Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Здесь есть возможность читать онлайн «Robert Stevenson - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детективная фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du naturoj havis la komunan memoron, sed ĉiujn aliajn fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis kunmetaĵo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida gustaĉo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll aŭ nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la kavernon, en kiu li sin kaŝas kontraŭ la persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj mi de longatempe min indulgadis kaj kiujn mi jam de kelka tempo dorlotis. Kunligi ĝin kun Hyde, estus morti pri mil interesoj kaj aspiroj kaj fariĝi por ĉiam malestimata kaj senamika. La marĉando povus aperi neegala, sed estis ankoraŭ alia afero kunpesinda; ĉar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la abstinenco, Hyde eĉ ne konscius, kion li perdis.
Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la kondiĉoj de tiu ĉi interbatalo estas tiel malnovaj kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj timoj ĵetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj tremanta pekulo, kaj okazis ĉe mi, kiel okazas ĉe la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian elekton plenumadi.
Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron, ĉirkaŭitan de amikoj kaj tenantan honestajn esperojn, kaj mi diris decidan adiaŭon al la libereco, al la rilata juneco, al la facila paŝo, saltanta pulso kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi ĝuis en la alivesto de Hyde. Tiun ĉi elekton mi faris eble kun ia senkonscia rezervo, ĉar mi nek forlasis la Soho’an domon, nek detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraŭ kuŝis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis laŭ tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam antaŭe atingis, kaj ĝuis la kompensojn de aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine foriĝis la freŝeco de mia timo, la laŭdoj de mia konscienco ekfariĝis kutimo; min ekturmentegis afliktiĝoj kaj sopiroj, kvazaŭ Hyde baraktus por la liberiĝo, kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis kaj englutis la aliformigan trinkaĵon.
Mia diablo estis tenita longatempe en kaĝo, li liberiĝis furiozega. Mi sentis, eĉ jam dum mi trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi aŭskultis la ĝentilaĵojn de mia malfeliĉa viktimo; almenaŭ mi deklaras antaŭ Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.
Tuj la spirito de la infero vekiĝis en mi, kaj furiozis. Kun paroksismo de ĝojo mi disbategis la pasivan korpon, gustumante ĝojegon ĉe ĉiu bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron malvarma spasmo de teruro. Disiĝis nebulo; mi ekvidis, ke mi metas mian vivon en danĝeron, kaj mi forkuregis de la sceno de tiuj ekscesoj, fieriĝante eĉ dum mi tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita ĝis la plej ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito, ĝojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por la estonteco, kaj tamen, ankoraŭ rapidirante kaj aŭskultante, ĉu sekvas min la paŝoj de la venĝanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li kunmetis la miksturon, kaj trinkante ĝin li toastis la mortinton. Apenaŭ la agonio de la transformiĝo ekĉesis disŝiri lin, jam Harry Jekyll, kun fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriproĉo, falis genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de la memindulgo estis disŝirita de supre ĝis malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis ĝin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon ĉe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama sento de nerealeco, ĉe la malbenitaj teruraĵoj de la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj preĝoj sufoki la amason da malbelegaj imagaĵoj kaj sonoj, kiuj ariĝis en mia memoro kontraŭ mi, kaj, ankoraŭ, inter miaj petegoj, la fi-vizaĝo de mia kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de tiu ĉi memriproĉo ekmortiĝis, ĝi estis sekvita de sento de ĝojo. De nun Hyde estos neebla; ĉu mi volos, aŭ ne volos, mi estas de nun enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho, kiel mi ĝojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco mi akceptis denove la ĉirkaŭbarojn de l’ vivado natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi ŝlosis la pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj dispremegis la ŝlosilon sub mia piedo!
Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia malsaĝaĵo. Mi pensas, ke mi ĝojis scii tion; mi pensas, ke mi ĝojis pro tio, ke miajn pli bonajn impulsojn tiel ĉirkaŭremparis kaj gardis la teruroj de la eŝafodo. Jekyll estis nun mia rifuĝejo; Hyde elrigardetu eĉ nur dum momento, kaj la manoj de ĉiuj homoj tuj leviĝos por lin kapti kaj mortigi.
Mi decidis per mia estonta konduto reaĉeti la estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj monatoj de la pasinta jaro, mi laboradis por mildigi la suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaŭ feliĉe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis ĉi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontraŭe kredas, ke mi ĉiutage ĝuis ĝin pli plene; sed min ankoraŭ malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam fine iom post iom eluziĝis la unua akreco de mia pento, mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge enĉenigita, komencis ekmuĝi por liberiĝo. Mi ja ne revis revivigi Hyde; tion eĉ ekpripensi tremigis min ĝis frenezeco; ne, en mia propra personeco stariĝis la tento ankoraŭ unu fojon petoli kun mia konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine submetiĝis al la atakoj de la tentado. Al ĉio venas fino; la plej vasta mezurilo fine pleniĝas, kaj ĉi tiu mallonga cedo al mia malboneco fine detruis la ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago, malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba ĉielo, kaj «Regent’s Park» [30] Riĝents Park: Fama kaj bela Londona parko.
estis plena de vintraj pepadoj kaj dolĉa pro odoroj de printempo. Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi lekadis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom dormema, promesante postan penton sed ankoraŭ ne incitita ĝis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento mem de tiu vanta fanfaronema penso, ekkaptis min spasmo, terura naŭzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la sveneco kvietiĝis, mi ekkonstatis ŝanĝon en la karaktero de miaj pensoj; pli grandan maltimecon, malestimon al la danĝero, solviĝon de la ligiloj de l’ devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur miaj malŝvelintaj membroj; la mano kuŝanta sur mia genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward Hyde. Antaŭ unu momento, al mi estis ankoraŭ garantiita la estimo de ĉiuj homoj, mi estis riĉa, amata—kun manĝo pretigata por mi en mia propra hejmo—kaj nun mi estas jam la komuna persekutaĵo de l’ homaro, ĉasata, sendoma, konata mortiginto, sklavo por la pendigilo.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.