estis ŝin sendinta. Nu, la infanino ne estis multe vundita, sed pli ĝuste timigita, laŭ la diro de lia ostosegista moŝto; kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed estis unu stranga cirkonstanco. Jam ĉe la unua vido, la viraĉo inspiris en mi naŭzon. Ankaŭ la familio de la knabino ŝajnis senti same, kio estis ja nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la kuracisto. Li estis laŭ la ordinara tipo de apotekisto, de neniu speciala aĝo aŭ koloro, kun forta Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo. Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni ĉiuj: ĉiufoje kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto naŭziĝas kaj blankiĝas pro deziro lin mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis kio estas en la mia, kaj, ĉar mortigo estis neebla, ni faris tion, kion ni juĝis krom tio plej bona. Ni diris al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon el la okazintaĵo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino de Londono ĝis la alia. Ke, se li havas amikojn aŭ kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone, ĉar ili estis sovaĝaj kiel harpioj. Neniam mi vidis rondon da tiel malamegaj vizaĝoj; kaj jen la viro en la mezo, kun ia nigra ridaĉa trankvileco – timigita tamen ankaŭ, mi povis rimarki – sed elportanta la aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.

– Se vi elektas fari profiton el tiu ĉi okazintaĵo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi. Ĉiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu vian sumon. —

Nu, ni suprentordis lin ĝis 100 funtoj por la familio de la knabino; li videble volis kontraŭstari; sed ĉe ni ĉiuj estis io, kio minacis al li nenion bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la pordo? Li eltiris ŝlosilon el la poŝo, eniris kaj tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj ĉeko je Coutts 4 4 Elp. Kuts : fama Londona banko. por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam ĉi tio estas unu el la punktoj de mia rakonto, sed ĝi estis nomo almenaŭ tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur ĝi ne estis falsaĵo. Mi permesis al mi la liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero ŝajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la ĉeko de alia homo por preskaŭ cent funtoj. Sed li estis tute trankvila kaj mokrida.

– Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi ĝis la bankoj malfermiĝos, kaj tiam mi mem monerigos la ĉekon.

Tial ni ĉiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la restaĵon de la nokto en mia ĉambraro; kaj, la sekvintan matenon, post kiam ni manĝis, ni iris kune al la banko. Mi mem prezentis la ĉekon kaj diris, ke mi havas ĉiun kaŭzon por kredi, ke ĝi estas falsaĵo. Sed tute ne. La ĉeko estis vera.

– Tut-tut! 5 5 Ekkrio, kiu montras protestan nekonsenton. diris S-ro Utterson.

– Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield. Jes, estas malbona afero. Ĉar mia homo estis tia, kun kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la persono, kiu skribis la ĉekon, estas la vera esenco de la konveneco, fama ankaŭ, kaj (kio pli malbonigas la aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas «la bono». Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn malsaĝaĵojn de sia juneco. La Domo de la Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruaĵon kun la pordo. Kvankam eĉ tio ja ne sufiĉas por klarigi ĉion – li aldonis; kaj ĉe tiuj vortoj, li enreviĝis.

El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro Utterson:

– Kaj vi ne scias, ĉu la tratinto de la ĉeko loĝas tie?

– Verŝajna loko, ĉu ne? respondis S-ro Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li loĝas ĉe iu placo.

– Kaj vi neniam demandis pri … la loko kun la pordo? diris S-ro Utterson.

– Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo. Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj; ĝi tro inklinas al la stilo de la Lasta Juĝo. Vi ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaŭ ekirigi ŝtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj malsupreniras la ŝtono, ekirigante aliajn ŝtonojn, kaj baldaŭ iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia propra posta ĝardeno, kaj la familio devas ŝanĝi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi regulon, ke, ju pli afero ŝajnas stranga, des malpli mi demandojn faras.

– Kaj, vere, tre bona regulo ĝi estas, diris la leĝisto.

– Sed mi esploris la lokon mi mem, daŭrigis S-ro Enfield. Ĝi apenaŭ ŝajnas domo. Ne troviĝas alia pordo, kaj neniu en- aŭ eliras per tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia aventuro. Estas, en la supra etaĝo, tri fenestroj, kiuj rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas ĉiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo, kiu ĝenerale elĵetas fumon; tial iu sendube loĝas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; ĉar la konstruaĵoj tiel sin interpremas ĉirkaŭ la korto, ke malfacile estas diri, kie unu finiĝas kaj alia komenciĝas.

La paro denove antaŭenmarŝis silente dum iom da tempo, kaj poste:

– Enfield! diris Utterson, estas bona, via regulo.

– Jes, tiel mi kredas, respondis Enfield.

– Sed malgraŭ ĉio, daŭrigis la leĝisto, estas unu punkto pri kiu mi deziras demandi; mi deziras peti la nomon de tiu homo, kiu piedpremis la infaninon.

– Nu, diris S-ro Enfield, mi ne povas vidi, ke tio iel malutilus. Estis homo nomita Hyde 6 6 Elp. Hajd . .

– Hm, diris S-ro Utterson, kia homo, kiel li aspektas?

– Ne estas facile lin priskribi. Estas io malagrabla ĉe lia aspekto; io malplaĉa, io absolute abomeninda. Mi neniam vidis homon, kiu tiom al mi malplaĉis, kaj tamen mi apenaŭ scias kial. Li ja nepre estas iel kriplita; li forte sentigas ian kriplecon, kvankam mi ne povus precizigi ĝian lokon. Lia aspekto estas iel eksterordinara kaj mi tamen ĉe li ne povas citi nome ion kontraŭnorman. Ne, sinjoro, ne al mi prosperas, mi ne povas lin priskribi. Kaj tio ne estas pro manko de memoro; ĉar mi certigas, ke mi lin povas revidi en ĉi tiu momento.

S-ro Utterson denove iom marŝadis silente, kaj evidente sub la pezo de ia pripensado.

– Vi estas certa, ke li uzis ŝlosilon? li demandis fine.

– Mia kara sinjoro … , komencis Enfield, surprizita el si.

– Jes, mi scias, diris Utterson, mi scias, ke ĉi tio devas ŝajni stranga. La fakto estas, ke se mi ne petas al vi la nomon de la alia persono, tio estas ĉar mi jam ĝin konas. Vi vidas, Richard, ke via rakonto trafis. Se ĝi estis malĝusta pri iu punkto, pli bone estus, ke vi ĝin korektu.

– Ŝajnas al mi, ke via devo estis min averti, respondis la alia, iom morose 7 7 Morosa : ĉagrenhumora, malgajaĉa, malkontentaĉa. A. morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. mürrisch; H. murrio; Lat. morosus. . Sed mi estis pedante «ĝusta», kiel vi ĝin nomas. La kanajlo havis ja ŝlosilon, kaj, plie, li ankoraŭ ĝin havas. Mi lin vidis uzi ĝin antaŭ malpli ol unu semajno.

S-ro Utterson ekĝemis profunde, sed ne diris vorton; kaj la junulo parolis denove:

– Jen alia leciono, kiu admonas diri nenion. Mi hontas pri mia longa lango. Ni interkonsentu, neniam ree aludi ĉi tiun aferon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x