Tial mi elektis vorton «konstelacio», malgraŭ malrekomendo de la Reta Vortaro, ĉar ĝi estas neanalizebla kaj pro tio nemisgvida. Ja konstelaciojn eblas opinii simple konvenciaj sektoroj de la spaco kun centro sur la Tero. Tamen en kelkaj okazoj, kiam temas ĝuste pri figuroj, mi uzis ankaŭ la vorton «stelfiguro».
Kvankam PIV-oj indikas ambaŭ tiujn radikojn kiel sinonimaj, mi preferas sekvi al konsilo de Sergio Pokrovskij, esprimita de li en komento al lia traduko de «La Majstro kaj Margarita»:
PIV atribuas al navigado du signifojn [PIV]:
1 Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aŭ rivera navigado…
2 Metodoj, por difini la pozicion k kurson de ŝipo aŭ aviadilo per geometrio k naŭtika astronomio.
Laŭ subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas navigacio n; do, navigaciisto estas {Rusa штурман }, {Germana Navigationsoffizier }, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.
Tial mi ĉiam uzis vorton «astronavigaciisto» (malgraŭ ĝia bedaŭrinda longeco) por traduko de «астронавигатор», kaj vorton «navigaciisto» por traduko de «штурман» en «Cutty Sark». Aliflanke, mi uzis vortojn «Konsilio de Stelnavigado» por «Совет Звездоплавания». (Kvankam teorie eblus entute ne uzi la radikon «navig-» kaj traduki tion kiel «Konsilio de Stelvojaĝado», tamen en tia traduko perdiĝus aludo al maraj vojaĝoj, kiu ĉiam sentiĝas en kosmaj sciencfikciaĵoj de Efremov).
Transskribo de la familinomo Efremov
Kvankam plene fonetika transskribo de la rusa familinomo «Ефремов» estus «Jefremov», mi tamen preferis la malpli fonetikan, sed pli similan grafike formon «Efremov», precipe, ĉar tian formon de latina transskribo de sia familinomo preferis la aŭtoro mem. Tia formo aperas en liaj sciencaj artikoloj, verkitaj en la angla lingvo, krome, tia formo estis uzita en latinaj nomoj de praaj animaloj, malkovritaj de li kaj nomitaj per lia nomo (ja li estis paleontologo).
Transskribo de nomoj en la tekstoj
En la tekstoj de verkoj pri fora estonteco mi preferis plene fonetike transskribi ĉiujn nomojn, inklude tiujn de konataj de ni personoj (ekzemple, «Hajzenberg» por «Heisenberg»). Mi faris tion konscie, ĉar en la priskribata estonteco estas uzata ne nur alia lingvo, sed eĉ alia alfabeto, kaj estas nature, ke en ĝi la nomoj estas transskribitaj fonetike. Aliflanke, mi ne esperantigis la nomojn, krom la plej famaj (kiel Ejnŝtejno). Cetere, en la rusa originalo fremdaj nomoj estis transskribitaj cirile laŭ la rusa tradicio, ne ĉiam tute fonetika («Гейзенберг» por «Heisenberg»). En la komentoj mi penis ĉiam indiki originalajn nomojn.
En ceteraj tekstoj mi esperantigis rusajn antaŭnomojn kaj transskribis rusajn patronomojn kaj familinomojn (ekzemple, «Danielo Aleksejeviĉ Liĥtanov»); alilingvajn (plej ofte anglajn) nomojn mi lasis senŝanĝaj (peninte restarigi iliajn originajn formojn el cirila transskribo, kiel, ekzemple, «Cutty Sark», «Dowman», «Richard Woodget» ktp). Tio koncernas ankaŭ geografiajn nomojn, por kiuj ne ekzistas tradiciaj esperantaj nomoj, ekzemple «Falmouth», «Aberdeen» ktp.
En la rusa originalo oftas la vortordo kun longa plurvorta (ofte participa) priskribo antaŭ substantivo, ekzemple: «la X-anta Y-on Z-o». Tia vortordo estas sufiĉe normala en la rusa lingvo, kvankam ĝi estas uzata precipe en literaturo kaj estas malofta en parola lingvo. Efremov tre abunde uzis tian vortordon. Sed en Esperanto ĝi impresas tro peze kaj nemalofte estas malfacile komprenebla. Tial mi penis, kie eblis, «malpezigi» tiajn frazojn, metante la priskribon post la substantivon, ekzemple: «la Z-o, X-anta Y-on» aŭ eĉ «la Z-o, kiu X-as Y-on». Tamen, ĉar Efremov ofte uzis longajn komplikajn frazojn, tio ne ĉiam eblis (ekzemple, en esprimo «la X-anta Y-on Z-o, kiu estis… ktp.», tia transformo nur ambiguigus la esprimon). Mi esperas, ke tia «ruseca» vortordo ne tro ĝenos legantojn, kaj anstataŭe donos ian siaspecan rusecan guston al la teksto.
Jurij Finkel
«tajna» en antikva lingvo — en la rusa: sekreto, mistero (rim. de la tradukinto).
«Unua kontakto» — temas pri novelo de usona verkisto Murray Leinster (1896–1975) «First contact» (rim. de la tradukinto).
Ciolkovskij — Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij (1857–1935), rusa sovetia sciencisto kaj inventisto en fakoj de aerodinamiko, raketodinamiko, teorio de avio kaj zepelino; la fondinto de la moderna kosmonaŭtiko, aŭtoro de kelkaj sciencfikciaj verkoj (rim. de la tradukinto).