Edmond Privat - Vivo de Zamenhof

Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat - Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Биографии и Мемуары, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo.

Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l' Deklaracio pri Homaranismo . Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de ĉiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon".

Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne perfidi siajn samgentanojn.

Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed ankaŭ tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale ateista. "Liberpensuloj" ofte fariĝis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa estis tiu flanko praktika. [40] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII

Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je l' Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante ĉion ofendan al iu konscienco.

Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran. Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj parolas nesame.

Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:

"Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!… " [41] El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio

Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto, kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?

En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentraĵoj flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?

Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan korsuferon.

El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?

"Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva , sed ne negativa . Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta ; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata." [42] El manuskripto pli supre jam citita

Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma, bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie komunan kuraĝigon al aŭskultado de l' konscienco, komunan proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema. Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataŭ "religio", ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan kredon aŭ teologion.

"Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron , kiu povus etike, more, kaj komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili.

"Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon , kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio." [43] El sama

Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' aŭtoro mem de la lingvo iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta, ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj kongresanoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Vivo de Zamenhof»

Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x