Edmond Privat - Vivo de Zamenhof
Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat - Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Биографии и Мемуары, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Vivo de Zamenhof
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
Sperto Bulonja. — Rusa revolucio 1905. — Pogromoj. — Buĉado en Kaŭkazo. — Kontrastaj impresoj. — "Homaranismo". — Lingvo kaj Religio. — Neŭtrala Fundamento. — Kredo kaj moroj. — Oriento kaj Okcidento. — Naciaj deklaroj. — Homarana deklaro. — Dek du punktoj. — Nomoj de landoj. — Pri neŭtrala Templo.
Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda. Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan:
"Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo…, ke ĝia facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco." [15] El la broŝureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906
La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.
Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston, elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur neĝo sangante.
En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician: " Divide ut imperes ". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita "Nigra mano" estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj ĝi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de l' butikoj, rabado kaj buĉado sonis baldaŭ. En Kaŭkazo okazis same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj.
Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo, evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub titolo Hilelismo , li decidis igi taŭga ĝenerale.
Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj, ili devus senti sin homaranoj. Tial Homaranismo estis la titolo de la broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo 1906. [16] Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14
Ĝi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron. Antaŭparolo mallonga ĝin klarigis:
"La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco."
La antaŭparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
"Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo."
Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En 1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis sian nomon sur la novaj eldonoj de l' broŝuro.
En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj, Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj; Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia religia.
En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe, sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn, kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi".
Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo, tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la nomo "Dio" aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia, komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro, laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe pli grava.
Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento mora , ne nur idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo. Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum centjaro. Ĝi tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton.
Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio, juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj = Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon, ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro. Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur lasta paĝo de l' broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena, lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante suferantajn samgentanojn.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.