Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Здесь есть возможность читать онлайн «Роберт Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» — ознакомительный отрывок электронной книги совершенно бесплатно, а после прочтения отрывка купить полную версию. В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: literature_19, foreign_antique, foreign_prose, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн ознакомительный отрывок
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
– Tutkore, diris la leĝisto. Mi donas pri tio la manon, Richard.
La serĉado por Sinjoro Hyde
Tiun saman vesperon S-ro Utterson revenis hejmen al sia fraŭla domo en malgaja humoro kaj sidiĝis vespermanĝi sen apetito. Estis dimanĉe lia kutimo, post la finiĝo de tiu manĝo sidadi apud la fajro, kun volumo de ia neinteresa religiaĵo sur sia pupitro, ĝis la horloĝo de la apuda preĝejo sonorigis la dekduan horon, kiam li sobre kaj dankeme iris kuŝiĝi. Tiun nokton, tamen, tuj kiam oni forportis la tablotukon, li prenis kandelon kaj eniris en sian aferĉambron. Tie li malfermis sian fortan kofron, elprenis el ĝia plej privata parto dokumenton surskribitan «Testamento de Doktoro Jekyll» 8 8 Elp. Ĝekil .
, kaj sidiĝis kun nuba frunto por esplori ĝian enhavon. La testamento estis holografa; ĉar S-ro Utterson, kvankam li gardis ĝin nun kiam ĝi estas farita, antaŭe rifuzis doni eĉ la plej malgrandan helpon pri ĝia farado; ĝi kondiĉis ne nur ke, en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D., F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia «amiko kaj bonfarinto, Edward Hyde»; sed ke, en okazo de la «malapero aŭ neklarigita forestado de Doktoro Jekyll dum kiu ajn periodo pli ol tri monatoj», la dirita Edward Hyde anstataŭu la diritan Doktoron Jekyll sen plua prokrasto kaj estu libera je ĉia ŝarĝo aŭ devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al la anoj de la doktora domo. De longe ĉi tiu dokumento estis la ĉefa abomenaĵo de la leĝisto. Ĝi lin ofendis, ne nur kiel leĝiston, por kiu la fantazieco estis nemodesta, sed ankaŭ kiel amanton de la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj ĝis tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio ŝveligis lian indignon; nun, per subita okazintaĵo, estis lia scio. Sufiĉe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu li ne povas ion pluan sciiĝi. Estis ankoraŭ pli malbone, kiam ĝi ekvestiĝis de abomenindaj ecoj; kaj el la ŝanĝiĝemaj sensubstancaj nebuloj, kiuj tiel trompadis lian okulon, eksaltis la subita, difinita bildiĝo de demono.
– Mi pensis ĝin frenezo, li diris, remetante en la kofron la ofendantan paperon, kaj jam mi komencas timi, ke ĝi estas malhonoro.
Ĉe tio li estingis la kandelon, surmetis palton, kaj ekiris sur la vojo al Cavendish Square 9 9 Elp. Kávendiŝ Skŭer : fama Londona placo.
, tiu citadelo de la medicino, kie lia amiko, la fama Doktoro Lanyon 10 10 Elp. Lanjon .
, havis sian domon kaj akceptis sian amase venantan klientaron.
– Se iu scias, tiu estas Lanyon, li pensis.
La seriozmiena ĉefservisto konis kaj bonvenigis lin; li ne estis devigita prokrasti sian eniron, sed kondukita tuj de la pordo al la manĝoĉambro, kie sidis D-ro Lanyon sola kun sia vino. Tiu estis bonkora, sana, eleganta, ruĝvizaĝa sinjoro, kun amaso da haroj antaŭtempe blankaj, kaj perforta decida maniero. Vidante S-ron Utterson, li eksaltis de sia seĝo, kaj bonvenigis lin per ambaŭ manoj. La bonvoleco, laŭ lia speciala maniero, estis iome teatra; sed ĝi estis bazita sur reala sento. Ĉar tiuj du estis malnovaj kunuloj en la lernejo kaj la universitato, ambaŭ plenege respektis sin mem kaj la alian, kaj, kio ne ĉiam sekvas, ili estis homoj, kiuj plenege ĝuis reciproke sian kunestadon. Post iom da vagada interparolado, la leĝisto alproksimiĝis al la temo, kiu tiel malagrable priokupadis liajn pensojn.
– Mi supozas, Lanyon, li diris, ke vi kaj mi estas la du plej malnovaj amikoj, kiujn havas Harry 11 11 Harry . intima formo de l’ nomo Henry (kvazaŭ Henĉjo ).
Jekyll?
– Mi dezirus, ke la amikoj estu pli junule freŝaj, diris ride D-ro Lanyon. Nu, mi supozas, ke ni ja estas. Kaj kio el tio? Mi lin vidas nun malofte.
– Vere! diris Utterson. Mi kredis, ke vin ligas ia komuna intereso.
