Edmond Privat - Vivo de Zamenhof

Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat - Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Биографии и Мемуары, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:

"Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed… kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?"

Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista, mongajnema?

Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi. [44] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado de tute ellaborita skribmaŝino en 1891–1892 En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.

Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj vidis lian bildon reve.

Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena. Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la manko. Kiom doloriga… Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.

Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna. Altiga pureco. Nedirebla grandeco… Jes, granda estis tiu homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?

Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi tutan lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun de loko flugu ĝi al loko… " Nova mondo devas konstruiĝi. Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta…

Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!

Notoj

1

Sinjoro Tadeo , traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.

2

Jesaja LI, 7, 9, 10.

3

El Libro de l' Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickieviĉ, nacia poeto, mortinta en 1855.

4

Jesaja LXVI, 10, 12, 18.

5

El privata letero de Feliks Zamenhof.

6

El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia 1896, n-ro 6–7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239)

7

Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII

8

Letero al Borovko

9

La 30. de marto 1887

10

1887

11

1887

12

D-ro Esperanto: Dua Libro de l' Lingvo Internacia. Kajero n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro)

13

Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Ĉu estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"

14

El poemo "La Vojo"

15

El la broŝureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906

16

Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14

17

Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912

18

Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado

19

Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15–24 oktobro 1907

20

Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia Historio di nia Linguo Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto… Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."

21

Dua Libro, Varsovio 1888

22

Aldono al la Dua Libro, Varsovio 1888

23

Commentaire sur la grammaire Esperanto, Paris, Hachette, 1903

24

Vidu L' Esperantiste, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi komitato, oni nepre devas sin turni pri ĉio, kio koncernas propagandon. Al ĝi, kaj nur al ĝi sole, apartenas la devo kaj la rajto gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto)

25

Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof

26

Aldono al la Dua Libro, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en Historio de la lingvo Esperanto (Edm. P.), Unua parto, Ĝenevo 1912

27

Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido

28

Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj "Lingvaj Respondoj", eldonitaj de La Revuo

29

Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia, 1899

30

El La Predikanto, ĉapitroj 1–2. Granda parto de tiuj tradukoj aperis en La Revuo (eldonita de Hachette en Parizo) al kiu Zamenhof kunlaboris tiel

31

Esenco kaj estonteco, 1899 (Fundamenta Krestomatio)

32

Parolado en Londona Guildhall, 1907

33

El La Vojo

34

La Vojo. Fundamenta Krestomatio, 1903

35

Citita en ĉapitro VI

36

Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau

37

Plena teksto en gazeto Esperanto, n-ro 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909

38

Prof. Eugene Pittard: Les races chez les belligerants, Geneve 1916

39

Deklaracio pri Homaranismo, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid 1913. Havebla ĉe redakcio de Homaro, S-ro A. Thonney, Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando)

40

Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII

41

El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio

42

El manuskripto pli supre jam citita

43

El sama

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Vivo de Zamenhof»

Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x