Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Здесь есть возможность читать онлайн «Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детективная фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Eĉ en tiu tempo, mi ankoraŭ ne tute venkis mian antipation kontraŭ la tedeco de vivo de studado. Mi ankoraŭ foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke miaj plezuroj estis, je l’ plej indulga nomo, ne tro dignoplenaj, kaj ĉar mi ne nur estis bone konata kaj honore estimata, sed ankoraŭ fariĝis maljunulo, ĉi tiu nekonsekvenceco de mia vivo fariĝis por mi ĉiutage pli ĝenanta. Estis ĉitiuflanke, ke mia nova potenco tentis min ĝis sklaviĝo. Necesis nur trinki la miksaĵon, por tuj demeti la korpon de l’ fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de Edward Hyde.

Mi ridetis pro la ideo; ĝi ŝajnis al mi, tiutempe, humoraĵo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis, kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon kaj aŭtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por ŝirmi min kontraŭ eventualaj akcidentoj, mi eĉ faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi tiom multe kontraŭparolis, tiamaniere ke, se io okazus al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel ĉirkaŭita de remparoj, kiel mi supozis, sur ĉiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de mia situacio.

Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulaĉojn por fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio sidis ŝirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi antaŭ la publika okulo kun ŝarĝo de afabla respektindeco, kaj jen, en la daŭro de momento, kiel ia lerneja bubo deŝiri tiujn pruntaĵojn kaj salti kapon antaŭe en la maron de l’ libereco. Sed por mi, en mia netravidebla mantelo, la sendanĝereco estis absoluta. Pensu nur—mi eĉ ne ekzistis! Nur permesu al mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri sekundojn por miksi kaj gluti la trinkaĵon, kiu staris ĉiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta, forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen, anstataŭ li, kviete en sia hejmo, pretigante la noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske ridi je l’ suspekto, troviĝus Harry Jekyll.

La plezuroj, kiujn mi rapidis serĉi sub mia alikorpaĵo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en la manoj de Edward Hyde, ili baldaŭ ekfariĝis monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte profundiĝis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco. Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo, kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis estaĵo esence malica kaj kanajla; kun ĉiu lia ago kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel neŝancelebla, kiel homo el ŝtono.

Harry Jekyll foje staris konsternegita antaŭ la agoj de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de ordinaraj leĝoj, kaj inside malpezigis la premon de la konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa. Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekiĝis al siaj bonaj ecoj ŝajne nedifektita; li eĉ kutimis, kiam tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.

Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel kunkonsentis (ĉar eĉ nun mi ne povas konfesi, ke mi ĝin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur montri la avertojn kaj la intersekvajn paŝojn, per kiuj alproksimiĝis mia puno. Unu malfeliĉo okazis, kiun, pro tio, ke ĝi ne havis sekvon, mi nur aludetos. Kruelega ago kontraŭ infanino vekis kontraŭ min la koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaŭ kelkaj tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la infanino kuniĝis kun li; estis momentoj, kiam mi timis pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de Harry Jekyll kaj pagi ilin per ĉeko subskribita per lia nomo. Sed tiu ĉi danĝero estis facile forigita el la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantaŭen klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la fatalo.

Preskaŭ du monatoj antaŭ la mortigo de Sir Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj, de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekiĝis la sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi ĉirkaŭrigardis, vane mi vidis la decan meblaron kaj grandan amplekson de la ĉambro en mia domo sur la placo, vane mi rekonis la desegnaĵon de la litkurtenoj, io ankoraŭ insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi estas, ke mi ne vekiĝis tie, kie mi ŝajnas esti, sed en la ĉambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en la korpo de Edward Hyde.

Mi ridetis kaj, laŭ mia psikologia maniero, komencis mallaboreme esplori la elementojn de ĉi tiu iluzio, iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi estis ankoraŭ tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la mano de Harry Jekyll estis profesia laŭ formo kaj grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed la mano, kiun mi nun rigardadis, sufiĉe klare en la flava lumo de Londona mateno, kuŝantan duonfermitan sur la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj dense kovrita de nigra kresko da haroj. Ĝi estis la mano de Edward Hyde.

Mi certe rigardis ĝin dum preskaŭ duona minuto, antaŭ ol la teruro vekiĝis en mia brusto tiel subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. Ĉe la vidaĵo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango ŝanĝiĝis en ion treege maldensan kaj glacian. Jes, mi kuŝiĝis Harry Jekyll, kaj vekiĝis Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis malfrue en la mateno, la servistaro jam leviĝis, ĉiuj miaj drogoj estis en la kabineto—longa irado estis ja malsupren sur du ŝtuparoj, tra la posta irejo, trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian vizaĝon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kaŝi la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata dolĉeco de senpremiĝo mi memoris, ke mia servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo. Jen baldaŭ mi vestis min, kiel eble plej bone, per vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaŭ pasis tra la domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retiriĝis pro tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga vestaĵo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll reeniris sian propran formon kaj sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por simuli [29] Simuli: ŝajnigi, imitaĉi. A. simulate; Fr. simuler; G. nachahmen, heucheln, simulieren; H. simular, fingir. matenmanĝon.

Malgranda ja estis mia apetito. Ĉi tiu neklarigebla okazaĵo, ĉi tiu renversiĝo de mia antaŭa spertado, ŝajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro, elskribi la literojn de mia kondamniĝo, kaj mi komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe ekzerciĝadis kaj nutriĝis; al mi en la lastaj tagoj ŝajnadis kvazaŭ la korpo de Edward Hyde pligrandiĝas, kvazaŭ (kiam mi portadis tiun formon) mi konscias pli riĉan fluon de sango, kaj mi komencis ekvidi danĝeron ke, se ĉi tio estos multe daŭrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por ĉiam renversita, ke la kapablo de laŭvola ŝanĝiĝo povos esti perdita, kaj la karaktero de Edward Hyde fariĝos nerevokeble mia. La potenco de la drogo ne ĉiam montriĝis egala. Unu fojon, tre frue en mia karerio, ĝi restis tute senefika; de tiu tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton, kaj tiu malofta necerteco ĵetis ĝis nun la solan ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la malfacilaĵo estis, deĵeti la korpon de Jekyll, lastatempe ĝi grade sed decide translokiĝis al la alia flanko. Ĉio do ŝajnis montri al la jena konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan memon, kaj iom post iom enkorpiĝas en mian duan kaj pli malbonan.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»

Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x