Edmond Privat - Vivo de Zamenhof

Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat - Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Биографии и Мемуары, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno, kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon de l' patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo familia.

Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en malriĉa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn — kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera bonfaranto.

Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe, for el ĉia lukso. [13] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Ĉu estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?" Per penado ĉiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis plumon.

Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la novaj batalantoj:

… Vi en la urbo, vi en urbeto,

En la malgranda vilaĝo…

Tre malproksime ĉiuj ni staras

La unuj de la aliaj.

Kie vi estas, kion vi faras,

Ho, karaj fratoj vi miaj?

Per tiu poemo Al la fratoj , kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la alia "rondo familia".

Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis homarano, sed la sorto de l' malfeliĉa gento priokupis lin. Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo. Kontraŭa partio de la "asimilistoj" ankaŭ ne plaĉis al li. Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al lumo kaj sincero li celis.

Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.

Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno. Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.

Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis "Homo sum" kaj elektis la titolon Hilelismo laŭ la nomo de Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin laŭ spirito , dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin laŭ litero . Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo ne devus apartiĝi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.

Tamen lia Hilelismo ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj. Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.

El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la potenco de l' antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l' animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li dediĉis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas… Ni semas kaj semas konstante. [14] El poemo "La Vojo"

De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua kongreso de l' Esperantistoj.

Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis, ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj. Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin ĝenis.

Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.

Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis, ne pri si, nur pri mondlingvo.

Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank' al multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal, Sebert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista. Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj subakvigi ĉion "internacian" sub ondego ŝovinista. Tial estis prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.

Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en "la rondo familia".

Trans ĉiuj stratoj de l' urbeto marborda balanciĝis verdaj flagoj kun la stelo de l' espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Vivo de Zamenhof»

Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x