Ivan Efremov - La Koro de la Serpento
Здесь есть возможность читать онлайн «Ivan Efremov - La Koro de la Serpento» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фантастика и фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Koro de la Serpento
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Koro de la Serpento: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Koro de la Serpento»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Koro de la Serpento — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Koro de la Serpento», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Nekonsiderita hazardaĵo, certe, eblas. Sed la granda leĝo de la kosmo, nomita la leĝo de mezumo, estas por ni. Ni povas esti certaj, ke ĉi tie, en tiu malplena angulo de la kosmo, ni renkontos nenion novan. Ni revenos iomete malantaŭen kaj eniros en pulsadon laŭ la elprovita de ni direkto, rekte al la Suno, preter la Koro de la Serpento… Jam dum kelkaj tagoj ni iras al la Serpentisto. Nun estas baldaŭ!
— Sed strange: estas nek ĝojo, nek sento de bona faro, nenio, kio pravigus nian morton por la Tero por sepcent jaroj, — penseme diris Kari. — Jes, mi scias — dekmiloj da observoj, milionoj da kalkuloj, fotoj, memorregistraĵoj… Novaj enigmoj de materio malkovriĝos tie, sur la Tero… Sed kiel nevidebla kaj senpeza estas ĉio ĉi! Ĝermo de estonteco, kaj nenio pli!
— Sed kiom da lukto, penoj kaj mortoj eltenis la homaro, kaj antaŭ ĝi — trilionoj da generacioj de animaloj sur blinda vojo de historia evoluo pro tiaj ĉi ĝermoj de estonteco! — verve kontraŭdiris Tej Eron.
— Ĉio estas tiel por la racio. Sed por la sento al mi gravas nur la homo — la sola racihava forto en la kosmo, kiu povas uzi spontanean evoluon de materio, ekposedi ĝin. Sed ni, la homoj, estas tiel solecaj, senfine solecaj! Ni havas sendubajn pruvojn de ekzisto de multegaj loĝataj mondoj, sed neniu alia pensanta estaĵo ankoraŭ krucigis sian rigardon kun okuloj de homoj de la Tero! Kiom da revoj, fabeloj, libroj, kantoj, bildoj estis en antaŭsento de tiu granda evento, sed ĝi ne realiĝis! Ne realiĝis la granda, kuraĝa kaj hela revo de la homaro, naskita jam delonge, tuj kiam malaperis la religia blindeco!
— Blindeco! — enmiksiĝis Mut Ang. — Sed ĉu vi scias, kiel niaj antaŭnelongaj prauloj jam en la epoko de unua eliro en la kosmon imagis realiĝon de tiu granda revo? Milita konflikto, brutala detruo de ŝipoj, reciproka neniigo jam dum la unua renkontiĝo.
— Nepenseble! — pasie ekkriis Kari Ram kaj Tej Eron.
— Niaj modernaj verkistoj ne ŝatas verki pri la morna periodo de la fino de la kapitalismo, — kontraŭdiris Mut Ang. — Vi scias el la lerneja historio, ke nia homaro siatempe pasis tre krizan punkton de evoluo.
— Ho jes! — subtenis Kari. — Kiam jam malfermiĝis al la homoj potenco de ekposedo de materio kaj kosmo, sed la formoj de sociaj rilatoj ankoraŭ restis antaŭaj kaj evoluo de la socia konscio same postrestis de sukcesoj de la scienco.
— Preskaŭ preciza formulo. Vi havas bonan memoron, Kari! Sed ni diru alie: kosma scio kaj kosma potenco venis al kontraŭdiro kun primitiva ideologio de proprietulo-individuisto. La sano kaj la estonteco de la homaro dum kelkaj jaroj balanciĝis sur pesilo de la sorto, ĝis venkis la novo kaj la homaro en la senklasa socio unuiĝis en unu familion… Tie, en la kapitalisma duono de la mondo, oni ne vidis novajn vojojn kaj rigardis sian socion kiel neŝanceleblan kaj neŝanĝeblan, antaŭvidante ankaŭ en la estonteco neeviteblon de militoj kaj memekstermo.
— Kiel povis ili nomi tion revoj? — malaprobe subridis Kari.
— Sed ili nomis.
— Eble, krizajn punktojn pasas ĉiu civilizo ĉie, kie formiĝas homaro sur planedoj de aliaj sunoj, — malrapide diris Tej Eron, ĵetante rapidan rigardon al la superaj ciferplatoj de la flugaj aparatoj. — Ni konas jam du neloĝatajn planedojn kun akvo, atmosfero, kun restaĵoj de oksigeno, kie ventoj levadas nur senvivajn sablojn kaj ondojn de same senvivaj maroj. Niaj ŝipoj fotis…
— Ne, — balancis la kapon Kari Ram, — mi ne povas kredi, ke homoj, jam ekkonintaj senlimecon de la kosmo kaj tiun potencon, kiun portas al ili la scienco, povis… — …rezoni, kiel bestoj, nur ekposedintaj logikon? Sed ja la malnova socio formiĝis spontanee, sen anticipe donita celkonformeco, kiu distingigas la superajn formojn de socio, konstruitajn de la homoj. Kaj la racio de la homo, la karaktero de lia pensado same estis ankoraŭ sur la primara stadio de la rekta aŭ matematika logiko, reflektanta la logikon de la leĝoj de evoluo de materio, de la naturo, laŭ senperaj observoj. Tuj kiam la homaro akumulis historian sperton, ekkonis historian evoluon de la ĉirkaŭanta mondo, aperis la dialektika logiko kiel supera stadio de evoluo de la pensado. La homo komprenis duecon de fenomenoj de la naturo kaj de sia ekzisto. Li ekkonsciis, ke, el unu flanko, li, kiel individuo, estas tre malgranda kaj momenta en la vivo, simila al guto en oceano aŭ al eta fajrero, estingiĝanta sub vento. Sed el alia flanko li estas senmezure granda, kiel la Universo, ĉirkaŭprenata de liaj racio kaj sentoj en tuta senfineco de la tempo kaj la spaco.