– Ĝi lig is , estis la respondo, sed pasis jam pli ol dek jaroj, de kiam Harry Jekyll fariĝis tro fantaziema por mi. Li komencis deflankiĝi, deflankiĝi de la vojo de l’ prudento; kaj kvankam, kompreneble, mi ankoraŭ interesiĝas pri li pro la malnovaj tagoj, mi lin vidis, kaj vid as , tre malofte … Tia nescienca sensencaĵo, aldonis la doktoro, subite purpuriĝante, disigus ja Damon kaj Pitias.
Tiu ĉi malgranda elmontro de kolero iom trankviligis S-ron Utterson.
– Ili nur malpacis pro iu punkto scienca, li pensis, kaj, estante homo tute sen sciencaj pasioj, li eĉ aldonis:
– Estas pro nenio pli malbona ol tio!
Li lasis al sia amiko kelkajn momentojn por resereniĝi, kaj poste alproksimiĝis al la demando, kiu estis la motivo de lia vizito.
– Ĉu vi iam renkontis protektaton lian nomitan Hyde? li demandis.
– Hyde? ripetis Lanyon. Ne! Neniam aŭdis pri li. Post mia tempo.
Jen la sumo de la sciiĝoj, kiun la leĝisto reportis kun si al ia granda malluma lito, sur kiu li en malkvieta moviĝado kuŝis tra la fruaj horoj ĝis la alveno de l’ mateno. Estis nokto malmulte ripoziga por lia penanta mento, penanta en la mallumo kaj sieĝata de demandoj.
– Sonis la sesa per la sonoriloj de la preĝejo, kiu staris tiel oportune apud la domo de S-ro Utterson, kaj ankoraŭ li luktis kun la problemo. Ĝis nun tiu problemo estis tuŝinta lin nur sur lia flanko intelekta, sed nun ankaŭ lia imago estis okupata aŭ, por diri pliĝuste, sklavigita; kaj, dum li tie kuŝadis kaj ĵetiĝadis en la mallumegeco de la nokto kaj de sia kurtendrapirita ĉambro, la rakonto de S-ro Enfield preterpasis antaŭ lia mento kvazaŭ sur rulaĵo de lumigitaj bildoj. Jen li vidas la longajn vicojn de lanternoj de nokta urbo; poste, figuron de homo rapide marŝanta; jen infaninon kurantan de la kuracista domo, jen tiuj du kunfrapiĝas kaj tiu homa Juggernaut piede subpremas la infaninon kaj antaŭenpaŝas, neniel atentante pri ŝiaj krioj. Aŭ jen li vidas ĉambron en riĉa domo, kie kuŝas lia amiko dormanta, sonĝante, kaj ridetante pro siaj sonĝoj; kaj jen la pordo malfermiĝas, la kurtenoj apartigas, la dormanto revekiĝas, kaj jen! staras apud li figuro, al kiu estas donita potenco, kaj eĉ je tiu senviva horo, li devas leviĝi kaj fari laŭ ĝia ordono …
La figuro en tiuj du fazoj obsedis la leĝiston dum la tuta nokto; kaj se, je iu momento, li ekdormis, estis nur por vidi ĝin gliti pli kaŝe tra dormantaj domoj aŭ ŝoviĝi pli rapide, eĉ ĝis kapturniĝo, tra pli larĝaj labirintoj de lanterne lumata urbo, kaj, ĉe ĉiu angulo, surmarŝi sur infaninon kaj ŝin lasi kriegantan. Kaj tamen la figuro ne havis ian vizaĝon, per kiu li povus ĝin rekoni; eĉ dum liaj sonĝoj, ĝi havis aŭ nenian vizaĝon, aŭ unu, kiu trompis lin kaj dissolviĝis antaŭ liaj okuloj; kaj tiel naskiĝis en la spirito de la leĝisto kaj pligrandiĝis strange forta, preskaŭ supermezura scivolo rigardi la trajtojn de la vera S-ro Hyde. Se li povus nur unufoje rigardi lin, li opiniis, la mistero klarigus kaj eble forruliĝus, kiel estas la kutimo ĉe misteraĵoj, kiam oni elesploras ilin. Li eble povus ekvidi kaŭzon por la stranga prefero aŭ sklaveco (nomu ĝin, kiel al vi plaĉas) de sia amiko, kaj eĉ por la frapante strangaj kondiĉoj de la testamento. Kaj almenaŭ ĝi estus vizaĝo vidinda; la vizaĝo de homo tute senkompata; vizaĝo, kiu devis nur sin ekmontri por naski, en la mento de la neimpresiĝema Enfield, senton de daŭronta malamego.
De tiu tempo S-ro Utterson komencis konstante vizitadi la pordon en la flankstrato de l’ butikoj. Matene, antaŭ la horo de la oficeja laboro, tagmeze, kiam la negocoj estis multaj kaj la tempo malmulta, nokte, sub la vizaĝo de la nebula luno – ja en ĉiu horo la leĝisto estis trovebla ĉe sia elektita posteno.
– Se li estas sinjoro Hyde , li pensis, mi estos sinjoro Seek 12 12 Tio ĉi estas vortŝerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas infana ludo, laŭ kiu unuj devas sin kaŝi (Hide) kaj la aliaj ilin serĉi (Seek).
.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.