La stelŝipestro eksilentis kaj, enpensiĝinte, komencis iradi antaŭ siaj asistantoj. Sur iliajn junajn vizaĝojn ekkuŝis ombro de severa koncentriteco. Mut Ang la unua rompis la estiĝintan silenton.
— En mia kolekto de historiaj filmolibroj estas unu, tre karakteriza por tiu epoko. Tiun tradukon en la modernan lingvon faris ne maŝino, sed Sania Ĉen, historiistino, mortinta en la pasinta jarcento. Ni legu ĝin! — li ridetis al avida intereso de la junuloj kaj eliris en la koridoron de la prua fako.
— Neniam mi estos vera estro! — suspiris kulpe Tej Eron. — Ne eblas scii ĉion, kion scias nia Ang.
— Sed li en mia ĉeesto diris, ke li estas malbona estro pro vasta gamo de siaj interesoj, — respondis Kari, eksidante en la fotelon de deĵoranta navigaciisto.
Tej Eron mire rigardis al la kamarado. Ili silentis, kaj la nelaŭta kantado de la aparatoj ŝajnis senŝanĝa. La grandega ŝipo, atinginte la liman rapidon, certe strebis for de la karbona stelo en la elektitan kvadraton, kie en profundega nigro de la spaco dronis, malforte flagrante, foraj galaksioj — kvar stelaj insuloj. Ili estis en tia distanco, ke lumo, irinta de tie, estis senforte mortanta en homa okulo — mirinda aparato, por kiu sufiĉus nur kelkaj kvantumoj.
Subite io okazis. Sur la ekrano de la granda lokalizilo ekbrilis kaj ektremis lumanta punkto. Aŭdiĝis akra sonoro, pro kiu la spirado de la stelŝipanoj haltis.
Tej Eron, ne pensante, donis signalon de ĝenerala alarmo — vokon de estro, ordonanta al ĉiuj ceteraj ŝipanoj okupi la porakcidentajn lokojn.
Mut Ang enkuris en la stirejon kaj per du saltoj trafis al la regpanelo. La nigra spegulo de la lokalizilo ekvivis. En ĝi, kiel en senfunda lago, naĝis nana globeto da lumo — ronda, kun kontrastaj randoj. Ĝi estis ŝanceliĝanta supren kaj malsupren, malrapide derampante dekstren. La astronaŭtoj miris, ke la robotoj, preventantaj kunpuŝiĝon de la ŝipo kun meteorŝtonoj, ne agis. Ĉu tio signifas, ke sur la ekrano estas ne ilia reflektita serĉa radio, sed la fremda?!
La stelŝipo plu iris laŭ la sama kurso, kaj la luma punkto nun estis tremanta en la malsupra dekstra kvadrato. Diveno igis tremeri Mut Ang-on, mordi la lipojn Tej Eron-on, ĝis doloro kunpremi randon de la regpanelo Kari Ram-on. Io senekzempla estis fluganta renkonten, eligante fortan radion de lokalizilo, saman, kian estis ĵetanta malproksime antaŭ sin «Teluro».
Tiel varmega estis la deziro, ke la diveno praviĝu, ke post la freneza ekflugo de espero ili ne falu en abismon de elreviĝo, jam centojn da fojoj okazinta al astronaŭtoj de la Tero, ke la estro rigidiĝis, timante diri eĉ unu vorton. Kaj ŝajne lia maltrankvilo transdoniĝis al tiuj, la antaŭaj.
La lumanta punkto sur la ekrano estingiĝis, ekbrilis ree kaj ekpulsis kun intervaloj, plioftigante ekbrilojn, po kvar kaj du. Tiu reguleco de alternado povis esti kreita nur de la forto, sola en la tuta Universo — de la homa penso.
Ne plu restis duboj: renkonten iris stelŝipo.
Ĉi tie, en senmezura foro de la spaco, unuafoje atingita de tera ŝipo, tio povis esti nur stelŝipo de alia mondo, el planedoj de alia, malproksima stelo.
La radio de la ĉefa lokalizilo de «Teluro» same iĝis interrompa. Kari Ram sendis kelkajn signalojn de la konvencia luma kodo. Ŝajnis tute nekredebla, ke tie, antaŭe, tiuj simplaj movoj de butono kaŭzas sur ekrano de la nekonata ŝipo regulajn alternojn de ekbriloj.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Koro de la Serpento»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Koro de la Serpento» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Koro de la Serpento» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.